Michel Duc Goninaz

franca profesoro (1933-)
Michel Duc Goninaz en Kvinpetalo (Bouresse) en 2004

Michel DUC GONINAZ (naskiĝis la 6-an de septembro 1933 en Parizo, mortis la 26-an de marto 2016) estis docento pri la rusa lingvo kaj Esperanto en la universitato de Aikso Provenca (Francio) kaj franca esperantisto. Li estis la ĉefredaktanto de la nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto aperinta en 2002, plia eldono en 2005.

Enhavo

BiografioRedakti

Li eklernis Esperanton kiel gimnaziano kaj partoprenis la IJK-on en Versajlo (1949, 15-jara), la UK-on en Parizo (1950, 16-jara) kaj la Ŝvarcan Kabareton "La Tri Koboldoj (1949-56).[1] En la 1950-aj jaroj Michel Duc Goninaz jam estis membro de TEJO.

En 1956 li edziĝis al Arlette Lecourtois.[2]

Li studis en École Normale Supérieure de Saint-Cloud kaj en Sorbono (1954-59), en la Ŝtata Moskva Universitato (1956-57) kaj akiris licencion pri franca filologio kaj beletriko, kaj agregacion pri la rusa lingvo. Instruis dum kelkaj jaroj en Parizregionaj duagradaj lernejoj kaj ricevis instruoficon de asistanto, poste de docento en la Provenca Universitato (en Aikso Provenca). Instruis tie la rusan lingvon (1967-96) kaj krome Esperanton (1970-96), kiu ricevis oficialan statuson en la studfakoj kaj diplomoj.[3] Jam en 1966, dum li estis profesoro pri rusa lingvo en Liceo "Marcel Roby" (hodiaŭ "Jeanne d'Albret") en Saint-Germain-en-Laye [4], Michel Duc Goninaz enkondukis kurson de Esperanto, kiu daŭris du lernojarojn.

Verkaro kaj Esperanto-agadoRedakti

Li gvidis plurfoje kursojn pri Esperanto kaj pri lingvoscienco en universitatoj de Budapeŝto, Sanfrancisko, Poznano. Gvidis la revizian laboron por la novaj eldonoj de la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto de 2002 kaj 2005. Aŭtoris lernolibrojn por la rusa lingvo kaj Esperanto, tradukojn, artikolojn kaj recenzojn (vidu la liston en la bibliografio).[5]

Li aŭtoris interalie Vocabulaire Espéranto (Laŭtema Esperanta-franca vortareto) kun terminoj grupigitaj laŭ semantikaj familioj (Éditions Ophrys, 1971, 2a eld. 1990). Li verkis teatraĵeton "La Ŝtona Gasto" laŭ Puŝkin kaj tradukis la verkojn de La fremdulo de Albert Camus kaj Sonĝonovelo de Arthur Schnitzler. Duc Goninaz estis docento de AIS San-Marino kaj iama kunlaboranto de la magazino Monato.

En 1976 elektita li estis membro de la Akademio de Esperanto,[6] kaj membris ankaŭ en Franca Esperanto-Instituto.[7]

Longtempe membro de Sennacieca Asocio Tutmonda por kiu li redaktis novan eldonon de PIV post tiu de Varingjeno kaj estis ĝis 2005 Ĝenerala Konsilanto, li en siaj lastaj jaroj distanciĝis de SAT sed plu anis en SAT-Amikaro.

Li estis de multaj jaroj konstanta kunlaboranto de "La KancerKliniko" ("El la taglibro de nekuracebla optimisto").[8]

Bibliografio de verkoj de Michel DUC GONINAZ en aŭ pri EsperantoRedakti

[9]

Kiel aŭtoroRedakti

  • 1971, 1990, Vocabulaire Esperanto. Gap-Paris, Ophrys. 128 p.
  • 1974, Lingvoj, gentoj kaj lingva politiko. Liège, SUK. 38 p.
  • 1984, 1989, La ŝtona gasto, Laroque-Timbaut, Cercle espérantiste agenais. 24 p.

Kiel ĝenerala gvidantoRedakti

  • 2002, 2005, La Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto. Paris, SAT. 1268 p.

Kiel redaktoroRedakti

  • 1987, Studoj pri la internacia lingvo/Études sur la langue internationale/Studies on International Language. Gent, AIMAV. 156 p.

