Jean-Paul Sartre

franca filozofo kaj verkisto

Jean-Paul SARTRE, en Esperanto Ĵano-Paŭlo SARTRO[1] (naskiĝis la 21-an de junio 1905 en Parizo, mortis la 15-an de aprilo 1980 en Parizo) estis filozofo kaj franca verkisto. Li estas la plej tipa reprezentanto de ateisma Ekzistadismo. Li estis amato de franca verkisto Simone de Beauvoir, kvankam ili neniam loĝis unu kun la alia, kaj ili komunikis per leteroj. Liaj verkaro kaj personeco markis la intelektualan kaj politikan vivon de Francio de 1945 ĝis la fino de la 1970-aj jaroj kaj transiris al la resto de Eŭropo kaj la mondo. Temas pri fekunda verkisto, fondinto kaj ĉefredaktoro de la revuo Les Temps modernes, li estas konata ankaŭ pro sia filozofia kaj literatura verkaro kaj pro siaj politikaj engaĝiĝoj, dekomence lige kun la Komunista Partio, kaj poste kun aliaj maldekstraj tendencoj en la 1970-aj jaroj.

Jean-Paul Sartre
Nobel-premiito
Persona informo
Jean-Paul Sartre
Naskonomo Jean-Paul Charles Aymard Sartre
Naskiĝo 21-an de junio 1905 (1905-06-21)
en Parizo
Morto 15-an de aprilo 1980 (1980-04-15) (74-jaraĝa)
en 14-a arondismento de Parizo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per edemo vd
Tombo Tombejo de Montparnasse vd
Religio ateismo vd
Lingvoj franca vd
Loĝloko ParizoMeudonLa RochelleHavroLaon vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Liceo Henri-IV • Supera normala lernejo • Cours Hattemer • Gimnazio Louis-le-GrandUniversitato de Parizo vd
Subskribo Jean-Paul Sartre
Familio
Patro Jean-Baptiste Sartre vd
Edz(in)o
Amkunulo Simone de Beauvoir • Michelle Vian • Wanda Kosakiewicz • Olga Kosakiewicz vd
Profesio
Alia nomo Jacques Guillemin vd
Okupo dramaturgo • epistemologo • romanisto • scenaristo • biografo • literaturkritikisto • eseisto • rezistobatalanto • politika verkisto • verkistofilozofo • pacaktivisto • publikigistointelektulosociologo • meteologo • kantotekstisto vd
Laborkampo filozofioepistemologioetikopolitikofenomenologioontologio vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Kovrilpaĝo de Jean-Paul Sartre: Sen Eliro - La Respektema P...; trad: 1964, trad. Roger Bernard

Lia verkaro enhavas eseojn kaj filozofiajn tekstojn, kiaj L'Être et le Néant (1943), la broŝuro L'existentialisme est un humanisme (1946) aŭ la Critique de la raison dialectique (1960), sed ankaŭ literaturajn tekstojn: kiaj noveloj (Le Mur), romanoj (La Nausée, Les Chemins de la liberté), teatraĵoj (Les Mouches, Huis clos, La Putain respectueuse, Le Diable et le Bon Dieu, Les Séquestrés d'Altona). Li publikigis ankaŭ biografiajn studojn pri nombraj artistoj kiaj Tintoretto, Mallarmé, Baudelaire, FaulknerJean Genet, krom ampleksa studo pri Gustave Flaubert, nome L'Idiot de la famille (1971-1972). Mallonga teksto, sed grava membiografia studo estas Les Mots (la vortoj), kiu rememorigas la dekunu unuajn jarojn de sia vivo.

Konstanta kaj fidela al siaj ideoj, li ĉiam malakceptis honorojn kaj rimarkinde malakceptis la proponon de la Nobel-premio de literaturo en 1964; elstara escepto estis la akcepto de la titolo de doktoro ''honoris causa'' el la Universitato de Jerusalemo en 1976. Lia privata rilato kun Simone de Beauvoir estas alia elemento de lia elstareco. Iliaj filozofioj, kvankam tre proksimaj, ne devas esti konfuzataj, eĉ se ambaŭ aŭtoroj influis unu la alian. Ankaŭ aliaj intelektuloj ludis gravan rolon en diversaj epokoj de lia vivo: kiaj ekzemple Paul Nizan kaj Raymond Aron, liaj samlernantoj ĉe la École normale supérieure de Parizo; Maurice Merleau-Ponty kaj Albert Camus en la jaroj de postmilito.

Biografio redakti

Jean-Paul Sartre lasis konsiderindan verkaron, sub formo de romanoj, eseoj, teatraĵoj, filozofiaj aŭ biografiaj tekstoj. Lia filozofio markis la epokon de la postmilito, kaj pluestas, kun Albert Camus, simbolo de la engaĝita intelektulo. El sia engaĝiĝo en la franca rezistado en 1941 (engaĝiĝo pridisputita pro sia stranga sinteno dum la germana okupado de Francio[2]), ĝis sia morto, en 1980, Sartre ĉiam aperis en kronikoj. Li estis fakte ĉe ĉiuj luktoj, plene kaj totale engaĝita en sia epoko, arde brakumante ĉiujn kampanjojn kiuj al li aspektis justaj. Speco de moderna Voltero[3] de la 20a jarcento, Sartre aktivulis senlace, ĝis la fino de sia vivo. Laŭ nombraj komentistoj kaj por Sartre mem, lia vivo estas dividita en du partoj fare de la Dua Mondmilito. Oni distingas tiele du grandajn periodojn en la sartra verkaro: filozofia teoria alproksimiĝo fokusigita ĉirkaŭ la ontologio de L'Être et le Néant (1943) ; poste periodo pli praktika, kie la aŭtoro klopodas apliki sian metodon kiel eksponita en la Critique de la raison dialectique (1960)[4]. Tiu dua periodo de lia verkaro forte influis la kvalitatismajn sociologojn kiaj Erving Goffman.

Junaĝo kaj engaĝiĝo redakti

Infanaĝo redakti

Jean-Paul-Charles-Aymard Sartre naskiĝis la 21an de junio 1905, en Parizo; unika filo el familio burĝa: lia onklo estis politeknikisto kaj lia patro Jean Baptiste Sartre (1874-1906), X 1895, militisto, dum lia patrino descendis de familio de intelektuloj kaj instruistoj alzacanoj, nome Schweitzer – lia patrino estis kuzino de Albert Schweitzer[5]. La infana Sartre ne konis sian patron, kiu mortis pro flava febro dekkvin monatojn post lia nasko.

Tiele lia avo, Charles Schweitzer, impona persono, edukis lin antaŭ lia eniro en la publika lernejo 10jaraĝa. De 1907 ĝis 1917, la malgranda « Poulou » [puLU], kromnome, vivos kun sia patrino ĉe ŝiaj gepatroj. Estis dek feliĉaj jaroj. La eta Poulou estis adorita, dorlotita ĉiutage, kio sendube konstruis ĉe li ian narcisismon. En la granda biblioteko de la hejmo Schweitzer li malkovris tre frue la literaturon, kaj preferis legi pli ol amikiĝi kun aliaj infanoj (kio estos rememorata en la membiografio Les Mots, la vortoj).

Tiu periodo finiĝis en 1917: lia patrino reedziniĝis kun Joseph Mancy, ŝipinĝeniero, kiun Sartre tiam 12jaraĝa, malŝatos porĉiame. Ili translokiĝis al La Rochelle, kie li restos ĝis la aĝo de 15 jaroj, tri jaroj kiuj estos malbonaj por li: Sartre pasis fakte de la feliĉa familia etoso al la realo de la mezlernejoj kiuj aspektis al li violentaj kaj kruelaj.

Ĉirkaŭ la somero de 1920, malsana, Jean-Paul Sartre estis portita urĝe al Parizo. Atentema ke la eduko de la filo ne estu fuŝita de malbonaj knabaĉoj mezlernejaj de La Rochelle, lia patrino decidis, ke la filo restu en Parizo.

Studoj redakti

Kiam li estis 16jaraĝa, Sartre eniris en la mezlernejo Henri-IV, kie li jam estis antaŭe kaj kie li retrovis Paul Nizan, kiu estis ankaŭ verkista metilernanto, kaj kun kiu li amikiĝis ĝis lia morto en 1940. Ambaŭ kune ekkonstruiĝis personece kaj ŝajne estis unuarangaj en la elita klasgrupo kun elekteblaj fakoj de latina kaj antikva greka. Sartre, ĉiam akompanate de Paul Nizan, preparis la eniron al la Altlernejo Louis-le-Grand. Tie li ekkarieris literature per du rakontetoj, nome du perversaj historioj de provincaj instruistoj, kiuj montras ironion kaj malemon por la konvencia vivo. Samtempe Sartre amuziĝis kun Nizan, kaj post du jaroj ambaŭ estis akceptitaj en la Porinstruista Supera Altlernejo de Parizo (ENS).

Sartre iĝis aŭ pluiĝis skandalema ekzemple per kontraŭmilitista skeĉo en la revuo de la ENS de 1927, post kiu Gustave Lanson, nome direktoro de la ALtlernejo, demisios. Samjare li subskribis kun siaj samlernejanoj kaj post Alain, Lucien Descaves, Louis Guilloux, Henry Poulaille, Jules Romains, Séverine, peton (aperantan la 15an de aprilo en la revuo Europe), kontraŭ la leĝo pri la ĝenerala organizado de la lando por la militotempo kiu limigis ĉian sendependon de intelektuloj kaj ĉian opiniliberon. Sartre jam emis provokadon kaj luktemon kontraŭ la aŭtoritato. Li akiris ankaŭ grandan elstarecon inter profesoroj kaj samlernantoj. Krome Sartre estis ankaŭ laborema, voris pli ol 300 librojn jare, verkis kantojn, poemojn, novelojn, romancojn ktp. Li ankaŭ amikiĝis kun kelkaj kiuj poste iĝos famaj kiaj Raymond AronMaurice Merleau-Ponty. Tamen dum tiuj kvar jaroj ĉe la École normale supérieure, Sartre ŝajne ne interesiĝis pri politiko. Spontane anarkiema, li ne partoprenis en manifestacio, aŭ simila politika agado.

 
Simone de Beauvoir kaj Jean-Paul Sartre antaŭ la statuo de Balzac en Parizo en la 1920-aj jaroj.

Surprize Sartre malsukcesis en 1928 ĉe la profesorekzamenoj pri filozofio en kiu Raymond Aron ricevis unuan rangon (Sartre mem diros poste, ke li montris troan originalecon). Dum la preparado por la dua fojo, li renkontis grupe kun Simone de Beauvoir, kromnommita «Castor», reference al la angla vorto beaver (signife «kastoro»: krome, tiu animalo estas simbolo de laboremo kaj energio, aŭ al la konstruema spirito de tiu animalo; aliflanke la sonoreco de la vorto beaver estas proksima al tiu de ŝia familinomo «Beauvoir»). Tiu kromnomo estos adoptita de Sartre kaj ŝi iĝos lia kunulino ĝis la fino de sia vivo. Ŝi estos lia «necesa amo» male al la «kontingencaj amoj» kiujn ili ambaŭ konos poste. Sartre ricevis la unuan rangon ĉe la profesorekzamenoj pri filozofio en la dua klopodo, dum Simone de Beauvoir la duan.

Post militservo, la juna profesoro (li estas tiam 26jaraĝa) petis iri al Japanio, lando kiu ĉiam interesis al li. Tamen li estis sendita al mezlernejo de Le Havre, nune François Ier, ekde marto de 1931. Tio iĝos defio por Sartre, kiu tiom timis la ordigitajn vivojn tiom kritikitajn en siaj verkoj de la enua ekzistado de provinca profesoro. En 1931–1936 li instruis en Laon (ĉe la Lycée de Laon, 1936–37), kaj finfine en Parizo (ĉe la Lycée Pasteur, 1937–1939, kaj ĉe la Lycée Condorcet, 1941–1944;[6] vidu sube).

