Andromaka (Racine)
Andromaka estas versa kvinparta tragedio verkita de Jean Racine en 1667. Ĝi konsistas el 1648 aleksandroj.
Andromaka | ||
---|---|---|
![]() | ||
Aŭtoro | Jean Racine | |
Eldonjaro | 1988 | |
Urbo | Parizo | |
Eldoninto | Unuiĝo Franca por Esperanto | |
Paĝoj | 70 | |
La intrigo de la dramo estas resumebla jene: Oresto amas Hermionan, kiu amas Pirron, kiu amas Andromakan, kiu estas lia sklavo kaj ne amas lin, sed klopodas samtempe protekti sian filon Astianakson kaj resti fidela al la memoro de sia edzo Hektoro, mortigita de Aĥilo dum la Troja Milito.
Racine prenis la rolulon Andromakan de la eposo Iliado, la dramoj Andromaĥo kaj Trojaninoj de Eŭripido, ties adapto fare de Seneko, kaj la Eneido de Vergilio, kiun li citas en sia unua antaŭskribo kiel precipan fonton, kvankam ĝi pritraktas malsaman parton de la mito.
Andromaka estas esperantigita de Georges Lagrange kaj prezentita de Teatro Esperanto de Parizo (TESPA). La traduko estas eldonita en la jaro 1988 de Unuiĝo Franca por Esperanto kiel speciala literatura numero (393) de Revue Française d' Espéranto.
Eksteraj ligiloj
redakti- Katalogo de Arkivigite je 2020-11-16 per la retarkivo Wayback Machine CDELI
- Katalogo de Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience
- Katalogo "Erfgoedbib" en LibraryThing