Kiel tradukintoRedakti

Pluraj franclingvaj kanzonoj: (Les feuilles mortes, Ne me quitte pas, Il n'y a pas d'amour heureux, le vieux Léon,…) interpretataj de Jadwiga Dzięgielewska, Ĵak Le Puil, Jacques Yvart.

Ĉefaj artikolojRedakti

  • 1962, "La Zamenhofa Esperanto. Simpozio pri -ata-ita" (recenzo). La Nica literatura revuo, n-ro 41
  • 1966, (kun A. Duc Goninaz) "Éléments de géologie en six langues" (recenzo). Franca Esperantisto, n-ro 237. p. 30
  • 1967, "Ortografio kaj fonetiko en Esperanto". Esperanto, marto. p. 39-40
  • 1967, "Pri la verkaro de Szathmari". Sennacieca Revuo, n-ro 95, p. 40-45
  • 1970, "Quelques mots sur la structure de l'espéranto", Espéranto-Actualités 264
  • 1971, "Langue et idéologie", Séminaire "Langue et culture", Stichting voor internationale kommunikatie. Amsterdam. 8 p.
  • 1971, "Plena Ilustrita Vortaro" (recenzo). Sennaciulo 6. p. 58-59
  • 1972, "Lingvo kaj ŝtato", Seminario "Lingvo kaj politiko", Stichting voor internationale kommunikatie, Amsterdam. 6 p.
  • 1972, "Apolo kaj la problemo de samtempa interpretado". Esperanto, dec. p. 201-202
  • 1974, "Les influences slaves en espéranto". Cahiers de linguistique, d'orientalisme et de slavistique, 3-4, p. 31-53
  • 1974, "E. Bokarev : Esperanta-rusa vortaro" (recenzo). Esperanto 826 okt. p. 173
  • 1976, "Lingvo kaj ideologio". Heroldo de Esperanto, n-ro 7, p. 3
  • 1976, "La terminoj de alparolo kiel sociolingvistika problemo" (resumo de prelego). Kongresa libro de la 61-a UK en Ateno, p. 23
  • 1976, "Bazaj problemoj de la analizo de Esperanto". Lingvistika simpozio, Zagrebo, p. 153-170
  • 1978, "Socilingvistikaj problemoj en la funkciado de universala lingvo: la ekzemplo de Esperanto". Paderborner Arbeitspapiere, Paderborn, p. 5-9
  • 1978 "L'influence des langues slaves sur le systéme sémantique de l'espéranto". Revue des Études Slaves (Paris), Vol. 51, p. 71-74
  • 1978, "Pri la influo de la slavaj lingvoj al Esperanto el leksikologia vidpunkto". Filologo, n-ro 11, p. 1-5
  • 1979, "Esperanto en perspektivo" (compte-rendu). Problèmes de politique linguistique, vol.3, n-ro 1 (7) (= La Monda lingvo-problemo, vol. 9), p. 40-45
  • 1981, "La problemo de la normo en internacia planlingvo" (laŭ la ekzemplo de Esperanto), Interlingvistiko en scienco kaj klerigo. Paderborn, p. 19-24
  • 1981, "Kio estas 'vorto' en Esperanto?". Kommunikation und Kybernetik, Paderborn. p. 144-152
  • 1981, "La pseŭdonima Waringhien". Esperanto n-ro 7, p. 121-124
  • 1983, "L'espéranto dans son cadre historique et sociolinguistique", Journée d'étude sur l'espéranto. Saint-Denis, Université Paris 8. p. 47-54
  • 1983, "Les parties du discours en espéranto". Travaux du Cercle linguistique, n-ro 1, Aix-en-Provence. p. 61-71
  • 1984, "Qu'est-ce que le passif en espéranto?". Travaux du Cercle linguistique, n-ro 2, Aix-en-Provence. p. 185-193
  • 1984, "Lingvosciencaj kaj gramatikaj difinoj de Plena Ilustrita Vortaro". Acta Interlinguistica, Varsovio. p. 71-75
  • 1985, "La pseŭdonima Waringhien: G.E. Maŭra kaj G. Peterido Peneter", Li kaj ni (red. R. Haupenthal). Anteverpeno-La Laguna, TK. p. 53-65
