Belfort

komunumo en la departemento teritorio Belfort de Francio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Belfort (stacidomo).

Belfort [belfor] (esperante : Belforto) estas mezgranda franca komunumo lokita en la departemento Territoire-de-Belfort kaj en la regiono Franĉ-Konteo. Ĝi estas la prefektejo kaj la plej granda urbo de la departemento.

Panorama vido
Belfort
urbo
Okcidenta urboparto de Belfort
Okcidenta urboparto de Belfort
Okcidenta urboparto de Belfort
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Urbo
Lando Francio
Regiono Franĉ-Konteo
Departemento Territoire-de-Belfort
(prefektejo)
Arondismento Belfort
(ĉefurbo)
Kantono Ĉefurbo de 5 kantonoj
INSEE kodo 90010 [+]
Poŝtkodo 90000
Kodo laŭ INSEE 90010
Retpaĝaro http://www.mairie-belfort.com/
Politiko
Urbestro (ekde 2014-2020) S-ro Damien Meslot
Demografio
Loĝantaro 50 102  (2012)
Loĝdenso 2 930 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 38′ N, 6° 51′ O (mapo)47.6411111111116.8494444444444Koordinatoj: 47° 38′ N, 6° 51′ O (mapo)
Alto De 354 al 650 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 17,10 km² (1 710 ha)
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Belfort (Francio)
Belfort (Francio)
DEC
Belfort
Belfort
Situo de Belfort

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Belfort [+]
vdr

La loĝantojn de Belfort oni kutime nomigas la Belfortains.

Geografio redakti

Belfort, situanta ĉe la rivero Savoureuse (laŭvorte bongusta), situas ankaŭ en la koro de la transirejo de Belfort (ebenaĵo inter la spino de Vogezoj norde kaj la spino de Ĵuraso sude, ankaŭe nomanta Pordo de Burgonjo).

Historio redakti

 
Parto de la Vauban-a fortikaĵoj
 
La statuo de la komandanto Legrand
 
La statuo de la generalo Claude Jacques Lecourbe
 
La statuo de la kolonelo Pierre Denfert- Rochereau
 
La leono de Belfort, antaŭ la citadelo.

La urbo ĉiam estis deviga pasejo inter rejna mondo kaj latinida mondo.

  • 1226 Traktato de Grandvillars: la urba nomo aperas unue, ĝi venas verŝajne el beau (esperante bela) kaj fort (esperante fuorto), aludas al la kastelo, kiu jam superstaras la urbon.
  • 1307 La grafo de Montbéliard, Renaud de Burgonjo, atribuas ĉarton al la urbo de Belfort, kiu liberigas tiel el ĉiuj servutoj.
  • 1350-1359 La urbo iĝas Aŭstra sekve de la edziniĝo de Jeannette, filino de Jeanne de Montbéliard, kun la duko Albert de Aŭstrio.
  • 1431 Preno de la urbo per Philippe la Bona.
  • 1439-1445 La Armagnacs, kondukataj per la Daŭfeno de Francio, difektegas Alzacon.
  • 1525 Milito de la Kamparanoj.
  • 1619 Konstruo de la Monaĥejo de Kapucenoj per la gufo Léopold.
  • 1632-1636 Tridekjara milito : la urbo estas sieĝata de la Svedoj, prenita, rekonkerita kaj, fine restas ruina.
  • 1636 Louis de Ĉampanjo, Grafo de la Suze, ekposedas la urbon en la nomo de la Reĝo de Francio.
  • 1648 La Traktato de Vestfalio finas la militon, Belfort iĝas franca urbo. Ĝi estas fortikigata de Gaspard de Ĉampanjo.
  • 1654 Estas la Ribeleto, Belfort kaj la Grafo de la Suze optis la malbonan partion. Le marŝalo de La Ferté-Senneterre reprenas la urbon en la nomo de la Reĝo, kiu donacas ĝin en 1659 al la Kardinalo de Mazarin. Hortense Mancini, nevino de la kardinalo heridas ĝin.
  • 1687-1703 Realigo de la fortikaĵoj direktata per Vauban. Belfort iĝas fortikejo, kiu baras la Transirejon de Belfort inter la spino de Ĵuraso kaj la spino de Vogezoj. Ĝi ankaŭ estas garnizona urbo kaj voja nodo, el kie eliras la vojoj de Parizo, de Kolmaro, de Bazelo kaj de Montbéliard.
  • 1790 Belfort estas distrikta ĉefurbo de Haut-Rhin.
  • 1800 Belfort estas subprefekturbo de Haut-Rhin.
  • Decembro 1813 - Aprilo 1814 Unua sieĝo de Belfort. La komandanto Legrand konfrontas dum 113 tagoj kontraŭ koalicia armeo kunmetita de Aŭstroj, de Bavaroj, de Kozakoj kaj de Hungaroj.
  • 1815 de Junio ĝis Julio: Generalo Lecourbe, ĉefa de 8000 homoj, rezistas 15 tagojn kontraŭ armeo de 40000 Aŭstrianoj.
  • 1817-1842 Reorganizo de la fortikaĵoj kaj de la ŝirma tendaro per la generalo Haxo.
  • Novembro 1870 ĝis februaro 1871. Tria sieĝo de la Prusoj. La heroa rezisteco de la loĝantaro kaj de la garnizono direktata per la kolonelo Pierre Denfert-Rochereau dum la fama sieĝo, kiu daŭras 103 tagojn, helpis al Belfort resti franca post la anekso per la germana Imperio de la departemento Haut-Rhin, al kiu la arondismento de Belfort apartenis.
  • 1871 Belfort iĝas la ĉefurbo de Territoire-de-Belfort kreita sur la restaĵoj de Haut-Rhin.
  • 1872 Pluraj alzacaj industriaj societoj instalas al Belfort establojn, kiuj ebligos al ili konservi la aliron al la franca merkato:
    • Société Alsacienne de Constructions Mécaniques (esperante Alzaca Societo de Mekanikaj Konstruajoj) (lokomotivoj, motoroj kaj alternatoroj...) iĝinta poste ALSTHOM plie Alstom.
    • DMC : Dollfus-Mieg kaj Kompanio (teksuma industrio).
  • La loĝantaro transpasas de 8.000 ĝis 25.000 loĝantoj dum malpli ol dudek jaroj. Multaj Alzacanoj, kiuj decidas resti francaj, setlas en Belfort kaj ĝia regiono.
  • 1880 La Leono de Belfort, verko de Bartholdi, simbolas la gloran rezistecon de la urbo dum la milito de 1870-1871.
  • 1914-1918, Unua mondmilito. La fronto estas stabiligita en la oriento, kio ne maleblegas Belfort-n esti bombata de la germana aviadilaro.
  • 1922 : la Territoire-de-Belfort akiras la statuson de departemento (la 90-a).
  • 1940-1944 Dua mondmilito. Bombado de la sektoro de la stacio kaj de la fervojaj trakoj. La urbo estas liberigata la 25-an de novembro 1944.

