Franca Esperanto-Instituto

(Alidirektita el Franca Esperanto Instituto)
FEI

Franca Esperanto-Instituto (FEI) estas sendependa organizo konsistanta el reprezentantoj de SAT-Amikaro (franclingva laborista organizo) kaj de Espéranto France (filio de UEA) kaj tri kromaj alelektitoj. Ĝi zorgas pri la programoj de ekzamenoj por franclingvanoj, organizas ekzamenojn kaj disdonas diplomojn.

HistorioRedakti

FEI estis kreita en la jaro 1934 sub la impulso de Gaston Waringhien, kiu estis ĝia unua prezidanto ĝis 1963. Dum la unuaj jaroj, li vigle prizorgis eldonadon de broŝuroj, unue pedagogiaj kaj poste literaturaj.

Eldonoj de FEIRedakti

Unua serio, pedagogiaRedakti

Dua serio, beletraRedakti

  • 1. Polusaj glacioj sub noktomeza suno de Joël Thézard
  • 2. La Bela Historio de Jozef, de Zamenhof, ilustrita per 12 desegnaĵoj de J. Thézard
  • 3. Sen Eliro; La Respektema P...., de J.P. Sartre, tr. de R. Bernard

Eksteraj ligilojRedakti