EdE-R

Alice Roux
Persona informo
Naskiĝo 24-an de aprilo 1868 (1868-04-24)
en Monestier-de-Clermont
Morto 30-an de novembro 1942 (1942-11-30) (74-jaraĝa)
en Chambéry
Lingvoj Esperantofrancagermana
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo esperantistoinstruisto
vdr

Alice ROUX (alis' ru), naskiĝis la 24-an de aprilo 1868 en Monestier-Clermont (apud Grenoble), estis franca instruistino kun la titolo "instruistino de germana lingvo" en liceoj por junulinoj kaj la unua franca Esperantistino.

Roux esperantistiĝis en 1895, leginte en revuo artikolojn de Émile Lombard. En majo 1897, ŝi aliĝis al la Esperanto-klubo de Louhans (v. Chavet), kaj dum multaj jaroj propagandis. En Francujo ŝi estis la unua Esperantistino kaj la unua instruistino.