Provincoj de Pollando

la plej alta administra teritoria unuo (provinco / vojevodio) en Pollando
(Alidirektita el Provinco (Pollando))

La Provincoj de Pollando (pole województwo, en Esperanto ankaŭ vojevodio) indikas areon kiu estas regata de estro nomata vojevodo. Nuntempe estas 16 provincoj de Pollando.

Mapo de la provincoj de Pollando

La vorto vojevodo devenas de la slava vorto voj-voda, kio signifas litere gvidanto de la armeo. Tiu titolo similas al la latindevena duko.

La malnova reĝlando Pollando havis vojevodiojn, sed ankaŭ la reĝoj de Moldavio kaj Valaĥio estis vojevodoj. La nomo Vojvodino de norda regiono en Serbio simple signifas vojevodio.

Provincoj de Pollando redakti

La administra reformo (ekfunkciis la 1-an de januaro 1999) estas farita por krei 16 grandajn provincojn en la Eŭropa Unio. Pli frue la vojevodioj estis tro malfortaj por efektive uzi monhelpon kaj administri ilin.

Nuntempe en Pollando ekzistas:

kodo provinco provinca(j)
ĉefurbo(j)
grandeco
km²
loĝantaro
(31.12.2007)
flago blazono
02
Malsuprasilezia
(dolnośląskie)
Vroclavo 19 946,77 2 878 410    
04
Kujavia-pomeria
(kujawsko-pomorskie)
Bydgoszcz ¹
Toruń ²
17 971,69 2 066 136    
06
Lublina
(lubelskie)
Lublino 25 122,50 2 166 213    
08
Lubuŝa
(lubuskie)
Gorzów Wielkopolski ¹
Zielona Góra ²
13 987,88 1 008 481    
10
Lodza
(łódzkie)
Lodzo 18 218,96 2 555 898    
12
Malgrandpollanda
(małopolskie)
Krakovo 15 182,79 3 279 036    
14
Mazovia
(mazowieckie)
Varsovio 35 558,14 5 188 488    
16
Opola
(opolskie)
Opolo 9 411,67 1 037 088    
18
Ĉekarpata
(podkarpackie)
Rzeszów 17 845,73 2 097 338    
20
Podlaĥia
(podlaskie)
Bjalistoko 20 187,01 1 192 660    
22
Pomeria
(pomorskie)
Gdansko 18 310,22 2 210 920    
24
Silezia
(śląskie)
Katowice 12 333,51 4 654 115    
26
Sanktakruca
(świętokrzyskie)
Kielce 11 710,20 1 275 550    
28
Varmia-mazuria
(warmińsko-mazurskie)
Olŝtino 24 173,32 1 426 155    
30
Grandpollanda
(wielkopolskie)
Poznano 29 826,51 3 386 882    
32
Okcidentpomeria
(zachodniopomorskie)
Szczecin 22 892,48 1 692 271    
(¹) – sidejo de provincestro, (²) – sidejo de provinca deputitaro (sejmik)

Vidu ankaŭ redakti