En 1932, Sartre legis Voyage au bout de la nuit de Louis-Ferdinand Céline, libro kiu faris rimarkindan influon al li.[7] En 1933–34, li sukcedis Raymond Aron en la Institut français de Germanio en Berlino kie li studis la fenomenologian filozofion Edmund Husserl. Aron jam estis konsilinta lin en 1930 por legi la verkon de Emmanuel Levinas nome Théorie de l'intuition dans la phénoménologie de Husserl (Teorio de Intuicio en la fenomenologio de Husserl.[8] La nov-Hegela revivado estrita de Alexandre Kojève kaj de Jean Hyppolite en la 1930-aj jaroj inspiris tutan generacion de francaj pensuloj, kiel Sartre, malkovri la verkon de Hegel Fenomenologio de la Spirito.[9]

Dua Mondmilito kaj konfuza engaĝiĝo redakti

En 1939 Sartre estis rekrutita en la Franca armeo, kie li servis kiel meteologo.[10][11] Li estis kaptita de germanaj trupoj en 1940 en Padoux,[12] kaj li pasigis naŭ monatojn kiel militprizonulo — en Nancy kaj finfine en Stalag XII-D, Trier, kie li verkis sian unuan teatraĵon, Barionà, fils du tonnerre, dramo pri Kristnasko. Dum tiu mallibera periodo Sartre legis la verkon de Martin Heidegger nome Sein und Zeit, kiu poste estis grava influo sur lia propra eseo pri fenomenologia ontologio. Pro malbona sano (li plendis, ke lia mabona vidkapablo kaj eksotropia strabismo malbonigis sian ekvilibron) Sartre estis liberigita en Aprilo 1941. Laŭ aliaj fontoj, li fuĝis post medicina vizito al oftalmologo.[13] Ricevinta civilan statuson, li remalkovris sian instruan postenon en la Lycée Pasteur proksime de Parizo kaj setliĝis en la Hotelo Mistral. En Oktobro 1941 li ricevis postenon, ĝis tiam tenitan de juda instruisto al kiu oni malpermesis instrui fare de la kontraŭjuda leĝaro de la Reĝimo de Vichy, en la Lycée Condorcet de Parizo.

 
Sartre (tria el maldekstro) kaj aliaj franccaj ĵurnalistoj vizitas la Generalon George C. Marshall en la Pentagono, 1945.

Reveninte al Parizo en Majo 1941, li partoprenis en la fondo de sekreta grupo Socialisme et Liberté ("Socialismo kaj Libereco") kun aliaj verkistoj Simone de Beauvoir, Maurice Merleau-Ponty, Jean-Toussaint Desanti, Dominique Desanti, Jean Kanapa, kaj studentoj de la École Normale. En la printempo de 1941, Sartre sugestis kun "feliĉa feroceco" je kunsido ke Socialisme et Liberté murdu elstarajn militkunlaborantojn kiel Marcel Déat, sed de Beauvoir notis, ke lia ideo estis malakceptita ĉar "neniu el ni estis kvalifikita fari bombojn aŭ lanĉi grenadojn".[14] La brita historiisto Ian Ousby observis, ke francoj ĉiam hatis kunlaborantojn pli ol germanojn, notante, ke estis francoj kiel Déat kiun Sartre deziris murdi anstataŭ la milita guberniestro de Francio, Generalo Otto von Stülpnagel, kaj ke populara moto estis ĉiam "Morto al Laval!" anstataŭ "Morto al Hitler!".[15] En Aŭgusto Sartre kaj de Beauvoir iris al la Lazura Marbordo serĉante apogon de André Gide kaj André Malraux. Tamen, kaj Gide kaj Malraux estis nedeciditaj, kaj eble tio estis la kaŭzo de la seniluziiĝo kaj de la senkuraĝigo de Sartre. Socialisme et liberté dissolviĝis kaj Sartre decidis verki anstataŭ esti implikita en aktiva rezistado. Li tiam verkis L'Être et le Néant, La Muŝoj, kaj Sen Eliro, neniu el ili estis cenzurita de la germanoj, kaj ankaŭ kontribuis kaj al laŭleĝaj kaj eskterleĝaj literaturaj gazetoj.

En sia eseo "Parizo sub la Okupacio", Sartre verkis, ke la "ĝentila" konduto de Germanoj kaptis tro multajn parizanojn en kompliceco kun la okupacio, akceptante tion kio estis nenatura kiel natura:

 
 La germanoj ne pasadis, kun pafilo mane, laŭ la stratoj. Ili ne devigis civilulojn malfermi al ili vojon. Ili proponis sidlokojn al maljunulinoj en la metroo. Ili montris grandan emon por infanoj kaj karesis iliajn vangojn. Oni diris al ili, ke ili kondutu ĝentile kaj bonedukite, kaj ili klopodis timide kaj konscie fari tion. Kelkaj el ili eĉ montris naivan afablecon kiu ne povis trovi praktikan esprimon.[16] 
 
Germanaj trupoj en Parizo.

Sartre notis, ke kiam soldatoj de Wehrmacht demandis al parizanoj afable en sia german-akĉenta franca adresojn, homoj kutime sentis sin konfuzaj kaj hontaj kiam ili klopodis helpi la germanojn kio kondukis Sartre noti "Ni ne povis esti naturaj".[17] Franca estis lingvo amplekse instruata en germanaj lernejoj kaj plej parto de germanoj povis paroli almenaǔ iom da franca. Sartre mem ĉiam trovis malfacilan momenton kiam soldato de Wehrmacht demandis al li adreson, kaj kutime diris, ke li ne konas kie estas la adreso kien la soldato deziris iri, sed ĉiuokaze li sentis sin maltrankvila ĉar la simpla fakto paroli al la Wehrmacht signifus, ke li estis komplica kun la Okupacio.[18] Sartre verkis, ke la simpla "ĝentileco" de la germanoj okazigis moralan korupton en multaj homoj kiuj uzis la "ĝentilan" konduton de germanoj kiel ekskuzo por pasiveco, kaj la simpla ago klopodi vivi la ĉiutagan ekziston sen defii la okupacion helpis la starigon de la Naziisma "Nova Ordo en Eŭropo", kiu dependis el la pasiveco de ordinaraj homoj por plenumi siajn celojn.[16]