  • 1985, "La problemo de la normo en Esperanto". Acta Interlinguistica, Varsovio. p. 57-65
  • 1985, "La socia statuso de Esperanto : tri historiaj teorioj (Zamenhof, Lanti, Lapenna) konfronte al la nuna realo". Strategiaj demandoj de la Esperanto-komunumo, Varsovio, Pola Esperanto-Asocio. p. 34-41
  • 1985, "Rajto je komunikado kaj lingva libereco: ĉu diverĝaj celoj?". Sennacieca Revuo, 113. p. 39-44
  • 1985, "Pri la influo de la slavaj lingvoj al Esperanto el leksikologia vidpunkto". Interlingvistiko, Esperantologio (red. V. Oljanov). Sofio, Bulgara Esperanto-Asocio. p. 77-84
  • 1986, "Liberté linguistique et droit à la communication". Plurilinguisme et communication (red. F. Lo Jacomo), Paris, SELAF. p. 177-182
  • 1987, "Problèmes sémantiques et sociolinguistiques dans l'usage de l'espéranto". Studoj pri la internacia lingvo (red. M. Duc Goninaz), Gent, AIMAV. p.139-144
  • 1987, "Por kio utilas la Fundamenta Gramatiko?". 100-jara Esperanto, Chapecó, Fonto. p.98-104
  • 1987, "Kiel priskribi Esperanton? Problemoj metodologiaj kaj terminologiaj". Serta gratulatoria in honorem Juan Régulo, vol. II, La Laguna. p.141-150
  • 1987, "Formiĝo de ideologiaj modeloj pri la rolo de Esperanto". Kongreslibro, 22-a Jugoslavia Esperanto-Kongreso, Banja Luka. p. 19-20
  • 1988, "Planification et regularité(s)": quelques réflexions sur l'espéranto". Travaux du Cercle linguistique, n-ro 6, Aix-en-Provence. p. 79-91
  • 1988, "Formiĝo de ideologiaj modeloj pri la rolo de Esperanto". Sociaj aspektoj de la Esperanto-Movado, Sarajevo, elbih. p.12-16
  • 1988, "Une langue internationale planifiée: l'expérience de l'Espéranto". Rosseel, Eddy/Symoens, Edward (Red.): La intereso kaj utilo de komuna interlingvo. Bruxelles: AIMAV, 38-43.
  • 1988, "La poezia verkaro de Gaston Waringhien". Literatura Foiro 19, n-ro 112, 4-10.
  • 1989, "Pri la eksperimenta instruado de Esperanto en elementaj lernejoj de Francio kaj franclingva Svislando". Meyer, I. (Red.) 4. Werkstattgespräch Interlinguistik in Wissenschaft und Bildung. FEoLL-Papier 57, Paderborn: Universität. 142-145.
  • 1990, "La influo de la slavaj lingvoj al la semantika sistemo de Esperanto". Franca Esperantisto 415. p. 290-292
  • 1991, "Славянское влияние в эсперанто". Проблемы международного вспомогательного языка, Москва, Наука. стр. 117-126
  • 1992, "Gaston Waringhien". Esperanto, 1034, feb. p. 26-28
  • 1993, "De quelques problèmes de pragmatique et de sémantique dans l'usage de l'espéranto". Travaux du Cercle linguistique, n-ro 11, Aix-en-Provence. p.19-25
  • 1993, "La lecionoj de la danĝera lingvo: Esperantismo, politiko kaj 'neŭtraleco'". Sennacieca Revuo 121. p. 1-3.
  • 1994, "OAIE: 'espèces de mots' et translations en espéranto". Mélanges Lucien Tesnière, Ljubljana. p.81-86
  • 1994, "La poezia verkaro de Gaston Waringhien". Aktoj de Internacia scienca simpozio Esperanto 100-jara, Vieno, p. 105-113
  • 1994, "Kelkaj rememoroj pri la tri koboldoj". Iltis-Forumo 6/1. p. 18-21
  • 1994, "Pri la reviziado de PIV". Esperanto 84, n-ro 12, 208.
  • 1995, "Pri la reguleco de Esperanto". La stato kaj estonteco de la internacia lingvo Esperanto, Dobřichovice, Kava-Pech. p. 11-17
