Malfermi la ĉefan menuon

Remado

surakva sporto

Remado estas antaŭenigo de boato per remiloj. En la boatoj sidas ordinare unu ĝis naŭ personoj. La remantoj tenas aŭ po unu remilon aŭ po du remilojn. Laŭ tio oni distingas la du fakojn unuremila kaj duremila remado. La sporto okazas ĉefe sur riveroj, kanaloj aŭ lagoj. Per taŭga boato oni ankaŭ povas remi ĉe la marbordo. Remantoj sidas en la boato turnante sian dorson al la veturdirekto de la boato. Kontraŭe al kanuado, en kiu la kanuisto tenas la pagajon nur per siaj manoj, remboatoj devas havi ingon por la remiloj. Ankaŭ la plej multo da forto devenas el al kruroj. La sportantoj povas partopreni en konkursoj aŭ praktiki la sporton libertempe por malstreĉi sin. Por remi sukcese en konkurso gravas kaj forto kaj eltenemo, moviĝemo kaj kunordigo.

Remado
Diversaj boato-kategorioj
Diversaj boato-kategorioj
Fakoj
unuremila kaj duremila remado
Kulminaj konkursoj
Olimpiaj ludoj 1900
Monda ĉampionumo 1962
Internacia federacio
Nomo: Internacia Federacio de Remado(FISA)
Fondita: 25-a de junio 1892
TTT: worldrowing.com
Rilataj paĝoj
Kategorio:Remado
Information icon.svg
vdr

La internacia rega federacio estas la Fédération Internationale des Sociétés d’Aviron (FISA, esperante: Federacio internacia de asocioj de remado).

HistorioRedakti

 
Boato el la 21-a/20-a jarcento a.K. en la nuna Egiptujo (Muzeo de Israelo)

La remado servis komence la trafikon kaj transporton kaj oni uzis sklavojn por funkciigi la galerojn (remŝipoj) ĝis la 4-a jarcento en la antikva Egiptujo, sur la Nilo kaj pli poste en la Roma Imperio. La remado ofte helpis la velŝipon ĉe la nordeŭropaj popoloj. Antaŭ la ekzisto de vapormaŝinoj remboatoj havas la avantaĝon, ke ili povas moviĝi sendepende de vento.

Oni scias el historiaj priskriboj, ke remkonkursoj okazis jam en la antikva Egiptujo ĉirkaŭ 1500 jaroj a.K.[1][2] La reĝo (faraono) Amenhotep la 2-a interalie estis konata kiel bona remisto.[3] En la verko Eneado de la aŭtoro Vergilio el la 1-a antaŭkrista jarcento remkonkurso estas unu el la funebraj ludoj.[3]

Dum la mezepoko (13-a jarcento) en Londono aperis jam asocioj de la pramistoj, kiuj liveris personojn per boatoj. En la 16-a jc. aperis jam vetoj pri remkonkursoj. La moderna remsporto devenas el Anglujo. La irlandano Thomas Doggett en 1715 aranĝis en Londono konkurson por pramistoj. Ĝi nomiĝas Dogget’s Coat and Badge (esperante: Mantelo kaj insigno de Doggett) kaj estas la plej maljuna remkonkurso, kiu ankoraŭ okazas.[4][5] En Ameriko la unua registrita konkurso okazis 1756 en Nov-Jorko.[3][5]

Ĉirkaŭ la jaro 1800 remado fariĝas universitata sporto.[4][2] La Boat Race (esperante:boato kurumo), konkurso inter la Universitatoj de Oksfordo kaj Kembriĝo, ekis en la jaro 1829 en Henley-on-Thames kaj okazas ekde 1856 ĉiujare. En 1839 la regatto Henley, kiu okazas ekde 1851 kiel Reĝa Regatto Henley ĉiujare, estis unuafoje aranĝita.[6]