Laŭlonge de la okupacio, estis germana politiko rabadi Francion, kaj malabundo de manĝaĵoj estis ĉiam grava problemo ĉar la majoritato de la manĝaĵoj el la franca kamparo iris al Germanio.[19] Sartre verkis pri la "febla ekzistado" de parizanoj en la sceno en kiu ili atendis obsede la nuran semajnan alvenon de kamionoj alportante manĝaĵojn el la kamparo kiun la germanoj permesis. Sartre mem eltenis sin el dieto de kunikloj senditaj al li de amiko aŭ de Beauvoir kiu loĝis en Anjou, Isère.[20] La kunikloj estis kutime en antaŭenigita stato de putriĝo kaj plenaj je vermoj, kaj spite la malsategon, Sartre iam forĵetis unu kuniklon kiel nemanĝebla, dirante, ke estis pli da vemoj en ĝi ol viando.[20] Sartre notis ankaŭ, ke ankaŭ la babilado en la Café de Flore inter intelektuloj estis ŝanĝita, ĉar la timo ke iu el ili povus esti mouche (muŝo, informanto) aǔ skribisto de corbeau (korvo, anonimaj denoncaj leteroj) rezultis en la fakto ke neniu plu reale diris tion kion ili pensis, realigante mem-cenzuron.[21] Sartre kaj liaj amikoj de la Café de Flore havis tialojn por tiu timo; ĉirkaŭ septembro 1940, la Abwehr sola jam estis rekrutinta 32 000 francojn por labori kiel mouches kaj ĉirkaŭ 1942 la Pariza sidejo Kommandantur estis ricevanta averaĝon de 1 500 leteroj/tage senditaj de corbeaux.[22]

 
Germanaj soldatoj paradas antaŭ la Triumfa Arko sur la Avenuo de la Elizeaj Kampoj de Parizo (Junio 1940).

Sartre verkis, ke sub okupacio Parizo iĝis "ŝajnigo", kiel la malplenaj vinboteloj ekspoziciitaj en montrofenestroj de vendejoj ĉar la tuta vino estis eksportita al Germanio, aspektante kiel la malnova Parizo, sed malplena, ĉar tio kio faris Parizon speciale estis foririnta.[23] Parizo jam apenaŭ havis aŭtojn surstrate dum la okupacio ĉar la benzino foriris al Germanio kaj la Germanoj trudis noktan horlimon, kio kondukis Sartre rimarki, ke Parizo "estis loĝata de forestantoj".[24] Sartre notis ankaŭ, ke la homoj ekmalaperis sub la okupacio, dirante:

 
 Unu tagon vi povus telefoni amikon kaj la telefono povus sonori dum longa tempo en malplena loĝejo. Vi povus alveni kaj sonori la tintilon, sed neniu respondas. Se la concierge perfortis la pordon, vi povus trovi du seĝojn tute stare unu antaŭ alia kune ĉe la enirejo kun stumpoj de germanaj cigaredoj surplanke inter ties kruroj. Se la edzino aŭ patrino de la malaperinto ĉeestis dum lia aresto, ŝi dirus al vi, ke li estis forportita de tre ĝentilaj germanoj, kiel tiuj kiuj demandis la vojon surstrate. Kaj kiam ŝi iris demandi al ili kio okazas en la oficejoj de Avenue Foch aŭ de Rue des Saussaies, ŝi estos ĝentile ricevita kaj forsendita per trankviligaj vortoj" [No. 11 Rue des Saussaies estis la sidejo de Gestapo en Parizo].[25] 

Sartre rakontis, ke la feldgrau ("kampogrizaj") uniformoj de Wehrmacht kaj la verdaj uniformoj de la Orda Polico kiuj estus aspektintaj aliulaj en 1940 estis finfine akceptitaj, ĉar homoj estis stultigitaj akceptante tion kion Sartre nomis "pala, senbrila, nerimarkinda tono, kion la okulo preskaŭ esperis trovi inter la malhelaj vestoj de civiluloj".[26] Dum la okupacio, la francoj ofte nomis la germanojn les autres ("la aliuloj"), kio inspiris aforismon al Sartre en sia teatraĵo Huis clos ("Sen Eliro") nome "l'enfer, c'est les Autres" ("La infero estas la aliuloj").[27] Sartre uzis la frazon "l'enfer, c'est les Autres" almenaŭ parte kiel barilo antaŭ la germanaj okupaciantoj.[27]

 
Albert Camus, filozofo kaj verkisto kiu havis similajn kredojn kun Sartre.

Sartre estis tre aktiva kontribuanto por Combat, nome gazeto kreita dum la eksterleĝa periodo de Albert Camus, filozofo kaj verkisto kiu havis similajn kredojn. Sartre kaj de Beauvoir restis amikoj de Camus ĝis 1951, je la publikigo fare de Camus de L'Homme révolté (La ribelulo). Sartre verkis etende postmilite pri neglektitaj minoritatoj, nome pri francaj judoj kaj nigruloj. En 1946, li publikigis Réflexions sur la question juive (Cerbumado pri la juda afero), post publikigo de la unua parto de la esearo, "Portrait de l'antisémite" (Portreto de la antisemidulo), la antaŭan jaron en Les Temps modernes, No. 3. En tiu eseo, klarigante la etiologion de "hato" kiel la projekcio de fantazioj respegulantaj la judan aferon, li atakis la antisemitismo en Francio[28] en epoko en kiu la judoj kiuj revenis el koncentrejoj estis tre neglektitaj.[29] En 1947, Sartre publikigis kelkajn artikolojn pri la situacio de afrikusonanoj en Usono — specife pri rasismo kaj diskriminacio kontraŭ ili en la lando — en sia dua kolekto Situations. Poste, en 1948, por la enkonduko de la verko de Léopold Sédar Senghor nome l'Anthologie de la nouvelle poésie nègre et malgache (Antologio de nova nigra kaj malagasa poezio), li skribis "Nigra Orfeo" (republikigita en Situations III), nome kritiko de koloniismo kaj rasismo je la lumo de la filozofio kiun Sartre estis disvolviginta en La esto kaj la nenio. Poste, kiam Sartre estis etikedita de kelkaj verkistoj kiel rezistanto, la franca filozofo kaj rezistanto Vladimir Jankelevitch kritikis la mankon de Sartre de politika engaĝiĝo dum la germana okupacio, kaj interpretis lian postan luktadon por libereco kiel klopodo elaĉetadi sin mem. Laŭ Camus, Sartre estis verkisto kiu rezistis; ne rezistanto kiu verkis.

En 1945, post la militfino, Sartre translokiĝis al apartemento ĉe rue Bonaparte, kie li produktos plej grandan parton de siaj postaj verkoj kaj kie li loĝis ĝis 1962. El tie li helpis establi literaturan kaj politikan gazeton, nome Les Temps modernes (Modernaj tempoj), parte por popularigi sian pensaron.[30] Li ĉesis instrui kaj dediĉis sian tempon al verkado kaj al politika aktiveco. Li literaturigis sian militspertojn en sia granda trilogio de romanoj, Les Chemins de la Liberté (La vojoj al libero) (1945–1949).

Malvarma Milito kaj kontraŭkoloniismo redakti

 
Jean-Paul Sartre (meze) kaj Simone de Beauvoir (maldekstre) kunside kun Che Guevara (desktre) en Kubo, 1960.

La unua periodo de la kariero de Sartre, difinita grandparte de La esto la la nenio (1943), lasis vojon al dua periodo — kiam la mondo estis perceptita kiel disiĝo en komunisma kaj kapitalisma blokoj — de tre distrumpetita politika engaĝiĝo. Sartre tendencis glorigi la Rezistadon post la milito kiel senkompromisa esprimo de moraleco en agado, kaj insistis, ke la résistants estis "bando de fratoj" kiuj estis vivantaj "realan liberecon" laŭ maniero kiu ne ekzistis antaŭ la milito.[31] Sartre estis "malpia" atakante iun ajn kiu estis kunlaborinta aŭ restis pasiva dum la germana okupacio; por ekzemplo, kritikante Camus pro la subskribo de peticio celantan eviti la ekzekuton de kunlaborista verkisto Robert Brasillach.[31] Lia teatraĵo de 1948 nome Les mains sales (La malpuraj manoj) partikulare esploris la problemon esti politike "engaĝigita" intelektulo. Li aliĝis al Marksismo sed ne aliĝis al la Komunista Partio. Dum iom da tempo fine de la 1940-aj jaroj, Sartre priskribis francan naciismon kiel "provinceca" kaj en eseo de 1949 alvokis por "Unuiĝintaj Ŝtatoj de Eŭropo".[32] En eseo publikigita en eldono de junio 1949 de la gazeto Politique étrangère, Sartre skribis jenon:

 
 Se ni deziras, ke la franca civilizacio survivue, ĝi devas esti enkadrigita ene de granda eŭropa civilizo. Kial? Mi jam diris, ke civilizo estas montro de kunhavita situacio. En Italio, en Francio, en Benelukso, en Svedio, en Norvegio, en Germanio, en Grekio, en Aŭstrio, ĉie ajn ni trovas la samajn problemojn kaj la samajn danĝerojn... Sed tiu kultura politiko havas perspektivojn nur kiel elementoj de politiko kiu defendas la kulturan aŭtonomecon de Eŭropo antaŭ Usono kaj Sovetunio, sed ankaŭ sian politikan kaj ekonomian aŭtonomcon, kun la celo fari Eŭropon unusola forto inter la blokoj, ne trian blokon, sed aŭtonoma forto kiu malakceptu rajtigi sin esti dispecigita inter usona optimismo kaj rusa sciencismo.[33] 

Pri la Korea Milito, Sartre verkis: "Me ne havas dubon, ke sudkoreaj feŭdistoj kaj usonaj imperiistoj estis promociantaj tiun militon. Sed mi ankaŭ ne havas dubon, ke ĝi estis startigita de nordkoreanoj".[34] Julie 1950, Sartre verkis en Les Temps Modernes pri la sinteno sia kaj de de Beauvoir pri Sovetunio:

 
 Ĉar neniu el ni estas membroj de la [komunista] partio nek ĝiaj entuziasmaj simpatiantoj, ne estas nia tasko verki pri la sovetaj laborkampoj; ni estas liberaj resti for el la kverelo pri la naturo de tiu sistemo, ĉar ne okazis eventoj de sociologia gravo.[35] 
 
Sartre defendis ideologion de Sovetunio: poŝtmarko pri la armitaj fortoj de Sovetunio.

Sartre defendis, ke Sovetunio estis "revolucia" ŝtato laboranta por la plibonigo de la homaro kaj povus esti kritikita nur pro la malsukceso kongrui kun siaj propraj idealoj, sed ke kritikistoj ne enkalkulis, ke la soveta ŝtato bezonas defendi sin kontraŭ malamika mondo; kontraste Sartre defendis, ke la malsukcesoj de "bourgeois" (burĝaj) ŝtatoj rilatas al iliaj denaskaj difektoj.[31] La svisa ĵurnalisto François Bondy skribis, ke bazite sur la legado de nombraj eseoj, diskursoj kaj intervjuoj de Sartre "simpla baza modelo ĉiam aperas: socia ŝanĝo devas esti kompleta kaj revolucia" kaj la partioj kiuj promocias la revoluciajn ŝanĝojn "devas esti kritikitaj, sed nur fare de tiuj kiuj komplete identigas sin kun ĝia celo, ĝia lukto kaj ĝia vojo al povo", konsiderante la sintenon de Sartre kiel "ekzistadisma".[31]

Sartre kredis tiam en la morala supereco de la Orienta Bloko, argumentante, ke tiu kredo estis necesa "por teni esperon viva"[36] kaj kontraŭis ĉiujn kritikojn al Sovetunio[37] ĝis la punto ke Maurice Merleau-Ponty nomis lin "ultra-Bolŝevisto".[38] La esprimo de Sartre "laboristoj de Billancourt ne devas esti senigitaj el siaj esperoj"[38] (fr. "il ne faut pas désespérer Billancourt"), iĝis frapfrazo kun la signifo, ke komunistaj aktivuloj devus ne diri la tutan veron al la laboristoj por eviti malpliigon en ilia revolucia entuziasmo.[39]

En 1954, ĝuste post la morto de Stalin, Sartre vizitis Sovetunion, kie li asertis, ke trovis "kompletan kritikliberon" dum li kondamnis Usonnon pro sinkado en "prafaŝismo".[40] Sartre verkis pri tiuj sovetaj verkistoj kiuj estis elpelitaj el la Unio de Sovetaj Verkistoj "ankoraŭ havis la oportunon rehabilitiĝi verkante pli bonkvalitajn librojn".[41] La komentoj de Sartre pri la Hungara revolucio de 1956 estas tre reprezentaj de liaj oftaj kontraŭdiraj kaj ŝanĝantaj vidpunktoj. Unuflanke, Sartre vidis en Hungario veran reunuigon inter intelektuloj kaj laboristoj[42] sed kritikis ĝin ĉar "ĝi perdis la socialisman bazon".[43] En 1964 Sartre atakis la "Sekretan Diskurson" de Nikita Ĥruŝĉov kiu kondamnis la stalinismajn subpremadojn kaj purigojn. Sartre argumentis, ke la "homamasoj ne estis pretaj ricevi la veron".[44]

En 1973 li argumentis, ke "revolucia aŭtoritato ĉiam bezonas liberiĝi el kelkaj homoj kiuj minacas ĝin, kaj ilia morto estas la nura vojo".[45] Nombraj homoj, starte el Frank Gibney en 1961, klasigis Sartre kiel "utila idioto" pro sia nekritika sinteno.[46]

 
Władysław Gomułka (maldekstre), reganto de Pollando, en Orienta Germanio kun Leonid Breĵnev, reganto de Sovetunio.

Sartre montris admiron al la pola reganto Władysław Gomułka, homo kiu favoris "polan vojon al socialismo" kaj deziris pli da sendependeco por Pollando, sed estis fidela al Sovetunio pro la afero de la limo Odro-Neisse.[47] La gazeto de Sartre Les Temps Modernes dediĉis nombrajn specialajn numerojn en 1957 kaj 1958 al Pollando kun Gomułka, laŭdante lin pro siaj reformoj.[47] Bondy verkis pri la evidenta kontraŭdiro inter la "ultra-Bolŝevismo" de Sartre ĉar li esprimis admiradon por la ĉina reganto Mao Zedong kiel la homo kiu estris la subpremitaj homamasoj de la Tria Mondo en revolucio, dum li ankaŭ laŭdis pli moderajn komunistajn estrojn kiel Gomułka.[47]

Kiel kontraŭkoloniisto, Sartre ludis elstaran rolon en la lukto kontraŭ la franca regado en Alĝerio, kaj kontraŭ la uzado de torturo kaj koncentrejoj de Francio en Alĝerio. Li iĝis eminenta apoganto de la NLF en la Alĝeria Milito kaj estis unu el la subskribintoj de la Manifeste des 121 (Manifesto de 121). Tiukadre, Sartre iĝis enlanda celo de la paramilita Sekreta armita organizaĵo (OAS), kaj evitis du bombatakojn en la komenco de la 1960-aj jaroj.[48] Li poste argumentis en 1959, ke ĉiu franco estas responsa pri la kolektivaj krimoj dum la Alĝeria Milito de Sendependeco.[49] (Li havis alĝerian amatinon, nome Arlette Elkaïm, kiu iĝis lia adoptita filino en 1965 kaj fakulino pro Sartre mem.) Li opoziciis al la usona entrudiĝo en la Vietnama Milito kaj kun Bertrand Russell kaj aliaj, organizis tribunalon por eksponi la usoanjn militkrimojn, kiuj iĝis konata kiel la Tribunalo Russell en 1967.

 
Skizo de Sartre por The New York Times fare de Reginald Gray, 1965.

Lia verko post la morto de Stalino, nome Critique de la raison dialectique (Kritiko de la dialektika racio), aperis en 1960 (la dua volumo aperis postmorte). En la Critique Sartre intencis havigi al marksismo pli viglan intelektan defendon ol ĝi estis ricevinta ĝis tiam; li finis konkludante, ke la nocio de Markso pri "klaso" kiel objektiva ento estas falsaĵo. La emfazo de Sartre al la humanismaj valoroj en la fruaj verkoj de Markso kondukis lin al disputo kun grava maldekstra intelektulo en Francio en la 1960-aj jaroj, nome Louis Althusser, kiu postulis, ke la ideoj de la juna Markso estis klare superitaj per la "scienca" sistemo de la posta Marksox. Fine de la 1950-aj jaroj, Sartre ekargumentis, ke la eŭropaj laboristaj klasoj estis tro nepolitikaj por plenumi la revolucion predikitan de Markso, kaj influita de Frantz Fanon asertis, ke estas la malriĉigitaj homamasoj de la Tria Mondo, la "realaj damaĝitoj de la Tero", kiuj farus la revolucion.[50] Grava temode la politikaj eseoj de Sartre en la 1960-aj jaroj estis lia malkontento kun la "usonigo" de la franca laborista klaso kiu multe pli interesiĝas pri rigardado de usona televido dublita en franca ol pri agitado por revolucio.[31]

Sartre iris al Kubo en la 1960-aj jaroj por renkontiĝi kun Fidel Castro kaj paroli kun Ernesto "Che" Guevara. Post le morto de Guevara, Sartre deklaris lin "ne nur intelektulo sed ankaŭ la plej kompleta homa estaĵode nia epoko"[51] kaj la "plej perfekta homo de la epoko".[52] Sartre laŭdis Guevara ankaŭ per deklaro, ke "li vivigis siajn vortojn, parolis sian propran agadon kaj lia historio kaj la historio de la mondo iris paralele".[53] Tamen li staris kontraŭ la persekutadon de samseksemuloj fare de la registaro de Castro, kion li komparis kun la Nazia persekutado de judoj, kaj diris: "En Kubo ne estas judoj, sed estas samseksemuloj".[54]

Dum kolektiva malsatstriko en 1974, Sartre vizitis anon de la Rote Armee Fraktion nome Andreas Baader en la prizono Stammheim kaj kritikis la akrajn kondiĉojn de enprizonigo.[55]

Ĉirkaŭ la fino de sia vivo, Sartre ekpriskribis sin mem kiel "speciala tipo" de anarkiisto.[56]

Filozofia penso de Sartre redakti

Laŭ Sartre ekzistas neniu necesa esto kiu povu ekspliki la ekziston de la homo kaj doni al li signifon. Ĉio kio ekzistas aperas senmotiva kaj sencela: pro tio ne eblas paroli pri valoroj kaj pri morala dimensio.
Al la homo kiu moviĝas sensence kaj sencele, la fakto de la vivo provokas naŭzon. La homa libero estas senregula ludo: ĝi devas elekti, sed estas nenio elektebla ĉar ĉio estas indiferenta,
Laŭ Sartre Dio ne povas ekzisti: fakte, se li ekzistus li devus esti la pleneco de esto kaj inteligento; nu, la konscio, kiun Sartre difinas “””por si”’’’’, havas du propraĵojn: la kognokapablo kaj la kondiĉo pri si (memkonscio). Kiel kognokapablo ĝi estas pura travideblo de la realo, nome estas pura nuliĝo antaŭ la objekto; kiel memkonscio ĝi estas “disduiĝi”, “ne koincidi kun si”. Tial la konscio ne estas io, ne havas substancon, estas “fendeto” en la esto.
La konvinko ke la mondo estas kreata de Dio naskiĝas nur el la deziro de la homo fariĝi kiel Dio.
Kritikoj flanke de teistoj kaj dikredantoj:
La ateismo de Sartre naskiĝas el neracia premiso kaj el netaŭgaj nocioj pri Dio kaj libero.
La neracia premiso estas ke la tuta esto estas finita kaj ŝanĝema: tamen, se tio verus, la mondo ne ekzistus.
Krome, la nocio pri Dio al kiu alvenas la racio estas tiu de akto pura, unua kaŭzo, supera bono, senfina perfekteco: konceptoj neakodigeblaj kun la sartra ideo pri Dio. Sammaniere la libero ne konsistas en senregula ludo, en pura artbitrio, sed en la ebleco elekti startante el iu kondiĉo, tiu de la esto jam donita. (Laura Boccenti, Se c’è Dio, perché eziste il male?, Quaderni de Timone, p. 23).

Listo de verkoj redakti

 
La Naŭzo.

En Esperanto aperis redakti

Referencoj redakti

  1. PIV
  2. Philosophie magazine, Anne-Sophie Moreau, Sartre: «Jamais nous n'avons été plus libres que sous l'occupation allemande.» Arkivigite je 2011-12-22 per la retarkivo Wayback Machine, numero 14, 1a novembro 2007.
  3. De Gaulle, ĉe la apero de la Manifeste des 121, ĉar ministroj deziris aresti lin, estus dirinta: «On ne met pas Voltaire en prison.» (Oni ne enprizonigas Volteron)
  4. http://www.sens-public.org/spip.php?article786
  5. James Brabazon, Albert Schweitzer: a biography, Syracuse University Press, 2000, p. 12.
  6. Harold Bloom (eld.), Jean-Paul Sartre, Infobase Publishing, 2009, p. 200.
  7. Simone de Beauvoir, La Force de l'âge, Gallimard, 1960, p. 158.
  8. Sartre, Jean-Paul (1964), "Merleau-Ponty vivant", en Situations, IV: Portraits, Paris: Gallimard, p. 192.
  9. Tidd, Ursula (2004), Simone de Beauvoir, Psychology Press, p. 19.
  10. Fulton 1999, p. 7.
  11. Van den Hoven, Adrian. (2005) Sartre Today: A Centenary Celebration, Andrew N. Leak, Berghahn Books, p. viii. ISBN 978-1-84545-166-0.
  12. Boulé, Jean-Pierre. (2005) Sartre, Self-formation, and Masculinities. Berghahn Books. ISBN 978-1-57181-742-6.
  13. Bakewell, Sarah. (2016) At the Existentialist Café. Chatto&Windus. ISBN 978-1-4735-4532-8.
  14. Ousby 2000, p. 218.
  15. Ousby 2000, p. 225.
  16. 16,0 16,1 Ousby 2000, p. 54.
  17. Ousby 2000, p. 57-58.
  18. Ousby 2000, p. 151.
  19. Ousby 2000, p. 70.
  20. 20,0 20,1 Ousby 2000, p. 127.
  21. Ousby 2000, p. 148.
  22. Ousby 2000, p. 146.
  23. Ousby 2000, p. 161.
  24. Ousby 2000, p. 172.
  25. Ousby 2000, p. 173.
  26. Ousby 2000, p. 170.
  27. 27,0 27,1 Ousby 2000, p. 168.
  28. Table ronde autour de "Sartre, le judaïsme et le protestantisme" : Sartre et ses contemporains" (à l'occasion de la Nuite Sartre 2013 à l'ENS) (7a de Junio, 2013). Arkivita el la originalo je 31a de Oktobro 2020. Alirita 2020-12-08.
  29. Wieviorka, Annette. (1995) Déportation et génocide: entre la mémoire et l'oubli (france). Hachette, p. 168–173. ISBN 978-2-01-278737-7.
  30. Fulton 1999, p. 12.
  31. 31,0 31,1 31,2 31,3 31,4 Bondy 1967, p. 26.
  32. Bondy 1967, p. 29.
  33. Bondy 1967, pp. 29–30.
  34. Bondy 1967, p. 34.
  35. Bondy 1967, p. 25.
  36. Bondy 1967, p. 28
  37. Bondy 1967, p. 38
  38. 38,0 38,1 Bondy 1967, p. 33.
  39. désespérer Billancourt (fr-FR) (2007-12-21). Arkivita el la originalo je 30-a de junio 2019. Alirita 2020-03-10.
  40. Bondy 1967, p. 28.
  41. Bondy 1967, p. 41.
  42. Bondy 1967, p. 37
  43. Du côté des intellectuels : Sartre et la Hongrie. (france). Arkivita el la originalo je 11a de Aŭgusto 2020. Alirita 2020-03-10.
  44. Sartre, Jean-Paul, "Nouvel Observateur", 19a de Novembro 1964.
  45. Judt, Tony. (2011) Past Imperfect: French Intellectuals, 1944-1956. New York University Press.
  46. Gibney, Frank. (1961) The Khrushchev Pattern (angle). Duell, Sloan and Pearce.
  47. 47,0 47,1 47,2 Bondy 1967, p. 38.
  48. István Mészáros. (2012) The Work of Sartre: Search for Freedom and the Challenge of History. New York: Monthly Review. ISBN 978-1-58367-293-8.
  49. Le Sueur, James D.. [2005] (2005) Uncivil War: Intellectuals and Identity Politics During the Decolonization of Algeria. University of Nebraska Press. ISBN 978-0-8032-8028-1.
  50. Bondy 1967, p. 27-28.
  51. Khwaja Masud (9a de Oktobro 2006) Remembering Che Guevara. The News International. Arkivita el la originalo je 12a de Januaro 2012. Alirita 27a de Oktobro 2011.
  52. (2006) Amazon Review of: 'The Bolivian Diary: Authorized Edition'. Ocean Press. ISBN 978-1-920888-24-4.
  53. People about Che Guevara. Arkivita el la originalo je 2008-01-03.
  54. Reĝisorita de Néstor Almendros kaj Orlando Jiménez Leal (1984). Conducta Impropria. [Guido Vitiello (5a de Januaro 2010). Conducta Impropria – Improper Conduct (Part 8).] Arkivita el la originalo la 11an de Decembro 2021. Alirita la 25an de Majo 2018 – ĉe YouTube
  55. Jean-Paul Sartre (7a de Decembro 1974) The Slow Death of Andreas Baader. Marxists.org. Arkivita el la originalo je 4-a de decembro 2008. Alirita 2a de Marto 2010.
  56. R.A. Forum > Sartre par lui-même ( Sartre by Himself) (2011-09-30). Arkivita el la originalo je 30a de Septembro 2011. Alirita 2019-09-19. Arkivigite je 2011-09-30 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-09-30. Alirita 2023-02-17.

