Komunumo (Pollando)

Komunumo (pole gmina; plurale: gminy) estas administra subdivido en Pollando (kaj ankaŭ en la aliaj landoj, vidu en artikolo komunumo).

Mapo de komunumoj en Pollando

Komunumoj estas partoj de distriktoj.

Komunumoj estas de 3 specoj:

  • Urba komunumo (pole gmina miejska) estas komunumo kiu mem estas urbo aŭ kiu estas parto de urbo. Tutegale ĝi entute estas en limoj de urbo. Tamen en maloftaj okazoj kampa areo povas esti ero de urba komunumo.
  • Urbo-vilaĝa komunumo (pole gmina miejsko-wiejska) estas komunumo kiu enhavas kaj urbo(j)n kaj vilaĝojn. La urbo nepre estas ĉefurbo de la komunumo.
  • Vilaĝa komunumo (pole gmina wiejska) estas komunumo kiu enhavas nur kampajn terenojn kun vilaĝoj. La vilaĝaj komunumoj trafis la nunan situon en la administra hierarkio en 1973, antaŭe en kampaj terenoj estis ankaŭ la alia subdividaĵo "gromada".

Vidu ankaŭ redakti