Georges Lagrange

franca metiisto, verkisto kaj tradukisto

Georges LAGRANGE (en Esperanto Georgo Lagranĝo, ankaŭ konata kiel Serĝo Elgo); naskiĝis la 31-an de aŭgusto 1928 en Gagny, Francilio, mortis la 30-an de aprilo 2004 en Puatjero) estis metiisto kaj franca Esperanta tradukisto kaj verkisto de teatraĵoj de kanzonoj kaj de aliaj verkoj. Li Esperantiĝis en 1947. Li estis membro de FEI, akademiano, kunlaboranto de PIV 2002, kunrespondeculo de Kvinpetalo. Li verkis, sub pseŭdonimo Serĝo Elgo, poeziojn, teatraĵojn, novelojn kaj (krim-)romanojn.

Georges Lagrange

Georges Lagrange
Persona informo
Aliaj nomoj Serĝo Elgo
Naskiĝo 31-an de aŭgusto 1928 (1928-08-31)
en Francio Gagny, Francio
Morto 30-an de aprilo 2004 (2004-04-30) (75-jaraĝa)
en Poitiers
Lingvoj Esperantofranca
Nacieco franco
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro René Lagrange Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Erika Lagrange Redakti la valoron en Wikidata
Infanoj Arno Lagrange, Patrick Lagrange, Bernard Lagrange Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo poeto
esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
Esperanto
Tradukis en Esperanton listo de tradukaĵoj
Verkis en Esperanto listo de originalaj verkoj
Aliaj aktivaĵoj membro de FEI, kunlaboranto de PIV 2002
Esperanto-Teatro
Akademiano membro de AE
vdr

Biografio redakti

Infaneco redakti

Georges Lagrange naskiĝis en Gagny (antaŭurbo de Parizo) kiel filo de René Lagrange, tajloro (1891 - 1946) kaj de Madeleine Ducharne, vestpurigistino (1892 - 1968).

La patro venis el Irancy en vinprodukta regiono Yonne kaj pro malbonaj ekonomiaj kondiĉoj foriĝis el sia vilaĝo kiam junulo. Li tiam ekmetilernis pan- kaj kuk-faradon. Dum sia metilernado li falis en kellukon kaj de tiam havis kriplan kruron kiu malhelpis lin dum sia tuta vivo. Li sentis sin malbela ne aminda viro kaj restis longe fraŭlo. Dum la Unua mondmilito li estis mobilizita kaj kudradis militistajn vestojn, ĉar tiu laboro estis farebla malgraŭ lia kripleco.

La patrino naskiĝis en Parizo en metiista medio (praavo estis bindisto) en ateista familio, kie klerigo estis gravega valoro. Ŝia fratino, la onklino de Georgo, kiu kunedukis lin, estis instruistino kaj neniam edziniĝis. Ŝi mem edziniĝis malfrue kun sento, ke geedzeco povas malfacile esti tiel sukcesa kiel tiu de ŝiaj gepatroj.

René kaj Madeleine renkontiĝis do tiam, kiam ili estis preskaŭ kvardek-jaraj, dum sindikata mitingo, kie ili sinsekve prelegis nome de la sekcio de siaj respektivaj profesioj. Ili geedziĝis, ĉar Madeleine volis fondi familion. La paro ŝajne neniam bone funkciis. Georgo do kreskis kiel sola filo de kverelemaj gepatroj, kiuj vivadis en malfacilaj ekonomikaj kondiĉoj. La patro plej ofte estis senlabora, kaj la patrino klopodis krei propran personan entreprenon, sed tiu preskaŭ ĉiam estis bankrotonta. Dum la Dua mondmilito, la patro ektrovis klientaron, homoj kiuj petis de li, ke li riparu iliajn kostumojn. Je la fino de la milito, la patro ekesperis prosperon dank'al kreskanta klientaro, sed tiam lia malsana kruro infektiĝis, kaj li mortis pro gangreno.

René Lagrange estis klera memedukito, kiu studegis la historion de la socia movado. En la gazetoj legitaj de sia patro Georgo ekscios pri Esperanto, pri kiu li ege interesiĝos poste. Georgo estis ankoraŭ junulo, kiam lia patro forpasis, kaj li ĉiam bedaŭris ke ili ne pli bone interkonatiĝis.

