Anorako estas jako kun kapuĉo por protekti sin kontraŭ malbona malvarma vetero. Se ĝi protektas nur kontraŭ ventan veteron, ne kontraŭ malvarmon, tiam oni nomas ĝin ventojako. Antaŭe la anorako havas nur malfermaĵon por la kapo, kiun oni povas fermi per butonojzipo. La suba parto de la anorako, kontraŭe al aliaj jakoj, ne malfermeblas. Nuntempe oni tamen ankaŭ uzas la vorton anorako por kapuĉojakoj tute malfermeblaj per zipo.

Anorako de inuito

La vorto anorako devenas de inuita lingvo, la gronlanda lingvo. En tiu lingvo annoraaq signifas io kontraŭ la vento. La unuaj anorakoj estis faritaj el fokofeloj.

Hodiaŭ oni uzas industriajn teksaĵojn, ĉefe spiraktivaj artefaritaj materialoj. Por ekstrema izoleco ekzistas anorakoj kun lanuga enhavo.

Vidu ankaŭ redakti