Esperantisto de la Jaro

La Esperantisto de la Jaro estas honora titolo, aljuĝata ĉiujare de la gazeto La Ondo de Esperanto pere de internacia ĵurio. Sekretario ĝis 2017 estis Halina Gorecka (Ruslando), eldonanto de La Ondo de Esperanto, post ŝi ekde 2018 oficas Paweł Fischer-Kotowski. La proklamo de la Esperantisto de la Jaro estis iniciatita en 1998. Al la iniciato aliĝis pluraj reprezentantoj de diversaj tendencoj en la Esperanto-komunumo kaj sendependaj kompetentuloj. Ĉar la kriterioj, laŭ kiuj oni elektas la kandidatojn ne estas precize difinitaj, la verdikto de la ĵurio estas ofte submetata al kritiko. Iel ajn, oni celas premii la plej eminentajn esperantistojn.

Esperantisto de la Jaro
honoriga titolo • Wikimedia information list
Organizanto La Ondo de Esperanto
Fondita en 1998
vdr
Hori Jasuo, Esperantisto de la Jaro 2018
Trezoro Huang Yinbao, Esperantisto de la Jaro 2017
Stefan MacGill, Esperantisto de la Jaro 2016
Chuck Smith, Esperantisto de la Jaro 2015

Listo de Esperantistoj de la Jaro redakti

Jaro Esperantisto Devenlando Kialo
2022 Edmund Grimley Evans[1]   Britio
2021 Halina Gorecka[2]   Rusio
2020 Fernando Maia Jr.[3]   Brazilo En la jaro de la kronvirusa pandemio li iniciatis kaj realigis retan okazigon de la Universala Kongreso sub la nomo “Virtuala Kongreso de Esperanto”. La reta kongreso okazis kun aliaj Esperanto-aranĝoj kadre de la pli granda MondaFest’, kio ebligis almenaŭ retan partoprenon al pluraj novaj esperantistoj.
2019 Anna Löwenstein[4]   Anglio En 2006 ŝi iniciatis la Movadan Foiron kadre de la 91-a UK en Florenco kaj ekde tiam prizorgas ĝin ĉiujare. Fine de 2018 ŝi iniciatis kaj ekredaktis la retejon uea.facila.org, en kiu aperas informoj kaj novaĵoj pri UEA kaj la Esperanto-movado.
2018 Hori Jasuo[5]   Japanio Lanĉo kaj daŭra funkciigo de la populara legoprojekto Esperanto-Sumoo, kiu en novembro 2018 atingis la 55-an sesion kun pli ol 300 legemuloj el 33 landoj, kaj regula verkado kaj eldonado de la esearo Raportoj el Japanio, kies 21-a volumo aperis ĉi-jare ĉe lia eldonejo Horizonto.
2017 Trezoro Huang Yinbao[6]   Ĉinio Li iniciatis kaj ekredaktis la esperantan version de la Unesko-Kuriero, kunmetis por ĝi traduko-teamon, kaj krome lanĉis la sendependan revuon Tra la Mondo.
2016 Stefan MacGill[7]   Nov-Zelando Lanĉo kaj realigo de la programo de UEA pri Aktivula Maturigo (AMO), speciale pro la planado kaj okazigo de pluraj AMO-seminarioj en diversaj landoj kaj pro informado pri ili kaj pri aliaj movadaj aktivadoj.
2015 Chuck Smith[8]   Usono La ampleksa diskonigado kaj utiligado de Esperanto en Interreto, precipe, pro la menciita pretigo kaj lanĉo de la Esperanto-kurso por anglalingvanoj ĉe Duolingo.
2014 Mireille Grosjean    Svislando La sukcesa agado en Afriko, interalie pro la organizo de la 5a Afrika Esperanto-Kongreso; pro la aktiva laboro en ILEI, kies 47an internacian konferencon en Montevideo ŝi gvidis en julio 2014; kaj pro la preparado de la Tria Tutmonda Kolokvo pri instruado de Esperanto okazinta en 2015.
2013 Mark Fettes   Kanado Sukcesa kungvidado de la fondaĵo ESF, kiu subtenas multajn valorajn iniciatojn (NASK, Lernu!, Edukado.net k. a.); pro la kreado kaj diskonigado de la nova Strategia Laborplano de UEA; kaj pro alporto de nova etoso kaj energio al la gvidado de UEA, en la Rejkjavika UK kaj poste.
2012 Peter Baláž   Slovakio Starigo, evoluigo kaj prizorgo de gravaj retaj projektoj; modela kunlaboro kun landaj kaj Eŭropaj instancoj; okazigo de la Somera Esperanto-Lernejo kaj de la scienca konferenco KAEST; eldono de gravaj diskoj, libroj, broŝuroj kaj filmoj en/pri Esperanto; sukceso stimuli kaj (re)aktivigi multajn talentajn gejunulojn, kiuj sen tio eble perdus intereson pri Esperanto.
2011 Dennis Keefe   Usono Universitat-nivela disvastigo de Esperanto en Ĉinio kaj pro la evoluigo de la projekto “Esperanto-Insulo” en Hajnano.
2010 Katalin Kováts   Hungario Diversmaniera antaŭenigo de profesieca instruado de Esperanto, interalie, pro la popularigo kaj okazigo de la ekzamenoj laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro kaj pro la renovigo de la porinstruista retejo edukado.net.
2009 Aleksander Korĵenkov   Rusio La ampleksa kaj zorga esplorado de la vivo, verkoj kaj ideoj de Zamenhof kaj pro tiutemaj verkoj kaj prelegoj, speciale pro la libro Homarano, aperinta tiu-jare okaze de la 94a Universala Kongreso de Esperanto en Bjalistoko.
2008 Ilona Koutny   Hungario La kompetenta kaj sukcesa gvidado de la Interlingvistikaj Studoj ĉe la Universitato Adam Mickiewicz (UAM) en Poznań.
2007 Peter Zilvar   Germanio
2006 Bertilo Wennergren   Svedio Lia gramatika libro Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko.
2005 Povilas Jegorovas   Litovio Lia agado en Litovio okaze de UK 2005 en Vilno.
2004 Helmar Gunter Frank   Germanio
2003 Dafydd ap Fergus   Kimrio
2002 Michel Duc Goninaz   Francio Revizio de la vortaro Plena Ilustrita Vortaro.
2001 Osmo Buller   Finnlando
2000 Hans Bakker
Maŭro La Torre
Jouko Lindstedt
  Nederlando
  Italio
  Finnlando
1999 Keppel Enderby   Aŭstralio
1998 William Auld    Skotlando
Rimarkoj kaj anekdotoj

Referencoj redakti

  1. https://sezonoj.ru/2022/12/jaro-6/
  2. https://sezonoj.ru/2021/12/gorecka-10/
  3. https://sezonoj.ru/2020/12/jaro-4/
  4. https://sezonoj.ru/2019/12/jaro-2/
  5. https://sezonoj.ru/2018/12/hori
  6. https://sezonoj.ru/2017/12/trezoro-10/
  7. https://sezonoj.ru/2016/12/macgill/
  8. https://sezonoj.ru/2015/12/smith/
  9. Javier Alcalde (2017). "La Esperantisto de la jaro (1887-1997)". En: Belarta Rikolto 2017. Premiitaj Verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio, Novjorko, Mondial, pp.129-145.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti