Champigny-sur-Marne

komunumo en la departemento Val-de-Marne de Francio

Champigny-sur-Marne (esperante Ĉampinio-ĉe-Marno) estas franca komunumo kaj pariza ĉirkaŭurbo, lokita en la departemento Valo-de-Marno kaj en la regiono Francilio. Ĝi havas proksimume 75 000 loĝantojn (franclingve nomataj Campinois).

Champigny-sur-Marne
komunumo en Franciourbo

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Francio
Regiono Francilio
Departemento Val-de-Marne
Arondismento Nogent-sur-Marne
Kantono Ĉefurbo de 3 kantonoj
INSEE kodo 94017 [+]
Poŝtkodo 94500
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro S-ro Dominique Adenot
2001-2008
Demografio
Loĝantaro 77 724  (2021) [+]
Loĝdenso 6 878 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 49′ N, 2° 31′ O (mapo)48.8172222222222.5155555555556Koordinatoj: 48° 49′ N, 2° 31′ O (mapo) [+]
Areo 11,3 km² (1 130 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Champigny-sur-Marne (Val-de-Marne)
Champigny-sur-Marne (Val-de-Marne)
DEC
Champigny-sur-Marne
Champigny-sur-Marne
Situo de Champigny-sur-Marne
Champigny-sur-Marne (Francio)
Champigny-sur-Marne (Francio)
DEC
Champigny-sur-Marne
Champigny-sur-Marne
Situo de Champigny-sur-Marne

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Champigny-sur-Marne [+]
vdr

Geografio redakti

Champigny-sur-Marne estas grava ĉirkaŭurbo lokita sudoriente de Parizo. Kiel montras ĝia nomo, la urbo etendiĝas laŭlonge de la rivero Marno.


 
La loĝloko inter la ĉirkaŭaj komunumoj


Vidindaĵoj redakti

Ekzistas memormonumento pri la batalo de Champigny, kiu okazis dum la Franca-Prusa milito de 1870-1871. La monumento entenas la postrestaĵojn de pli ol mil francaj militistoj kaj ĉirkaŭ 400 germanaj militistoj.

Champigny-sur-Marne cetere gastigas muzeon pri franca partizanaro dum la Dua mondmilito.

Esperanta movado redakti

Nun (en 2012), okazas esperanto-kursoj en Champigny-sur-Marne ĉiusemajne danke al la asocio Esperanto 94, en urbodoma salono situanta je jena adreso: 4 rue Eugène Brun, de la 18a30 ĝis la 20a30 merkrede por progresantoj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

 
Enirejo de la Espace RMI de Champigny.