En la 19-a jarcento anglaj komercistoj disvastigis la sporton eksterlanden. Der Hamburger Ruder Club (La hamburga rem-klubo) fondiĝis 1836 kaj estas la plej aĝa eksterbrituja remklubo.[7] En la sekvaj jaroj en multaj aliaj landoj fondiĝis remkluboj. Oni fondis en 1892 la Internacian Remistan Asocion, kiu venontjare aranĝis sian unuan eŭropan ĉampionumon.[8] Remado debutis en la duaj Olimpiaj Ludoj en 1900 por viroj kaj en 1976 por virinoj. Ekde 1962 ekzistas monda ĉampionumo - komence nur por viroj kaj ekde 1974 ĝi ankaŭ enhavas konkursojn virinoj.


UzaĵojRedakti

BoatojRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Remboato.
 
Boatoj en klubejo

Remboatoj estas longa kaj mallarĝa. Ĉe la flankoj troviĝas por ĉiu remilo po unu elstarilo sur kies plej ekstera fino estas turnebla remilingo. La remantoj sidas sur ŝovebla sidilo, kiu troviĝas sur du reloj. La piedojn oni metas en piedoapogilon. Oni povas distingi konkursajn de ekskursaj boatoj. Konkursboatoj havas fermitan aeroentenan korpon. Ili estas konstruita el multaj tavoloj da karbofibraj plastoj kaj tavolo da sesangulaj ĉeloj. Ekskursboatoj havas malferman korpon. Ili estas konstruita el ligno kaj vitrofibra plasto. Apartaj boatoj ekzistas por malkapabluloj aŭ marborda kaj mara remado.

En la unua Boat Race en 1829 la boatoj ankoraŭ havis fiksan sidilon kaj sur la boatorando troviĝas la remilo-apogilo. La unuan tipon de elstarilo konstruis la anglo Anthony Brown en 1928.[5] Sed daŭris kelkajn jarojn ĝis ĝi venkis super la surranda remiloapogilo. Iafoje la anglo H. Clasper estas nomita kiel invento de la elstarilo.[9] Li konstruis ilin ekde 1845.[5] La glita sidloko aperis en 1857 en Usono. En 1878 en Anglujo aperis la rulebla sidilo.[9][10]

RemilojRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Remilo.

Remilo kvazaŭ estas longa stango kun tenilo ĉe unu fino kaj plata padelo ĉe la alia fino. Modernaj remiloj estas faritaj el karbofibra plasto. Ili anstataŭis la antaŭe uzitajn lignajn remilojn. Duremilo estas proksimume 2,8 metrojn longa kaj pezas proksimume 1,4 kg. Unuremilo estas proksimume 3,7 metrojn longa kaj pezas proksimume 2,4 kg. La padeloj estas koloritaj laŭ la koloroj de la kluboŝtato al kiu la teamo apartenas.

AliajRedakti

Por albordiĝi remboatoj bezonas malaltajn floskajojn, por ke la elstariloj ne koliziu kun la floskajo. Kiam la boatoj ne estas uzataj, ili restas en la klubejo, kiu havas halon por la boatoj.

Remilo-svingoRedakti

Duremilaj solopoj

Remisto celas svingi la remilojn tiel, ke oni plej efike uzas sian forton por anataŭenigi la boaton. Ekzistas du fakoj: unuremila kaj duremila remado. En unuremila boato la remistoj havas po unu remilon. En duremila boato la remistoj havas po du remilojn. La du manieroj estas tre similaj. Oni celas fluan moviĝon de la korpo. Ĉia subita ektiro aŭ ekpuŝo estas malhelpa.

Duremilaj boatoj estas ete pli rapidaj ol unuremilaj boatoj kun la sama nombro de remistoj.

