Halina Gorecka

rusa esperantistino

Halina GORECKA (naskiĝis la 6-an de novembro 1959 en Nursultano, Kazaĥio) estas sovetia kaj rusia esperantistino. Ŝi ricevis matematikan kleron en la Urala Ŝtata Universitato (Sverdlovsk, nun Jekaterinburgo). Gorecka oficis kiel inĝeniero pri komputado en granda projekta firmao kaj nun (2009) estas eldonisto.

Halina Gorecka
Persona informo
Naskiĝo 6-an de novembro 1959 (1959-11-06) (64-jaraĝa)
en Kazaĥio
Lingvoj Esperanto
Loĝloko Kaliningrado
Ŝtataneco Rusio
Alma mater Urala Federacia Universitato
Familio
Edz(in)o Aleksander Korĵenkov
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Gorecka lernis Esperanton en 1979. Poste ŝi movadumis kiel sekretario kaj prezidanto de la Sverdlovska Esperanto-Klubo, prezidanto de la Urala Esperanto-Komitato kaj de la Urala Esperantista Societo (UES), vicprezidanto de Rusia Esperantista Unio (REU) (1994-1995) kaj estis la unua redaktoro de Bulteno de REU. Ŝi estis organizanto de multaj renkontiĝoj kaj konferencoj en Uralo kaj peranto de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj reprezentanto de Monda Turismo en Ruslando. Gorecka ankaŭ estis ĵuriano en Belartaj Konkursoj de UEA. Ekde 1982 senŝanĝa direktanto de la Kolektiva Esperanta Biblioteko (KEB) kaj de la Urala libro-servo (ULS). Ruslanda peranto de pluraj esperantaj gazetoj. Verkis multajn artikolojn kaj recenzojn en la esperanta kaj landa gazetaro. Oficiala eldonanto de Ruslanda Esperantisto kaj de La Ondo de Esperanto. Eldonis kun la edzo (Aleksander Korĵenkov) pli ol 70 librojn kun diversaj eldonmarkoj (Sezonoj k.a.). Redaktoro de Ruslanda Esperantisto kaj de Ekzakte.

Pro sia agado, ŝi kune kun sia edzo ricevis en 2010 la FAME-premion.

En decembro 2021 ŝi estis proklamita la Esperantisto de la Jaro 2021 pro la laboro por la eldonejo Sezonoj kaj la magazino La Ondo de Esperanto.[1]

Verkoj (elekto) redakti

  • Katalogo de esperantaj kaj interlingvistikaj libroj eldonitaj en Ruslando kaj Sovetunio, kompilis Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov. 3-a eldono Jekaterinburg: Sezonoj 1999, 26 p. (Kolektiva Esperanto-Biblioteko) (1-a eld. 1991)

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Halina Gorecka: La Esperantisto de la Jaro 2021, afiŝita la 11-an de decembro 2021