Kajako estas malgranda senkila boato. Ĝi estas movata - sidanta veturdirekte - per dupadela pagajo kaj estas elformita plej ofte por unu aŭ du personoj. Kajako estis elpensita verŝajne en la Arkto ĉe la inuitaj (eskimoj) evoluigita. Tie necesis malpezaj, rapidaj kaj facile moveblaj kanuoj por la ĉasado.

Kajako
speco de boato • kategorio de produktoj
skin boat • homenergia transporto • boating & rafting product
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr
Kajako

La inuitoj konstruis kajakojn el ligno, ostoj kaj ledo de maraj mamuloj. Peltoj de fokoj konstituis la karenon per tegado sur ligna subkonstruaĵo. La peltoj de 3 fokoj por unu kajako estis kunkudritaj akvimune. Neniu najlo, ŝraŭbo, nito, bolto lokiĝis en ĉi tiu teknologio. La ligiloj en la kunmetaĵoj estis faritaj el ledo.

La plej granda originaleco de ĉi tiu boateto estas, ke la kajakisto per sia anorako, akvo-imuna vesto kun kapuŝo, estis alkroĉita je la homtruo de la ponto, tiel la homo kaj la kajako formis akvimunan tutaĵon. Ĉi tiu apartaĵo permesis al la kajakisto subakven renversi kaj reaeren malrenversi sian boaton per lerta movo de sia pagajo kaj de sia korpo. Oni nomas ĉi tiun manovron "eskimotado" aŭ "malrenversado".

Similajn boatojn uzis ankaŭ la aleŭtoj por la ĉasado sur la maro: tio nomiĝis bajdarko.

La arkta kajako inspiris la konstruadon de kajakoj kiuj navigas sur ĉiuj la latitudoj kaj sur ĉiuj la salaj aŭ nesalaj akvoj de la mondo. Ekzistas kajakoj el akvimunigita tolo tegata sur rigidaj skeletoj eventuale malmunteblaj, el lignaj krucpllkaĵoj, el muldataj artefare nunaj rezinoj. La formoj diversiĝis por adapti sin al la multnombraj sportaj fakoj kaj al la akvaj ludoj kaj libertempa uzado.

La kajako estas olimpia sporto ekde 1936.

Tipoj de kajakoj redakti

  • Markajakoj estas pli grandaj ol la plej multaj kajakoj kaj estas farataj por vojaĝi rapide.

Vidu ankaŭ redakti