  • 1997, "'En Pologne, c'est-à-dire nulle part'. Réflexions sur les origines de l'espéranto". Slavica Occitania n-ro 5, Toulouse, p.141-153
  • 1997 "Kiel statas nia PIV?". Sennaciulo 68, n-ro 5 (1103). 51-52.
  • 1997, "Kio do estas lingvo?". Literatura Foiro 28, n-ro 167, junio, 153-163.
  • 1998 "PIV en perspektivo". Menade bal püki bal. Festschrift zum 50. Geburtstag von Reinhard Haupenthal. Fest-libro por la 50-a naskiĝtago de Reinhard Haupenthal. Saarbrücken: Edition Iltis, 105-106
  • 2001, "Problèmes lexicographiques de l'espéranto". Interface, Planned Languages: from Concept to Reality, (red. K. Schubert), Brussel. p. 91-98
  • 2001, "Préface à la 3-e édition". (de G. Waringhien, ABC d'espéranto à l'usage de ceux qui aiment les lettres). Paris, L'Harmattan. p 3
  • 2001, "Gaston Waringhien, lexicologue et lexicographe/ Gaston Waringhien kiel leksikologo kaj leksikografo" (dulingva). Gazeto Esperanto n-ro 40, Le Mans (speciala numero "Omaĝo al Gaston Waringhien", p. 24-31
  • 2002, "Memore al Gaston Waringhien: forgesita recenzo de Duonvoĉe". Literatura Foiro 199, okt. p. 228-229
  • 2006, "Les langues à l'heure de la mondialisation: libération ou aliénation?". Praca i kapitał spoleczny w procesie budowy społeczeństwa obywatelskiego (red‚ J‚ Stępień). p. 207-214
  • 2007, "Kiel la anĝela po povas helpi vin por ricevi dolarojn, manĝi pomojn kaj eble ĉesigi la fumadon". La Ondo de Esperanto, n-ro 6. p. 10-12
  • 2008, "Lingvokul'turologiĉeskie aspekty planovyĥ meĵdunarodnyĥ jazykov". (recenzo), Esperanto 1213, apr. p. 87
  • 2008, "Manĝi marmeladon sur fotelo ne estas facile aŭ: pri kelkaj problemoj de semantika strukturado", La Ondo de Esperanto, n-ro 12. p. 18-19
  • 2009, "Szerdahelyi kaj la 'gramatika karaktero de la radikoj'". Abunda fonto, Memorlibro omaĝe al Prof. István Szerdahelyi (red. I. Koutny). Poznań: ProDruk & Steleto. p. 166-177
  • 2009, "Kelkaj rimarkoj pri la problemoj de tradukado". La arto labori kune. Festlibro por Humphrey Tonkin (red. D. Blanke, U. * Lins). Rotterdam: UEA. p. 395-398
  • 2010. "Artikole pri (la) artikolo". Heroldo de Esperanto n-ro 3. p.3
  • 2011. "Pri la leksika sistemo de Esperanto". Internacia Pedagogia Revuo 11/1. p.14-18.
  • 2011. "Kiu(j) lingvo(j) por kia Eŭropo?". Eŭropa Unio hieraŭ, hodiaŭ, morgaŭ: lingvaj kaj kulturaj aspektoj. Sarajevo, elbih. p. 15-20
  • Baldaŭ aperonta: "Le classement des lexèmes en espéranto: histoire et situation actuelle". Cahiers de l'Institut de Linguistique et des Sciences du Langage". Lausanne

ReferencojRedakti

  1. Panteono ĉe Edukado.net [1] Alirita la 27an de Marto 2016.
  2. Mariage avec : Arlette DUC GONINAZ (née LECOURTOIS) Colombes 24a de marto 1956
  3. Panteono ĉe Edukado.net [2] Alirita la 27an de Marto 2016.
  4. UNESCO Le Courrier majo 1963 paĝo 33
  5. Panteono ĉe Edukado.net
  6. Membroj kaj korespondantoj. Arkivita el la originalo je 2015-10-29. Alirita 2015-11-10.
  7. Panteono ĉe Edukado.net
  8. Panteono ĉe Edukado.net
  9. Por la tuta Bibliografio Panteono ĉe Edukado.net [3] Alirita la 27an de Marto 2016.

Eksteraj ligilojRedakti