Duremila svingoRedakti

La svingo konsistas el tirfazo, en kio oni antaŭenigas la boaton, kaj senŝarĝa fazo, en kiu oni revenas al la komencpozicio. Por komenci la svingon oni fleksas siajn krurojn, malfleksas siajn brakojn kaj klinetas sian torson antaŭen (= al la boatovosto). La padeloj estas orta super la akvosupraĵo. Oni tenas la remilon tiel, ke dum la tirfazo la manartikoj estas nefleksitaj. Nun komencas la antaŭenigo de la boato. Oni enakvigas la padelon tiel profunde, ke la supra padelorando troviĝas ĉe la akvosupraĵo. Komence oni nur antaŭenigas la boaton per la kruroj. Sed tuj post tio, kiam la manoj preterpasas la piedojn, oni ekklinas la torson malantaŭen (= al la boatokapo). La brakoj ankoraŭ restas malfleksitaj.

Por ke la remiloj ne tuŝu, remisto devas teni manon super la alia. La teniloj estas tiel longaj, ke ili kolizius, kiam oni tenas ilin samalte. Ĉiu lando havas propran preferon, ĉu la maldekstra aŭ la dekstra mano estas la supra. Ankaŭ mano estas tenita pli proksima al la korpo ol la alia. La flekso de la brakoj komenciĝas tuj antaŭ la manoj preterpasas la genuojn. La malflekso de la kruroj finiĝas unue. Post tio la brakotiro kaj torsoklino finiĝas. La manoj nun troviĝas tuj antaŭ la ventro kaj la torso klinas sin malantaŭen. Tiam oni elakvigas la padelojn per malleveto de la malsupraj brakoj kaj turnas la padelojn paralela al la akvosupraĵo.

Unuremila svingo
 
La komencpozicio: fleksitaj kruroj, malfleksitaj brakoj kaj antaŭenklinita torso
 
La brakoj restas malfleksataj, la kruromalflekso kaj torsokliniĝo komenciĝis
 
Nun ankaŭ la brakoj estas fleksataj
 
La tirfazo finiĝis, la padelo estas elakvigita
 
La manoj estas formovita for de la torso
 
La remiloj estas turnitaj antaŭ la atingo de la komencpozicio

La senŝarĝa fazo komenciĝas per formovi la manojn for de la torso kaj klini sin antaŭen. Kiam la manoj preterpasas la genuojn oni ekrulas al la boatovosto. Antaŭ ol oni atingas la komencopozicion oni ree turnas la padelojn orta la la akvosupraĵo. Tiel oni povas komenci la tirfazon sen interrompo.

Unuremila svingoRedakti

Jen nur la diferencoj inter la manieroj. Oni distingas internan manon de ekstera mano. La interna mano estas tiu, kiu estas pli proksima al la remilingo. Oni tenas la remilon tiel, ke la distanco inter la manoj estas du kaj duona manlarĝo. Pro la nesimetria movo, oni devas lasi spacon inter la kruroj por la ekstera brako en la komencpozicio. La unuremila tenilo estas pli longa ol la duremila. Ĉar la tenilo ne povas preterpasi la korpon, la svingo estas pli mallonga. Oni turnas la remilon per la interna mano. La esktera manartiko do restas tuttempe malfleksita. Kiam oni ekrulas en la senŝarĝa fazo, oni turnas sian torson tiel, ke la ŝultroj estas proksimume paralelaj al la remilo en la komencpozicio.

KategoriojRedakti

En la konkursoj la partoprenantoj kaj teamoj konkursas en diversaj kategorioj. La kategorioj distingiĝas inter pluraj vidpunktoj. Sed ne por ĉiu ebla kombinaĵo de vidpunktoj ekzsitas konkursoj. Ĉar la nomoj de kategorioj povas fariĝi tre longa, la diversaj vidpunktoj havas literon por mallongigo. En la Olimpiaj Ludoj okazas konkursoj en 14 kategorioj. Ekde al aldono de konkursoj por virinoj en 1976 tiu numero ne ŝanĝis. Tamen oni kelkfoje interŝanĝis kategorion por alia en la programo. Ekde la monda ĉampionumo 2018 la nombro de porvirinaj kategorioj egalas al tiu de la viroj. Por tio oni forigis la malpezan viran unuremilan kvaropon (LM4-) kaj aldonis la virinan unuremilan kvaropon (W4-). En la sekvanta tabelo la flava fono indikas, ke la kategorio estas olimpia aŭ paralimpia.

