Olsztyn

urbo en nuntempa Pollando
(Alidirektita el Olŝtino)

Olsztyn (pola nomo; ĝis 1945 germane Allenstein; esperante Olŝtino; pruse Alnāsteini; latine Holstin; silezie: Uolštyn; ĉeĥe Olštýn) estas urbo en la nordoriento de Pollando, borde de la rivero Łyna (legu: ŭina) (germane Alle). Olsztyn (legu: olŝtin) situas en la suda parto de Varmio - la historia regiono, kiu en la jaroj 1466-1772 apartenis al Pollando. Post la unua dispartigo de Pollando en la jaro 1772 la urbo estis enmetita al Prusa Reĝlando. En la deknaua jarcento la urbo apartenis al la prusia kaj poste al germana provinco Orienta Prusio. Nun Olŝtino estas la ĉefurbo de la pola regiono Varmio-Mazurio.

Olsztyn
(Holstin)
esperante Olŝtino, germane Allenstein, pruse Alnāsteini, latine Holstin, litove Olštynas, silezie: Uolštyn, ĉeĥe Olštýn
urbo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Olsztyn
Ŝtato Pollando Pollando
Provinco Varmia-Mazuria Provinco
Distrikto Urba distrikto
Komunumo Komunumo Olsztyn (urba tipo)
Administra sidejo Olsztyn
Historiaj regionoj Orienta Prusio, Varmio
Rivero Łyna
Situo Olsztyn
 - koordinatoj 53° 47′ 00″ N 20° 30′ 00″ O / 53.78333 °N, 20.50000 °O / 53.78333; 20.50000 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 154,4 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 87,7 m s. m.
Areo 88,328 km² (8 832,8 ha)
Loĝantaro 176 522 (2010)
Denseco 1 998,48 loĝ./km²
Unua skribmencio 1347
Urbestro Piotr Grzymowicz
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 10-001 ĝis 11-041
Telefona antaŭkodo (+48) 089
Aŭtokodoj NO
TERYT 280604
Adreso de ofico pl. Jana Pawła II 1
10-101 Olsztyn
Retpoŝto al ofico bip@um.olsztyn.pl
Telefono de ofico 89 527 31 11
Situo enkadre de Pollando
Situo enkadre de Pollando
Situo enkadre de Pollando
Urbopartoj de Olsztyn
Urbopartoj de Olsztyn
Urbopartoj de Olsztyn
Vikimedia Komunejo: Olsztyn
Retpaĝo: www.olsztyn.eu
Urbodomo en Olsztyn

Geografio redakti

La urbo bele situas en la regiono de lagoj kaj arbaroj, malmulte tuŝita de homoj. Ene de la administraj limoj de la urbo ekzistas 13 lagoj, kaj multaj pliaj en la ĉirkaŭaĵo. Arbaroj okupas kvinonon de la urba teritorio. Pli ol duonon de tio konsistigas la komunuma arbaro, kiu grandas 1050 hektarojn kaj servas grandparte por ripozado de la urbanoj kaj turistoj.

Historio redakti

  • Inter la jaroj 2000 kaj 500 a.K. (antaŭ Kristo) la praprusoj / prusoj, balta popolo, ekloĝas en la areo.
  • En la jaro 1224 papo Honorio la 3-a sendas la episkopon Vilhelmo de Modena kiel legaton al la "landoj ĉe la Balta Maro".
  • En la jaro 1226 ordono de la imperiestro de la Sankta Romia Regno Frederiko la 3-a permesas al la Ordeno de germanaj kavaliroj (*) komenci krucmiliton kontraŭ la baltaj prusoj.
  • En la jaro 1280 ŝtato de la ordeno de teŭtonaj kavaliroj establiĝas en la teritorio, fine konkerita post 50-jara kontraŭstaro de la praprusoj / prusoj.
  • En la jaro 1346 oni elektis lokon ĉe la rivero Alle (pole: Łyna) (legu: ŭina) por konstrui kastelon kontraŭ atakoj de la prusoj / praprusoj, kaj en la jaro 1348 la nova loĝloko Allenstein unuafoje skribe menciiĝas.
 
La "Supra Pordego" en la malnova urbokerno
 
la urba katedralo de Sankta Jakobo (gotiko)
  • En la jaro 1353 Allenstein ricevas urborajtojn fare de la Kapitulo de Varmio
  • En la jaroj 1410 kaj 1414 la urbo dufoje estis konkerita de la Pola Reĝlando
  • En la tridekaj jaroj de la 14-a jc oni finkonstruis la kastelon.
  • En la jaro 1440 Allenstein aliĝis al la Prusia Konfederacio
  • En la jaro 1454 urbanoj ribelas kontraŭ la teŭtonaj kavaliroj, kaj la Prusia Konfederacio petas protekton de Pollando
  • En la jaro 1455 la urbo estis konkerita de la teŭtona ordeno
  • En la jaro 1463 la pola armeo konkeris la urbon
  • Post la fino de Dektrijara Milito, en la jaro 1466 oni subskribis pac-traktaton de Toruń / Toruno, kiu decidis, ke Allenstein estos alligita Pollandon kune kun la tuta varmia diocezo
  • Inter la jaroj 1516 kaj 1521 Nikolao Koperniko vivis en la kastelo de Olsztyn kiel administratoro, kaj organizis en la jaro 1520 defendon de la urbo kaj kastelo kontraŭ la Ordeno de germanaj kavaliroj
  • En la jaro 1655 dum la Sveda diluvo la urbo estis konkerita de la sveda armeo, kaj en la jaro 1708 estis bruligita de tiu armeo.
  • En la jaro 1710 la urbo perdas preskaŭ ĉiujn loĝantojn pro epidemio de pesto
  • En la jaro 1772 post la unua dispartigo de Pollando Olsztyn estis ligita al la Prusia Reĝlando Prusio; tiumomente 1770 homoj vivas en la urbo.
  • Dum la Napoleonaj militoj, en la jaro 1807 Napoleono persone vizitas la urbon.
  • En la jaro 1867 oni fondis urban hospitalon.
  • En la jaro 1871 okazis unuiĝo de germaniaj ŝtatoj kaj estis fondita la Germana Imperiestra Regno, kaj Allenstein estas parto de ĝi.
  • Du jarojn pli poste, en la 1873 jaro oni malfermis fervojon al la urbo Thorn / Toruno (la nuna nomo Toruń) okcidente.
  • En la 1886 jaro oni komencis eldoni la unuan gazeton en Allenstein en la pola lingvo – ĝi nomiĝis "Gazeta Olsztyńska" (legu: olŝtinjska).
  • En la jaro 1890 la urbo ricevas gasan infrastrukturon, en la 1892 j. unuan telefonan linion, en la 1898 j. akvosistemon kaj en la 1907 j. la elektran infrastrukturon.
  • Post la komenco de la Unua Mondmilito, en la aŭgusto 1914 j. la rusa armeo okupas la urbon.
  • En la jaro 1920 okazas plebiscito, ĉu la regiono de Allenstein restu en Germanio aŭ aliĝu al Pollando. Granda plimulto de la voĉdonantoj favoras Germanion kaj Orienta Prusio iĝas germana eksklavo. De la ĉefa parto de Germana Ŝtato apartigas ĝin la pola pomeria vojevodio.
  • En la 1933 jaro la nazioj transprenas la politikan potencon en la Germanio, kiel en la tuta lando, ankaŭ en Allenstein komenciĝas diskriminacio kontraŭ poloj kaj judoj.
  • La 22an de januaro 1945 al la urbo Allenstein eniris Ruĝa Armeo kaj komencis la trijara restado de sovetiaj taĉmentoj kaj samtempa prirabado kaj bruligado fare de la Sovet-Unio kaj ruĝa armeo, granda parto de loĝantaro de Orienta Prusio, inkluzive de Allenstein, forlasis tiun ĉi terenon.
  • La 2an de aŭgusto 1945 la urbo formale iĝas parto de Pollando kaj oficiale eknomiĝas Olsztyn (legu: olŝtin).

(*) la Ordeno de germanaj kavaliroj (germane: Deutscher Ritterorden) estas unu el la kristanaj kavaliraj ordenoj, kiuj estiĝis dum la 12a jarcento en la teritorio de la tiutempe mallonge ekzistanta kristana Jerusalema reĝlando. Ĝia memdifino estis "protekti la interesojn de la kristanismo per militaj rimedoj", komence en la ĵus konkerita Jerusalema reĝlando. Tamen ne temis pri teologio, sed nur pri kristanismaj simboloj: baze la ordeno estis firma alianco de militistoj, kiu celis konkeri kaj kontroli plejeble grandan teritorion. Dum pli postaj jarcentoj la ordeno provis realigi tiun celon precipe en nordorienta Eŭropo, dumtempe tre sukcese. La Ordeno de germanaj kavaliroj konatas ankaŭ sub la pli mallonga nomo Germana Ordeno (germane: Deutscher Orden, latine: Ordo Teutonicus), en la litova ĝi nomiĝas Kryžiuočių Ordinas (Ordeno de la Kruc-kavaliroj) kaj en la pola Zakon Krzyżacki (Ordeno de la Kruc-portantoj), pli formale en la latina ĝi titoliĝas Ordo Domus Sanctæ Mariæ Theutonicorum Ierosolimitanorum (Ordeno de la Domo de Sankta Maria de la Germanoj en Jerusalemo), sed la oficiala plena titolo estas Brüder vom Deutschen Haus St. Mariens in Jerusalem (Fratoj de la Germana Domo de Sankta Maria en Jerusalemo). Ĝiaj anoj rekoneblis pro elegantaj blankaj manteloj kun nigra kruco.

Vidindaĵoj redakti

 
Teatro "Stefan Jaracz"
  • la mezepoka urbokerno
  • la gotika kastelo konstruita dum la 14a jarcento
  • la gotika katedralo de Sankta Jakobo
  • la mezepoka, "malnova" urbodomo ĉe la merkata placo - konstruita dum la 15a jarcento
  • la domo de la unua pollingva ĵurnalo en Olsztyn „Gazeta Olsztyńska” ("Olŝtina Gazeto") ĉe la Fiŝa Merkato
  • la mezepokaj urbomuroj kaj la "Supra Pordego" ("Alta Pordego")
  • la nov-gotika preĝejo de la Sankta Koro de Jesuo - konstruita komence de la 20a jarcento
  • la "nova" urbodomo konstruita en la jaroj 1912-1916
  • la astronomia observejo en eksa akvoturo el la 19a jarcento
  • la planetario malfermita en la jaro 1973
  • la teatro nome de Stefan Jaracz (legu: jaraĉ)
  • la komunuma arbaro
  • multaj lagoj kun plaĝoj, baneblecoj, velboatoj, kajakoj.

Kulturo redakti

 
Muzeo de Varmio-Mazurio en Olŝtino

Teatroj redakti

  • teatro nome de Stefan Jaracz - la pola aktoro (malfermita en la jaro 1925)
  • pupteatro

Muzeoj redakti

La plej granda muzeo de la urbo estas la Muzeo de Varmio-Mazurio. Ankaŭ la domo de la historia ĵurnalo "Gazeta Olsztyńska" (legu: olŝtinjska) gastigas muzeon, kaj ekzistas muzeoj pri naturo kaj sporto.

Ekonomio redakti

 
Radio-televida anteno-masto

La pneŭmo-fabriko Stomil - estas branĉo de la franca firmao Michelin. Troviĝas ankaŭ nutraĵ-fabrikoj (bierproduktejo ("Kormoran"), kokidaĵproduktejo ("Indykpol").

Plia konstruaĵo redakti

  • La radia kaj televida masto en Olsztyn-Pieczewo (legu: olŝtin-pjeĉevo), kiu altas 358,55 metrojn, ekde la disfalo de la radia masto de Varsovio estas la plej alta konstruaĵo de Pollando.

Gravaj urbanoj redakti

 
Bronza monumento pri Koperniko ĉe la kastelo de Olsztyn
  • La astronomo kaj ekonomisto Nikolao Koperniko vivis en la kastelo de Olsztyn inter jaroj 1516 kaj 1521, kiam li estis administratoro de la kastelo en Olsztyn kaj Mehlsack (Pieniężno). En la jaro 1520 li organizis defendon de Olŝtino kontraŭ la teŭtonaj kavaliroj.
  • Lucas David (1503-1583) - historiisto skribanta pri historio de Prusio
  • Jan Antoni Blank-Białecki" (1785-1844) - pentristo,
  • August Trunz (1875-1963) estis fondinto de impona kolekto de prusiaj artaĵoj
  • Erich Mendelsohn - germana judo, la mondfama arkitekto
  • Hans-Jürgen Wischnewski, germana politikisto
  • Juliusz Machulski, kinisto

Olŝtino apartenas al la federacio de Koperniko-urboj, kiu ligas urbojn, kie Nikolao Koperniko vivis kaj laboris – inter la urboj estas Bologna / Bolonjo, Frombork / Fromborko, Krakovo / Kraków, Toruń / Toruno, Włocławek (legu: vŭocŭavek), Lidzbark Warmiński (legu: lidzbark varminjski) kaj Grudziądz (legu: grudzjondz). La centro de la federacio situas en la astronomia observejo de Olŝtino.

Esperanto en Olŝtino redakti

Historio de E-movado en Olŝtino redakti

Varmia-Mazuria Esperanto-Societo redakti

Ni invitas al la retejo: www.esperantowolsztynie.pl.tl

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildaro redakti