Władysław Gomułka

Władysław GOMUŁKA (naskiĝis la 6-an de februaro 1905, mortis la 1-an de septembro 1982) estis pola komunisma politikisto.

Władysław Gomułka
Prezidanto de Pollando
Władysław Gomułka 1960.jpg
Persona informo
Władysław Gomułka
Naskiĝo 6-an de februaro 1905 (1905-02-06)
en Krosno, Reĝlando Galicio kaj Lodomerio, Flags of Austria-Hungary.png Aŭstrio-Hungario
Morto 1-an de septembro 1982 (1982-09-01) (77-jara)
en Varsovio
Mortis pro pulma kancero [#]
Tombo Armea Tombejo Powązki [#]
Religio ateismo [#]
Lingvoj pola [#]
Ŝtataneco Aŭstrio-HungarioDua Pola RespublikoPola Popola Respubliko [#]
Alma mater Internacia Lenina Lernejo [#]
Partio Pola Unuiĝinta Laborista Partio [#]
Subskribo Władysław Gomułka
Familio
Edz(in)o Zofia Gomułkowa [#]
Amkunulo Zofia Gomułkowa [#]
Infanoj Ryszard Gomułka-Strzelecki [#]
Profesio
Alia nomo Wiesław [#]
Okupo politikisto • sindikatisto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Lia profesio estis originale seruristo. Ekde 1926 li estis ano de la ne-leĝa Komunisma Partio de Pollando, ekde 1942 tiu de la posteula partio, la Pola Laborista Partio. Li estis ano en la Centra Komitato (1942-1948) kaj la Politika Komitato (1944-1948). Li estis la unua viculo de la ĉefministro (1944-1949) poste ĉef-sekretario de la Centra Komitato (1945-48). Ĉar li ne obeis centprocente al Stalin, oni forigis lin en 1948 el la komunista gvidantaro pro "dekstra, nacia dekliniĝo". Somere de 1951 li estis forigita eĉ el la partio kaj oni arestis lin. Li liberiĝis nur post morto de Stalin en decembro de 1954. Li reaniĝis en la Laborista Partio en aŭgusto de 1956 kaj en oktobro samjare, oni elektis lin kiel la ĉefulon de la kompartio (1956-70). En 1970 li ordonis pafi al la senarmilaj homoj en Gdansk (multaj mortis) kaj pro tio li estis denove forigita el la posteno kaj oni pensiigis lin.

InteresaĵojRedakti

Dum la 8-a pinta kunveno de Pola Unuiĝinta Laborista Partio neatendite alvenis al Varsovio soveta delegitaro kun Nikita Ĥruŝĉov, kaj rezidantaj en Pola Popola Respubliko trupoj de la Soveta Armeo kun tankoj komencis alproksimiĝi al la ĉefurbo. En tiuj cirkonstancoj la 19-an de oktobro 1956 Władysław Gomułka iĝis ĝenerala sekretario.

Vidu ankaŭRedakti