Profesia vivo redakti

Georgo, kiu estis sukcesa lernejano, ekmetilernis kiel lignaĵisto, sed lin trafis okulmalsano, pro kiu li perdis la vidkapablon de unu okulo kaj la duonon de la vidkapablo de la alia. Timante ke li fariĝos tute blinda li hezitis inter du metioj kiujn oni povas plufari eĉ senvida : masaĝisto kaj pianagordisto, kaj sufiĉe rapide elektis :

 
 Mi iom vizitis masaĝistojn por vidi kiel ili laboras, sed tio ne allogis min. Multaj homoj fantazias pri tiu metio, kredante, ke oni karesas belajn virinajn korpojn dum la tuta tago, sed fakte la averaĝa aĝo kaj stato de la klientinoj estas iom seniluziiga . Krome la piano-riparado postulas laboradon pri ligno, kaj tio ebligis al mi konservi ligon kun mia antaŭa metio. 

Li do estis piano-agordisto kaj -riparisto ĝis emeritiĝo konstante en la pariza regiono, sinsekve dungita salajrulo (en Saint-Germain-en-Laye), memstara laboristo (en Parizo kaj poste en Saint-Brice kaj Groslay), ano de laborista kooperativo kiun li provis lanĉi sed kiu rapide fiaskis, mastro de persona entrepreneto kun ĝis dek gedungitoj, fine asociano en kolektiva entrepreno (la lastaj en Groslay sub nomo "Pianos 95"). En la lastaj jaroj de sia profesia vivo li ankaŭ instruis pianoagordadon en metilernejo en Manso (Sarthe).

Esperantisto redakti

 
Georges Lagrange preleganta

Georgo same kiel liaj gepatroj manlaboradis dum sia tuta vivo kvankam li sentis sin intelektulo kiu strebis al intelekta aktivado. Tion li trovis kun Esperanto por kiu li laboregis kiel ŝatokupo krom sia laboro, kaj plentempe post emeritiĝo. Li jam ekkonis iom da Esperanto de sia patro kiu legadis progresemajn gazetojn socialismajn, anarkiismajn kaj pacismajn. Li eklernis ĝin sola per libroj kaj miregis ke la unuaj parolantoj kiujn li aŭdis en la pariza Esperanto-medio tute ne prononcas kiel estis klarigite en la libroj. Li frue ektradukadis gravajn verkojn de la franca al Esperanto kiel ekzemple tragediojn de Jean Racine (Andromaka, Fedra). En la kabaredo Tri koboldoj gvidita de Raymond Schwartz li konatiĝis kun Erika Frieß, filino de germana esperantisto Heinrich Frieß (1901 - 1971, Heinrich Frieß partoprenis la ata-ita kverelon kaj verkis eseon pri ĝi). Li edziĝis al Erika en 1953 kaj la paro naskis tri filojn : Patrick en 1954, Bernard en 1955, Arno en 1956. La filoj estis edukitaj kiel denaskaj Esperanto-parolantoj : Georgo iniciatis ke hejme unu semajnon el du Esperanto estu parolata kaj la alian la franca. La familio instaliĝis en Saint-Brice-sous-Forêt (Val-d'Oise) en 1956 en domo konstruita de la geavoj Ducharne de Georgo. En la jaroj 60-aj Georgo tre aktivis por SAT kaj SAT-Amikaro estante ekzemple dum jaroj ĉefredaktoro de la SAT-Amikara gazeto. Ĉirkaŭ la jaro 1975 la geedza paro eksinkis, Georgo disiĝis de Erika kaj li ektravivis iom kaosajn jarojn dum kiuj li montriĝis tre pesimisma. Tion oni povas konstati en la verkoj de tiuj jaroj, precipe pesimismaj poemoj subskribitaj S. Elgo. En la sama epoko, de 1976 ĝis la jaroj 80-aj li partoprenis la vivon de TESPA , tradukante, kunrolante. TESPA fakte naskiĝis ĉirkaŭ la projekto surscenigi la tragedion Andromaka, kion ebligis la dinamismo de Solen'. En la samaj jaroj li grande kunlaboris kun Ĵak Lepŭil', Jo-Petro Danvy kaj Serge Sire kaj en La Kancerkliniko, kaj en La ruza kruĉo kaj tradukante kanzonojn kiujn Ĵak kantis. Li konstante zorgis kaj redoni la signifon -tamen ne tro sin devigante respekti ĝin laŭvorte- kaj respekti la melodion de la kanzonoj -precipe atentante ke la fortaj tempoj de la muziko kongruu kun emfazendaj silaboj- kaj verkis plurfoje artikolojn pri la temo "Kiel traduki kanzonojn".[1]