Kategorioj en la monda ĉampionumo
Fako Simbolo Senlimigita Malpeza Malkapabla
duremila   Vira solopa (M1x)
Virina solopa (W1x)
Malpeza vira solopa (LM1x)
Malpeza virina solopa (LW1x)
PR1 vira solopa (PR1 M1x)
PR1 virina solopa (PR1 W1x)
PR2 vira solopa (PR2 M1x)
PR2 virina solopa (PR2 W1x)
  Vira duremila duopa (M2x)
Virina duremila duopa (W2x)
Malpeza duremila vira duopa (LM2x)
Malpeza duremila virina duopa (LW2x)
PR2 miksita duremila duopa (PR2 Mix2x)
PR3 miksita duremila duopa (PR3 Mix2x)
  Vira duremila kvaropa (M4x)
Virina duremila kvaropa (W4x)
Malpeza vira duremila kvaropa (LM4x)
Malpeza virina duremila kvaropa (LW4x)
-
unuremila   Vira unuremila duopa (M2-)
Virina unuremila duopa (W2-)
Malpeza vira unuremila duopa (LM2-)
Malpeza virina unuremila duopa (LW2-)
PR3 vira unuremila duopa (PR3 M2-)
PR3 virina unuremila duopa (PR3 W2-)
  Vira unuremila kvaropa (M4-)
Virina unuremila kvaropa (W4-)
- -
  - - PR3 miksita unuremila kvaropa kun stiristo (PR3 Mix4+)
  Vira unuremila okopa (M8+)
Virina unuremila okopa (W8+)
- -

En la konkursoj de FISA la teamoj remas 2.000 metrojn. La plej bona tempo por virino en solopa boato estas 7:07,710 minutoj. Tio egalas al mezuma rapdio de 16,8 km/h. La plej bona tempo de vira unuremila okopo - la plej rapida kategorio - estas 5:18,680 minutoj, kiu egalas al mezuma rapido de 22,6 km/h.[11]

PersonojRedakti

  • Sekso: En la grandaj konkursoj viroj kaj virinoj remas en apartaj kategorioj. Miksitaj teamoj ekzistas en la konkursoj de malkapabluloj aŭ en lokaj konkursoj. Boatoj de inaj teamoj atingas proksimume 90 procentoj de la rapideco de la samaj virteamaj boatoj.[12]
    • Viroj (M, angle: men)
    • Virinoj (W, women)
    • Miksita (Mix, mixed)
  • Pezo: La kondiĉoj en la sporto favoras pezajn kaj altajn sportistojn. Ĉar nur malmultaj homoj havas tian korpon, FISA enkondukas malpezan kategorion en 1974. En tiu kategorio la mezuma teama pezo ne rajtas superi 70 kg por viroj kaj 57 kg por virinoj. Individua remisto ne rajtas superi 72,5 kg (viroj) aŭ 59 kg (virinoj). Por malpeza remisto de solopa boato oni aplikas la pezolimoj de individua remisto.
    • Senlimigita kategorio (sen mallongigo)
    • Malpeza kategorio (L, lightweight)
  • Aĝo
    • Junuloj (nur por sub 18-jaruloj) (J, junior)
    • Sub 23-jaruloj (B)
    • Senlimigita kategorio (sen mallongigo, eksa mallongigo: A)
    • Maljunuloj (nur por super 27-jaruloj): Ekzistas 13 aĝokategorio (A ĝis M) kun minimuma mezuma teama aĝo. La mallongigo estas la aĝokategrio do A ĝis M.
Maljunulaj aