Raymond Radiguet

Raymond Radiguet (naskiĝis la 18-an junio 1903, mortis la 12-an de decembro 1923) estis franca aŭtoro kies du noveloj famiĝis pro sia malferme montritaj temoj kaj verkostilo kaj tono.

Raymond Radiguet
Raymond Radiguet.jpg
Persona informo
Naskiĝo 18-an de junio 1903 (1903-06-18)
en Saint-Maur-des-Fossés
Morto 12-an de decembro 1923 (1923-12-12) (20-jara)
en Parizo
Mortis pro tifoida febro [#]
Tombo Tombejo Père-Lachaise [#]
Lingvoj franca lingvo [#]
Ŝtataneco Francio [#]
Alma mater Lycée Charlemagne [#]
Familio
Patro Maurice Radiguet [#]
Amkunulo Beatrice Hastings • Irène Lagut [#]
Profesio
Okupo verkistoĵurnalisto • poeto • romanisto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

BiografioRedakti

Radiguet naskiĝis en Saint-Maur, Val-de-Marne ĉe Parizo, filo de karikaturisto. En 1917 li translokiĝis al Parizo, kie li studis kaj poste interesiĝis en ĵurnalismo kaj literaturo. Li asociiĝis al Modernismo nome kun Picasso, Max Jacob, Jean Hugo, Juan Gris kaj ĉefe Jean Cocteau, kiu iĝis lia arta tutoro.

Frua mortoRedakti

Radiguet mortis en Parizo en 1923 je aĝo de 20 jaroj pro tifoida febro, kiu venis al li dum veturo farita kun Cocteau. Krom la du noveloj, Radiguet lasis iom da poezio kaj unu teatraĵon.

Du novelojRedakti

Komence de 1923 Radiguet publikigis sian unuan kaj plej faman novelon, Le Diable au corps (La diablo korpe). Nome la historio de juna edzino kiu havas amaferon kun junulo 16jaraĝa dum ŝia edzo forestas lukte dummilite provokis skandalon en lando kiu ĵus eliris el la Unua Mondmilito. Kvankam Radiguet neis tion, oni certigis poste, ke la historio estis grandparte membiografia.

Lia dua novelo, Le bal du Comte d'Orgel, ankaŭ temas pri adulto, kaj estis publikigita nur postmorte en 1924.

VerkaroRedakti

  • Les Joues en feu (1920) -- poezio
  • Devoirs de vacances (1921) -- poezio
  • Les Pelican (1921) -- teatro
  • Le Diable au corps (1923) -- novelo
  • Le Bal du comte d'Orgel (1924) -- novelo
  • Oeuvres completes (1952)
  • Regle du jeu (1957)
  • Vers Libres & Jeux Innocents, Le Livre a Venir (1988) --

Aperis en Esperanto:Redakti

  • Kun diablo en la korpo ĉe Mondial 2006.

KinadaptojRedakti

BibliografioRedakti

  • Benjamin Ivry (1996). Francis Poulenc. Phaidon Press Limited. ISBN 0-7148-3503-X
  • Christina Steadman kaj Blake, William: Modern Women in Love, Garden City Publishing Co., New York, 1947 (first ed. Dryden Press, New York City, 1945) p. 3

Vidu ankaŭRedakti