Kvinpetalo kaj klerigaj planoj redakti

Li poste renkontis Suzanne Bourot kaj partoprenis en 1985 en la fondo de Kvinpetalo estrata de SYM (Societo Yvonne Martinot). Post emeritiĝo (en 1993) ĝis la fino de sia vivo, li povis dediĉi multe da tempo al Esperanto gvidante la Esperanto-centron Kvinpetalo, gvidante lingvajn kursojn, verkante romanojn, tradukante, partoprenante en multaj lingvaj taskoj (kiaj ekzemple revizio de PIV2). Unu el liaj precipaj celoj estis plialtigi la lingvonivelon de la Esperanto-parolantaro. Dum jardekoj da Esperantisteco li konstatis ke multaj lernintoj de la lingvo stagnas je malalta nivelo kaj balbute konstante ripetadas la samajn erarojn: por tion kontraŭbatali li gvidis laborgrupojn, prelegis kaj verkis pedagogiajn dokumentojn por konsili al lingvoinstruistoj kiel helpi al lernantoj regi la punktojn sentitajn kiel malfacilaĵoj -precipe por franclingvanoj- por kiel eble plej senerara uzo de la lingvo. Cetere lia analizo de plej oftaj eraroj kondukis lin proponi gramatikan teorion laŭ kiu en Esperanto, morfemoj ne estu klasendaj laŭ tri gramatikaj kategorioj (-o -a -i vortoj kiel prezentite ekzemple en Plena Gramatiko de Kalocsay-Waringhien) sed laŭ pli ampleksa semantika klasifikado (agoj, statoj, objektoj, uloj, ejoj, ecoj, ...). Tiu teorio estas bazo por ĝusta vortfarado kaj senerara vortderivado.[2]

Verkaro redakti

Tradukitaj verkoj redakti

Teatraĵoj redakti

Kanzonoj redakti

Georges Lagrange tradukadis kanzonojn dum sia tuta Esperantista vivo. En 1954 en la Ora Libro de Tri Koboldoj aperas "Estis Majfloret'" traduko de la kanzono "Tout ça parce qu'au bois de Chaville"". Lia traduko en 1956 de "La dizertonto" laŭ "Le Déserteur" de Boris Vian estus la unua iam ekzistanta traduko de tiu teksto alilingven[3]. En la 70aj kaj 80aj jaroj li multe kunlaboris kun Ĵak Le Puil kaj Jo-Petro Danvy tradukante kanzonojn de multaj francaj aŭtoroj. Kelkaj el tiuj kanzonoj aperas en la eldonitaj kasedoj kaj KD-oj registritaj de Ĵak Le Puil.

En 1992 dum staĝo la gvidantino, Jeanine Dumoulin, anoncis ke ŝi prezentos komparcele tri tradukojn de la poemo "Ma bohème" (Mia bohemo) de Arthur Rimbaud fare de tri eminentuloj (Roger Bernard, Gaston Waringhien, Kolomano Kalocsay). Dum la manĝopaŭzo Georgo siavice malnete tradukis la poemon sur "paperaĉo". La partoprenantoj de la staĝo voĉdone elektis la plej bonan: tiu de Georgo ricevis plej multajn voĉojn. Tio sugestas ke li aparte lerte majstris tradukarton de poemoj.

Kelkajn tempojn antaŭ sia forpaso li liveris "Envenas mi en fremdecon" tradukon de "J'arrive où je suis étranger" de Louis Aragon.

  • Ĵak Lepŭil': "Danĝera ul'", en 1977, "Revenas mi" en 1980, "De Pont-Aven al Varsovi'" en 1985, "Ne donu tro" en 1993, "Mi Estas" en 2004, entenas plurajn tekstojn tradukitajn de GL, interalie: "La dizertonto" laŭ Boris Vian, " "Danĝera ul'" kaj "la rekruto" laŭ Maxime Leforestier, "Ekkiam venos am' sur ter'" laŭ Raymond Lévesque, "Por vi, por vi" laŭ Christian Sedant, "Tion neniam vidis mi" laŭ Graeme Allwright
  • Jacques Yvart kantas Georges Brassens Trad. M. Redoulez, B. Legeay, C. Piron, G. Lagrange, R. Bernard. Donneville, 1998. Ses kanzonoj de fama franca poeto-kantisto. 20 min. Kolekto 2000.
  • In-spir' Morice Benin en Esperanto. Morice Benin Trad. G. Lagrange, R. Haveman, B. Legeay k.a. Donneville, 2001. Antologio el la verkaro de franca kanzonisto konata pro dudeko da diskoj kun progresemaj tekstoj.

En 2010, do postmorte, aperis la libreto "Kanto Ĝenerala" eldonita de SAT-EFK, en kiu legeblas liaj tradukoj el naŭ poemoj de la verko de Nerudo, kiun li faris laŭ peto de Franjo Leveko en 1999. Dek jarojn poste interregiona ĥoro "Interkant'" gvidite de Franjo konkretigis la tuton okazigante publikajn koncertojn en pluraj lokoj (ĝis en Kubo por la UK 2010), interalie premieran fojon en la centro Kvinpetalo kadre de omaĝo al Georgo okaze de 5-jariĝo de lia morto, kaj en Manso, urbo kie Georgo profesie instruis pianoagordadon.

Aliaj tradukoj redakti

Originalaj verkoj redakti

 
Verkistoj en Antverpeno dum la UK 1982: Georges Lagrange, Tibor Sekelj, Aldo de' Giorgi, William Auld kaj eldonisto Bruĉjo Casini.

Krimromanoj kaj noveloj redakti

Teatraĵoj redakti

Poezioj redakti

Georges Lagrange aperigis multajn poeziojn sub pseudonimo S. Elgo en diversaj gazetoj (Kulisoj internaciaj, La Kancerkliniko, Literatura Foiro, La Nica literatura vivo, ktp. )

Aliaj verkoj redakti

  • Proverbaro Franca-Esperanta L. Bourgois, G. Lagrange. Beauville, 1991. 76p. 21 cm. Alfabetigitaj proverboj kaj esprimoj. Ilus..
  • La Rejnoro bildrakonto de S.Sire, kun tekstoj de G. Lagrange, adaptita de la Vagner-opero. Aperis felietone en La Kancerkliniko (n-oj: 12-17), rebakita albume en aprilo 2016.

Artikoloj redakti

  • Georgo Lagranĝ', La laborista komponanto de la esperantismo, Sennacieca Revuo, (1385-1386), 2020, pp. 54-62.

Partopreno en spektakloj redakti

Teatraĵoj (kun TESPA) redakti

Filmo redakti

  • La Verda Stelulo Sciencfikcia filmo. Reĝisoris Francisko Randin. Dialogoj de Johán Valano; kun Rolfo, G. Lagrange, L. Dovat. Scenaro de Dan Nir. Lausanne, 1996. Eksterteranoj lernas Esperanton por komuniki kun homoj. 30 min. PAL, NTSC.

Recenzoj redakti

Pri La Floroj de l' krepusko

 
 Sur la verda kamparo de la esperantista beletro aperis romano originale verkita en Esperanto, kies titolo estas La floroj de l' krepusko. Se iu pensas, ke ĝi temas pri Botaniko, tiu eraris la vojon.

Persone, mia unua ekvido sugestis al mi alian perspektivon: la titolo memorigis min pri la elstare f(l)ama verko de Charles Baudelaire Les Fleurs du Mal, kies tradukon 'en Esperanton (La Floroj de l' Malbono ni povas ĝui danke al la bonvolo de Kalman Kalocsay kaj Gaston Waringhien. Sed ĉu la Krepuskaj Floroj rilatas al la malbonaj floroj? Ne speciale, kvankam dufoje aperas la libro de Baudelaire en la libro de Elgo. Tamen mi agnoskas, ke mi trovis alloga la titolon. Vane, ĝi sonoras kiel paradokso inter vivo kaj morto, bunto kaj grizo, lumo kaj mallumo. Kaj poste mi pensis, ke foje ni forgesas, ke krepusko estas dusenca vorto. Ne ekzistas nur vespera aŭ ekmallumiĝa krepusko, ankaŭ ekzistas matena aŭ renaskiĝa krepusko. Do, ni estas antaŭ interesa vorto duflanka, kiu enhavas ideon de transiro. Ankaŭ la realaĵo ne estas simpla. Ĝi estas plurflanke rigardebla. Sur la 14a paĝo ni povas legi tiusence: la sola hoko en la ezoko estas, ke la blanko kaj la nigro povas inversiĝi, kiel la negativo de fotobildo. Kaj tion ni povas prediki pri diversaj (aferoj. Ekzemple, kvankam ne multaj, kelkaj preseraroj troveblas en ĉi tiu libro. Sed la eraroj ne ĉiam estas forigendaj. Ĉi tie, almenaŭ unu estas konservinda: Sur la 17a paĝo, troviĝas simpatia eltrovo: "[...] kaj eniris juniulino [tiel] nigrahara, iom brunhaŭta [...] La enveno de la junulino estis kvazaŭ aprila venteto post vintra frosto". Ĉi tiu juniulino montriĝas al ni kiel viviga anonco de bona vetero (kvankam poste ni scios, ke ŝi naskiĝis iun 23an de januaro). La lego de la libro de Elgo (pseŭdonimo, ŝajne) estas sufiĉe facila kaj agrabla. Fakte en ĝi enestas bonaj ingrediencoj. Oni rakontas historion de mistero, de urbaj aventuroj, de teroristoj, de policistoj, de profesoroj... Ni ne troviĝas antaŭ ĉefverko, ĉar ĝi ne atingas sferan perfektecon, sed ĝi proponas al ni okazon por legi amuzan tempopasigilon kaj por pripensi diversajn temojn. Efektive, multfoje aperas dialógoj pritraktantaj politikajn kaj filozofiajn temojn. Sed ĉi tiuj filozofiaĵoj ne estas plumbaj (ankaŭ ne tro profundaj), ili restas je nivelo sufiĉe leĝera. Laŭ ni, resume, oni pritraktas du ĉefajn temojn: -La nuntempa krepusko de la ideologioj, ĉefe politikaj, nome liberalismo kaj socialismo. En iu ĉapitro prezentiĝas ĉi tiuj du tezoj defendataj far du homoj kies nomoj estas tiel klare metaforaj kiel Liberto kaj Sovio. -La (mal)pravigoj de la terorismo. Kurioze, la pseŭdonimoj de la teroristoj, kiuj aperas en la libro estas floro-nomoj. Eble ĉi tiaj sangaj floroj povas esti ankaŭ veraj floroj de 1' malbono. La aŭtoro ne klarigas, ĉu ni estas antaŭ pozitiva aŭ negativa krepusko. Probable, ĉar ne eblas. Sed ekzistas menciindaj detaloj, kiuj ŝajnas blovi optimisarajn ventetojn: Oni aŭdas nur la eksplodojn de la grenadoj, la pafojn de la revolveroj, sed la silentan kaj profundan antaŭeniron de la homaro oni apenaŭ rimarkas (pĝ. 145). Por fini mi ne rezistas la tenton mencii estimindan proponon pedagogian: Jen mi revas, kiel historiisto, pri manlibro disdonota en la lernejon, en kiu oni rakontus nur pri la veraj progresoj de la homo 1...] Oni forlasus kaj eĉ forgesus tiujn «grandulojn», kiuj staras statue sur la placoj, meze de niaj urboj, kaj kiuj plej ofte nur vane fluigis sangon. Oni zorge distingus inter tiuj, kiuj havis pozitivan rolon en la antaŭeniro, en la nepre necesa unuiĝo, kaj kiuj havis negativan, kiuj nur bremsis la evoluon (pg. 146). Mi samopinias: la vera Historio estas historio ne de bruoj sed de

voĉoj. 
— Lorenzo NOGUERO. Boletín n324 (jan 1996)

Notoj kaj referencoj redakti

    • Pri tradukarto, Sennacieca Revuo, 1994
    • Pri teatro-lingvo, Literatura Foiro, n°23, jun 1987
    • Tradukarto, Literatura Foiro, n°71, feb 1982
    • Pri la teatra lingvo, Hungara Vivo n°6, 1978
  1. Broŝuro kolektanta tiujn konsilojn aperos en 2011 sub titolo '"Mia Gramatiko" de Georgo Lagranĝo
  2. laŭ Canzoni contra la guerra - Le Déserteur

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  Trovu « Georges Lagrange » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»