Ekde la jaroj 1970-aj Belfort disvolviĝas kaj plibeliĝas. La malfacilaĵoj de la sekundara sektoro devigas la loka ekonomion orienti sin pli kaj pli al la terciara.

Ekonomiko redakti

  • Elektromekanikaj konstruaĵoj
  • Gasaj Turbinoj
  • Elektroniko

Administracio redakti

La domara komunumo

La municipo de Belfort kaj la domara komunumo estas membroj de la miksa sindikato de la urba areo Belfort-Montbéliard-Héricourt-Delle.

La urbo estas dividata en kvin kantonoj:

  • La kantono de Belfort-Centro nombras 9823 loĝantojn;
  • La kantono de Belfort-Oriento nombras 13403 loĝantojn;
  • La kantono de Belfort-Nordo nombras 8555 loĝantojn;
  • La kantono de Belfort-Okcidento nombras 9108 loĝantojn;
  • La kantono de Belfort-Sudo nombras 9528 loĝantojn.

Famaj personoj redakti

Raymond Schmittlein, eksministro tiel, kiel Jean-Pierre Chevènement, eksministro de la defendeco, fama pro sia eksiĝo komence de la unua konflikto en Irako de 1991.

Monumentoj kaj turismejoj redakti

 
La Leono de Bartholdi kaj la kastelo
 
La Pordo de Brisach
 
La Katedralo Sankta-Kristofo
  • Leono de Belfort: verko de Bartholdi, farita en blokoj de roza sabloŝtono tajlitaj aparte, poste kunmetitaj kontraŭ la kalkoŝtona klifo calcaire de la kastelo. Ĝi estas 22 metrojn longa kaj 11 metrojn alta. La laboroj komenciĝis en 1875 kaj finiĝis en 1880. Ĝi estas realigita en omaĝo al la rezisteco de Belfort dum ĝia sieĝo de 1870 kaj al ĝiaj viktomoj.
  • Fortika citadelo: strategia punkto ekde la 12-a jarcento, la citadelo de Belfort estis konstruita de le Grafo de la Suze ekde 1648. Por bari la pasejon, pro multaj alilandaj invadoj, komisias al Vauban la projekton fortikigi Belfort-n. Ĉi tiu proponas en 1687 urban kvinangulan ĉirkaŭmuregon, protektitan per avancaj vorkoj, kaj fortigita en la anguloj per bastionaj turoj. Ĝi estas la ununura ekzemplo en Francio de la dua sistemo de fortikaĵo de Vauban. Poste en 1817 generalo Haxo transformos la kastelon en modernan fortreson.
  • La Pordo de Brisach (1687), kiun surstaras frontono kun la blazono de la Reĝio Suno, estas konservita en sia praa stato. La remparoj, kiuj ĉirkaŭas ĝin, estas el la 18-a jarcento.
  • La malnova urbo, kun la Placo de Armiloj, la Urbodomo, la Katedralo Saint-Christophe... estis la objekto de sukcesa renovigplano entreprenita ekde la jaroj 1970-aj. La fasadoj de domoj estis refarbitaj en tre variaj koloroj kaj la pordaj kaj fenestraj kadraĵoj, la skuptartaĵoj et aliaj muraj anguloj en sabloŝtono estis skrapitaj kaj valorigitaj.

Okazoj redakti

  • FIMU - Internacia Festivalo de Universitata Muziko (FR): 3 tagoj de muzikoj en la malnova urbo de Belfort, la Pentekosta semajnfino. Centoj da senkostaj koncertoj en ĉiuj ĝenroj per novaj orkestroj venataj el la tuta mondo.
  • Eurockéennes de Belfort (FR): unu el la plej grandaj rokenrolaj festivaloj en la libera aero en Francio.
  • Duon-maratono de la Leono: 21 km de bitumo inter Belfort kaj Montbéliard.
  • Entrevue (laŭlitere intervido; esperante rekontiĝo): Festivalo de la filmo de novaj aŭtoroj.
  • Le pulbazaro: La plej granda pulbazaro de la franca oriento, la unua dimanĉo matene de ĉiu monato, de marto ĝis decembro.
  • La foiro de la libroj: pluraj centoj da miloj da revendaj libroj, en oktobro-novembro.

Specialaĵoj redakti

  • Brimbul
  • Belflore

Supra instruado redakti

Ĝemelaj urboj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti