Krynica-Zdrój

urbo en nuntempa Pollando
(Alidirektita el Krynica)

Krynica-Zdrój[1] (en Esperanto foje tradukita kiel Krinico-Fonto) estas la plej fama distra kaj kuracloko en Pollando. Ĝi apartenas al la komunumo Krynica-Zdrój en distrikto Nowosądecki (pole: Nowosądecki-poŭio). Krynica situas ĉe la rivero Kryniczanka kaj estas la sidejo de la samnoma urbo kaj landmunicipo kun proksimume 16 800 loĝantoj[2]. En vintraj monatoj la loko estas aprezata vintrosportejo.

Krynica-Zdrój

Blazono

Blazono
urbosetlejokuracloko
Krynica-Zdrój (Pollando)
Krynica-Zdrój (Pollando)
DMS

Map

Mapo
Mapo
Mapo
Genitivo de la nomo Krynicy-Zdroju
Provinco Malgrandopolio
Distrikto Distrikto Nowosądecki
Komunumo Komunumo Krynica-Zdrój
Speco de komunumo Urbo-kampa
Fondita en 1547
Urborajtoj 1889
Koordinatoj 49° 25′ N, 20° 57′ O (mapo)49.41166666666720.955Koordinatoj: 49° 25′ N, 20° 57′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 590 m
Areo 40,17 km²
Loĝantaro 11417 (en 2004)
Loĝdenso 284,2 loĝ./km²
Poŝtkodo 33-380
Telefona antaŭkodo 18
Aŭtokodo KNS
TERYT 2121610074
Estro Emil Bodziony
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro ul. Kraszewskiego 7
Poŝtkodo de estraro 33-380
Telefono de estraro (18) 471-55-35
Ĝemelaj urboj (Unuiĝinta Reĝlando) Amersham
Komunuma retejo http://www.krynica-zdroj.pl
vdr

Homoj ligitaj al la urbo redakti

 
La monumento de Jan Kiepura en Krynica-Zdrój. Malkovrita la 17an de julio 2004
 
Krynica-Zdrój, la konko-koncertejo, sur la apuda panelo foto de Jan Kiepura
  • Krynica-Zdrój estis kaj estas centro de la Lemkenoj (etno de karpataj montaranoj, kiu evoluis el miksaĵo de ukrainoj, slovakoj, poloj, vlaĥoj kaj rutenoj) malgraŭ la elpelo de la plej multaj de ili post Dua Mondmilito.
  • Jan Kiepura (naskiĝis la 16-an de majo 1902 en Sosnowiec, mortis la 15-an de aŭgusto 1966 en Harrison apud Novjorko) – pola kantisto (tenoro) kaj aktoro juddevena. Lia edzino estis Martha Eggerth. Li ĝuis plej verŝajne la plej grandan internacian famon inter polaj kantistoj de la intermilita periodo. Surpaŝis scenejojn de la plej ĉefaj teatroj de la mondo, koncertaj spektejoj kaj aktoris en filmoj. Kontraŭ perlaborita mono konstruis en Krynica-Zdrój vilaon "Patria", kostantan tri milionoj da usonaj dolaroj – la filmado-loko fine de la 30-aj jaroj. De 1967 ĉiujare en Krynica-Zdrój okazas Eŭropa Festivalo je la nomo de Jan Kiepura (pli frue: Festivalo de Arioj kaj Kantoj je la nomo de Jan Kiepura).
  • Nikiforo (Epifaniuŝ Drowaniak)[3], pentristo
  • Tyburcjusz Tyblewski, organizanto de la unuaj esperantlingvaj AIS-sesioj en Pollando.
  • Agnieszka Skalniak-Sójka, renoma biciklistino

Turismo redakti

Kiel ripozloko, kuracloko kaj vintra sportejo ĝi alitas amason da turistoj. Kiel turisma centro, Krynica estas deirpunkto por multaj migraj itineroj al la ĉirkaŭaj montoj.

En la urbo estas ankaŭ muzeo pri pentirsto Nikiforo (Epifaniuŝ Drowaniak)[3], kiu kreis naivstilajn desegnaĵoj per krajono kaj lernejaj koloraj krajonoj, nun troviĝantaj en multaj, famaj, mondaj ekspozicioj. En Krinico staras ankaŭ la domo de la fama kantisto Jan Kiepura. En la regiono troviĝas ankaŭ tipaj lingnaj konstruaĵoj kiuj havas trajtojn kompareblaj al la arkitekturo en Alpaj landoj. Plej famaj estas la pitoreskaj (grek)katollikaj kaj ortodoksaj preĝejoj, de kiuj restas malmultaj tiaj lokoj en la mondo, kie sur malgranda spaco troviĝas tiom da kultura riĉeco.

Banloko redakti

Krinico (Krynica) estas konsiderata la "perlo de polaj banejoj". Estas entute sep fontoj (zdrój Główny, zdrój Jan, zdrój Józef, zdrój Karol, zdrój Mieczysław, zdrój Słotwinka, zdrój Tadeusz ). La minerala kuraca akvo de Krynica estas nomita Zuber laŭ la pola geologo Rudolf Zuber.

Esperanto redakti

En Krinico (Krynica) okazis la Sandecia Esperanto-Semajno de la 9-a ĝis la 16-a de septembro 2007, okaze de kiu estis eldonita kolora dokumento (vidu bibliografio) kaj faldfolio Sandecia Tero (Nowy Sacz - Sandecia Regiono). Dum tiu semajno estis montara aŭtuna migrado esperantista (Mame 3) kaj naturamikeca renkontiĝo esperantista (Nare 1).

Transporto redakti

Krynica-Zdrój ne havas propran aŭtotransportentreprenon, sed ĝi havas bonajn ligojn al la plej multaj grandaj urboj en Pollando: al Krynica-Zdrój venas busoj, ekz. el Katowice, Łódź, Kielce, Krakovo, Nowy Sącz, Nysa, Rzeszów, Varsovio kaj Lublin. En la somera sezono funkcius buslinio inter Krynica-Zdrój kaj Mielno.

Partneraj urboj redakti

Bibliografio redakti

  • Dobrzyński Juliusz, Kolago Cyryl, Krynica, eldonis Spółdzielczy Instytut Wydawniczy "Kraj", b.m., 1951;
  • Kolektiva verko sub redakto de Feliks Kiryk, Krynica, Wydawnictwo i Drukarnia "Secesja", Kraków 1994, (ISBN 83-86077-50-6).
  • (eo) Sandecia kaj Krinica vojoj al Arkitektaj Lignaj Konstruaĵoj, 2007, eld. Studantoj el la Universitato de Tria Aĝo kunlaborante kun Filio de PEA en Nowy Sacz.

Bildaro redakti

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Noto: La nomo de la loko multfoje ŝanĝiĝis dum la jarcentoj. La nuna varianto kun la streketo estas laŭleĝe deviga ekde 2002.
  2. (pl) Rezultoj de aktuala esplorado - Demografia Datumaro - Centra Statistika Oficejo, demografia.stat.gov.pl [alirita 2020-07-21]
  3. 3,0 3,1 Nikifor. Kulturo.pl.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti