Saint-Maur-des-Fossés
![]() |
La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigilan paĝon: Saint-Maur |
Saint-Maur-des-Fossés [sɛ̃ mɔʁ de fose] estas franca komunumo en la departemento Val-de-Marne, en la regiono Francilio. Ĝi havis 74 816 loĝantojn en la jaro 2010[2].
Saint-Maur-des-Fossés | ||
---|---|---|
![]() La urbodomo de Saint-Maur-des-Fossés | ||
Administrado | ||
Lando | ![]() | |
Regiono | Francilio | |
Departemento | Val-de-Marne | |
Arondismento | Créteil | |
Kantono | Saint-Maur-des-Fossés-Centro Saint-Maur-des-Fossés-Okcidento Saint-Maur-La Varenne[1] | |
Urbestro | Henri Plagnol (2008–2014) | |
Insee-kodo | 94068 | |
Poŝtkodo | 94100, 94210 | |
Demografio | ||
Loĝantaro | 74 816 (2010) | |
Loĝdenso | 6 650,3 loĝ./km2 | |
Geografio | ||
Koordinatoj | 48° 48′ N, 2° 29′ O (mapo)48.80252.48556Koordinatoj: 48° 48′ N, 2° 29′ O (mapo) | |
Alteco | 32 ĝis 53 m | |
Areo | 11,25 km2 | |
Situo | ||
GeografioRedakti
SituoRedakti
Saint-Maur-des-Fossés situas 11 km sudoriente de la centro de Parizo, en buklo de la rivero Marno, kiu ĉirkaŭas ĝin ĉiuflanke krom nordokcidente.
KvartalojRedakti
La urbo estas dividita en ok kvartalojn: La Varenne, Champignol, Saint-Maur-Créteil, Les Mûriers, Adamville, Le Parc, La Pie kaj Le Vieux-Saint-Maur[1].
TransportoRedakti
La ponto de Créteil, kiu interligas Créteil kaj Saint-Maur-des-Fossés
- Saint-Maur-des-Fossés enhavas 186 km da stratoj, 12 km da rivera bordo, 5 pontojn kaj 59 vojkruciĝojn kun trafiklumoj
[1].
- Kvar stacidomoj de la linio RER A troviĝas en Saint-Maur-des-Fossés: Saint-Maur - Créteil, Le Parc de Saint-Maur, Champigny kaj La Varenne - Chennevières[3].
MonumentojRedakti
La preĝejo Saint-Nicolas de Saint-Maur-des-Fossés, konstruita inter la 11-a kaj la 13-a jarcentoj, estis deklarita historia monumento en 1947[4].
ReferencojRedakti
- ↑ 1,0 1,1 1,2 Saint-Maur-des-Fossés en chiffres (france). Arkivita el la originalo je 2011-11-23. Alirita 11-an de septembro 2013.
- ↑ Populations légales 2010 - 94068-Saint-Maur-des-Fossés (france). Insee. Alirita 11-an de septembro 2013.
- ↑ Situation (france). Arkivita el la originalo je 2014-01-18. Alirita 11-an de septembro 2013.
- ↑ Église Saint-Nicolas (france). Datumbazo Mérimée. Alirita 11-an de septembro 2013.