Literaturo redakti

Filozofio redakti

Ĝeneralaj verkoj redakti

  • Gilbert Varet, L'ontologie de Sartre, Puf, 1948. Eble la unua verko dediĉita al la filozofio de Sartre.
  • Francis Jeanson, "Le problème moral et la pensée de Sartre, Seuil, 1965. Pri L'Être et le Néant.
  • Colette Audry, Sartre et la réalité humaine, 1966. Pri La Transcendance de l'Ego al unua volumeno de la Critique de la raison dialectique.
  • Alain Renaut, Sartre, le dernier philosophe, Grasset, 1993. Pri rilato al Heidegger.
  • Juliette Simont, Jean-Paul Sartre, un demi-siècle de liberté, De Boeck, 1998.
  • Nathalie Monnin, Sartre, Les Belles Lettres, 2008.
  • Hadi Rizk, Comprendre Sartre, Armand Collin, 2011.

Specializitaj verkoj redakti

  • Vincent de Coorebyter, Sartre face à la phénoménologie, Ousia, Bruxelles, 2000.
  • Jean-Marc Mouillie, Sartre, conscience, ego et psyché, PUF, Paris, 2000.
  • Suzanne Lilar, À propos de Sartre et de l'amour (1967), Paris, éditions Bernard Grasset ; 1984, Gallimard (ISBN 2-07-035499-7).
  • Gerhard Seel, La Dialectique de Sartre, Lausanne 1995.
  • Gérard Wormser, Jean-Paul Sartre, du mythe à l'histoire, Sens Public & Parangon, Parangon, Lyon, 2006.
  • Gérard Wormser, Jean-Paul Sartre, violence et éthique, Sens Public & Parangon, Parangon, Lyon, 2006.
  • Renaud Barbaras eld. Sartre. Désir et liberté, PUF, 2005.

Aliaj redakti

  • Régis Jolivet, Sartre ou la Théologie de l'absurde, 1965.
  • Michel Sicard, Essais sur Sartre, Entretiens avec Sartre 1975-1979, Galilée, 1989
  • Bernard-Henri Lévy, Le Siècle de Sartre, 2000.
  • Angèle Kremer-Marietti, Jean-Paul Sartre et le Désir d'être, 2005.
  • Heiner Wittmann, L'Esthétique de Sartre. Artistes et Intellectuels, L'ouverture philosophique, Éditions L'Harmattan, Paris, 2001.
  • Robert Denoon Cumming, The Philosophy of Jean-Paul Sartre, Random House, 1965 / Modern Library 1966
  • Emmanuel Barot, Sartre et le marxisme, La Dispute, 2011.
  • Ian Birchall, Sartre et l'extrême-gauche française, cinquante ans de relations tumultueuses, La Fabrique eds, 2011.
  • Jonathan Judaken, Jean-Paul Sartre and the Jewish Question, University of Nebraska Press, 2006.
  • Annie Cohen-Solal, Une renaissance sartrienne, Gallimard, 2013.
  • Sophie Astier-Vezon, Sartre et la peinture, L'Harmattan, 2013

Biografioj redakti

  • Annie Cohen-Solal, Sartre - 1905-1980, Folio, Gallimard, 1999.
  • Francis Jeanson, Sartre par lui-même, 1955.
  • Francis Jeanson, Sartre dans sa vie, 1974.
  • Jean-François Sirinelli, Sartre et Aron. Deux intellectuels dans le siècle, Fayard, Paris, 1995.
  • Simone de Beauvoir, La Cérémonie des adieux, 1981. Simone de Beauvoir dialogas kun Sartre.
  • Ronald Aronson, Camus et Sartre. Amitié et Combat, Alvik Éditions, 2005.
  • Benny Levy, Le Nom de l'homme : dialogue avec Sartre, Verdier, 1984.
  • Marianne Jaeglé, Jean-Paul Sartre, Édition Nouveau Monde, 2005.
  • Emmanuel Godo, Sartre en diable, éditions du Cerf, 2005.
  • Bernard Lefort, Sartre, réveille-toi, ils sont devenus mous !, Ramsay, 2005.
  • Vincent von Wroblewsky, Pourquoi Sartre ?, Éditions Le Bord de l'eau, Latresne, 2005.
  • Denis Bertholet, Sartre, Perrin, 2004.
  • Ingrid Galster, Sartre et les Juifs, La découverte, Paris, 2005.
  • Auclair Stéphane, Huit jours chez M. Sartre, In fine V&O éditions, 1992.
  • John Gerassi, Entretiens avec Sartre, Grasset, 2011 [présentation en ligne].
  • Catharine Savage Brosman, Malraux, Sartre, and Aragon as Political Novelists, University of Florida Press, 1964, (ASIN B001OK3Z1Q)
  • Catharine Savage Brosman, Jean-Paul Sartre, Twayne, 1983, (ISBN 0-8057-6590-5)
  • Ely Ben-Gal, Mardi chez Sartre. Un Hébreu à Paris. 1967-1980, Flammarion, 1992

Filmaro redakti

  • 1964 : La Chambre, adapto televida de Michel Mitrani.
  • 1976 : Sartre par lui-même, dokumentalo de Alexandre Astruc.
  • 2006 : Les Amants du Flore, telefilmo de Ilan Duran Cohen kun Lorànt Deutsch en la rolo de Sartre kaj Anna Mouglalis en la rolo de Simone de Beauvoir.
  • 2006 : Sartre, l'âge des passions, telefilmo de Claude Goretta en 2 epizodoj.
  • 2013 : L'Écume des jours - filmo de Michel Gondry ; Philippe Torreton ludas « Jean-Sol Partre ».