Max JACOB (naskiĝis 12-an de julio 1876 - mortis 5-an de marto, 1944) estis franca poeto, pentristo, skribisto kaj kritikisto de la movado de superrealismo.

Max Jacob
Persona informo
Max Jacob
Naskonomo Max Jacob Alexandre
Naskiĝo 12-an de julio 1876 (1876-07-12)
en Quimper
Morto 5-an de marto 1944 (1944-03-05) (67-jaraĝa)
en Koncentrejo Drancy
Mortis per bronkopneŭmonito vd
Tombo Saint-Benoît-sur-Loire vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj francakataluna vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater École coloniale • Pariza Fakultato de Juro vd
Subskribo Max Jacob
Profesio
Alia nomo Morven le Gaëlique • Léon David vd
Okupo pentristo • poeto • verkisto • literaturkritikisto • artokritikisto • eseisto • prozisto • tradukisto • desegnisto • artisto • litografisto • ilustristo • pastellist • watercolorist • vidartisto vd
Laborkampo literaturoliteratura kritikovidigaj artojtraduko vd
Aktiva dum 1898– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li naskiĝis en Quimper, Bretonio, Francio. Li studis en la Kolonia Lernejo de Parizo, sed li lasis ĝin en 1897 por arta kariero. Sur la Bulvardo Voltaire, li dividis ĉambron kun Pablo Picasso, kiu prezentis lin al Guillaume Apollinaire, kiu prezentis lin al Georges Braque. Li iĝus bona amiko de Jean Cocteau, Christopher Wood, kaj Amedeo Modigliani, kiu pentris lian portreton en 1916. Li ankaŭ amikiĝis kaj kuraĝigis la artiston Romanin, alinomite Jean Moulin, la francan politikiston kaj estontan gvidanton de la Rezistado.

Jacob, kiu havis judajn originojn, diris ke li havis vizion de Kristo en 1909, kaj li konvertis al katolikismo. Sed, malgraŭ liaj esperoj, lia nova religio ne povis malembarasi lin de liaj samseksemoj. Pri tiuj deziroj li unufoje diris, "Se Ĉielo atestas miajn bedaŭrojn, Ĉielo pardonos min por la plezuroj, kiuj ĝi scias esti malvolontaj." Aĉe fama por lia peza drinkado, Jacob diris ke li kuniĝis en la arta komunumo en Montparnasse por "peki honte." En 1915, li eniris ebrie la entombigon de la amatino de Picasso, Eva Gödel kaj provis delogi la kondukiston de la ĉerkveturilo.

Max Jacob estas konsiderata grava ligo inter la Simbolistoj kaj la Superrealistoj, kiel oni povas vidi en lia prozaj poemoj Le cornet à dés (Skatolo de ĵetkubo, 1917) kaj liaj pentraĵoj, kies ekspozicioj estis en Novjorko en 1930 kaj 1938.

Liaj skribataj verkoj inkluzivas la romanon Saint Matorel (1911), la versoj Le laboratoire central (1921), kaj Le défense de Tartuffe (1919), kiu temas iliajn filozofian kaj religian sintenojn.

Eventuale li devus movi al Saint-Benoît-sur-Loire, Loiret, kie li kaŝis sin dum la Germana okupacio de la dua mondmilito. Naske Juda, la frato de Jacob estis deportita al Auschwitz kaj lia fratino Mirthé-Léa kaj ŝia edzo estis deportitaj, kie la Nazioj murdis ilin. 24-an de februaro, 1944, Max Jacob ankaŭ estis arestita fare de gestapo kaj ili metis lin en la malliberejo de Orléans. Ili translokis lin al retenejo en Drancy por transporto al koncentrejo en Germanio. Tamen, li suferis de bronka pneŭmonio, kaj li mortis en la Drancy deportejo 5-an de marto.

Unue enteriĝis en Ivry, post la fino de la milito en 1945 liaj restaĵoj estis translokitaj al la tombejo ĉe Saint-Benoît-sur-Loire en la departemento de Loiret.


Eksteraj ligiloj redakti