Emile Lombard
franca esperantisto, filologo kaj instruisto
Émile LOMBARD (lonbar), mortis la 28-an de aprilo 1903, estis franca esperantisto kaj doktoro pri filologio, instruisto ("licea profesoro") en Parizo.
Emile Lombard | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de aprilo 1903 (121-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Francio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto instruisto |
Esperanto | |
Esperantisto numero | 3820 |
Lombard esperantiĝis jam en 1890. Li estis direktoro de la revuo „L' Etranger“, (titolita „Concordia“ en 1899), kies celo estis disvastigo de fremdaj lingvoj; li enkondukis Esperanton en sian revuon samnivele kun la angla kaj la germana lingvoj. Tio estis la unua revuo favora por Esperanto; ĝi publikigis preskaŭ ĉiumonate artikolojn pri Esperanto, kaj altiris al la movado kelkajn pionirojn (f-ino Jeanne Zabilon d'her Ranfaing, f-ino Alice Roux ktp.).