Burgonjo-Franĉkonteo

francia regiono

Burgonjo-Franĉkonteo (france Bourgogne-Franche-Comté, prononcu [burgonj frãŝkõte]) estas de la 1-a de januaro 2016 regiono el orienta Francio. Ĝi estis kreita de teritoria reformo de Francaj Regionoj en 2014 per kunigo de Burgonjo kaj Franĉkonteo. [1]

Burgonjo-Franĉkonteo
(Bourgogne-Franche-Comté)
regiono
Blazono
regiono de Francio
Ŝtato Francio Francio
Departementoj Côte-d'Or, Doubs, Jura, Nièvre, Haute-Saône, Saône-et-Loire, Territoire de Belfort, Yonne
Najbaras kun Svisio
Gravaj urboj Belfort, Vesoul, Dole, Lons-le-Saunier, Beaune, Nevers, Auxerre, Dijon, Mâcon, Besançon
Riveroj Doubs, Sejno, Luaro, Saono
Ĉefurbo Besançon
Plej alta punkto
 - situo Crêt Pela
 - alteco 1 495 m s. m.
Plej malalta punkto
 - situo Villeneuve-la-Guyard
 - alteco 52 m s. m.
Areo 47 784 km² (4 778 400 ha)
Loĝantaro 2 800 194 (2021)
prefektino Christiane Barret
 - prezidantino Marie-Marguerite Dufay (2016-2021)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
ISO-kodo FR-BFC
Burgonjo-Franĉkonteo en Francio
Burgonjo-Franĉkonteo en Francio
Burgonjo-Franĉkonteo en Francio
Vikimedia Komunejo: Bourgogne-Franche-Comté
Retpaĝo: https://www.bourgognefranchecomte.fr/
vdr

Esperanto en Burgonjo-Franĉkonteko redakti

La unua esperantisto en Burgonjo-Franĉkonteo estis Alice Roux en 1896[2]. Gabriel Chavet fondis la unuan esperantistan grupon en Louhans en 1897. En 1908 la federacio de la esperantistaj grupoj burgonjaj fondiĝis. En 1911 la federacio de la esperantistaj grupoj burgonjaj iĝis la federacio esperantista de "Bourgogne" kaj "Jura" kaj ĝi gastigis la grupon de Lons-le-Saunier. La Nacia Esperanto-Muzeo fondiĝis en Gray en 1976. Jura-Esperanto fondiĝis en Besain en 2006 kaj iĝis Dole-Esperanto en 2015.

Notoj redakti

  1. Agence France-Presse: La carte à 13 régions définitivement adoptée (france). Le Monde (17-a de Decembro 2014). Alirita 13-a de Januaro 2015.
  2. (1911) “Le 1er groupe de France”, Burgonja Stelo (6), p. 8–9.