Irancy

komunumo en la departemento Yonne de Francio

Irancy estas franca komunumo, situanta en la departemento Yonne kaj en la regiono Burgonjo-Franĉkonteo.

Irancy
komunumo en Francio [+]

Regno Francio
RegionoBurgonjo-Franĉkonteo
DepartementoYonne
ArondismentoAuxerre
KantonoVincelles

Koordinatoj47° 43′ N, 3° 40′ O (mapo)47.7141666666673.6655555555556Koordinatoj: 47° 43′ N, 3° 40′ O (mapo)
Plej alta punkto 
- alteco298 m
Plej malalta punkto 
- malalteco105 m

Areo11,98 km² (1 198 ha)

Loĝantaro249 [+] (1-a de januaro 2021)
Denseco20,78 loĝ./km² [+] [+]

ĈefuloStéphan Podor
(2014-2020)

HorzonoUTC+01:00, UTC+02:00 [+]
Poŝtkodo89290
Kodo89202

Irancy (Francio)
Irancy (Francio)
DEC
Irancy
Irancy
Situo de Irancy en Francio

Irancy (Yonne)
Irancy (Yonne)
DEC
Irancy
Irancy
Situo de Irancy enkadre de Yonne
Vikimedia Komunejo:  Irancy [+]
vdr

Geografio redakti

 
Limoj de la komunumo

Irancy etendiĝas sur 11,98 kvadrataj kilometroj kaj havis 249 loĝantojn laŭ la lasta oficiala nombro de 2021, tiel ke la loka loĝdenso estas po 20,78 homoj laŭ kvadrata kilometro[1].

Historio redakti

 
Irancy

Pro la « y » - finaĵo supozeble la loko estis jam loĝata de gallo-romianoj. Romianoj verŝajne jam aprezis la montetojn por tie kulturi viton. Laŭ lokaj onidiroj pro sangaj tumultoj dum la Masakro de Sankta Bartolomeo, sango estus fluinta en la deklivaj stratetoj, kio klarigus la malbonaŭguran nomon de iuj vojoj, notinde la « strato de la mortintoj » en la okcidenta fino de la vilaĝo. Hugenotoj venĝocele estus nokte atakintaj la vilaĝon, mortigis multajn loĝantojn kaj prirabis la vilaĝon. Senvivajn korpojn ili estus ĵetintaj en putojn laŭ tiu « strato de la mortintoj ».

Ĥolera pandemio redakti

En 1832 ĥolera pandemio trafas la vilaĝon. Dum en ordinara jaro estis averaĝe 30 forpasoj, en 1832 97 homoj mortis, el kiuj 64 inter la 4a kaj 29a de majo. Mortis homoj el ĉiuj aĝoj de 6 monatoj ĝis 92 jaroj. En iuj familioj pluraj homoj mortis ĉu ambaŭ geedzoj, ĉu unu el la gepatroj kaj unu el la gefiloj. [2].

Administrado redakti

Listo de la sinsekvaj urbestroj
Periodo Nomo Partio Funkcio
aprilo 2014 Stéphan Podor


marto 2001 2014 Gérard Briolland


La tabelo estas ankoraŭ plenigenda.


Demografio redakti

Loĝantara evoluo
(Fonto : INSEE[3])
1921196219681975198219901999200620092013
1 190400383387370340332216307290
La nombroj ekde la jaro 1962 estas sen duoblaj kontoj.


Lokoj kaj monumentoj redakti

Preĝejo konstruita dum pluraj epokoj romana, renesanca, klasika, plurfoje difektita kaj riparita; nuntempe riparata. Ĝia akustiko estas rimarkinda, precipe por kmaermuziko.

Famuloj ligitaj al la komunumo redakti

Ekonomio redakti

251 hektaroj de la komunumo estas klasifikitaj kiel limigita komunuma vinproduktejo « Vignoble d'Irancy » (vitejo de Irancy) de 6-a de novembro 1998. La vinoj Palottes Mazelot el Irancy estas tre aprezataj. Temas pri bone longe konservebla vino: la produkto de la plej favoraj jaroj povas konserviĝi 10 jarojn. La precipa vitospecio estas Pinot noir sed ankaŭ la vito el Irancy estas la sola en kiu oni uzas la antikvan vitospecion Cezaro[4][5].

Ĉerizkutivado ankaŭ longatempe okupis grandan parton el la kultiveblaj terenoj.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

  1. La nombroj de la INSEE france
  2. Archives départementales de l'Yonne: Registre 5 Mi 466/ 5 Arkivigite je 2015-06-02 per la retarkivo Wayback Machine pp 206 à 218
  3. Irancy[rompita ligilo] sur la retejo de INSEE
  4. fr:Romain (cépage)
  5. Jacky Rigaux, « Perle rouge des vins de l'Yonne », Bourgogne magazine,  47,‎

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti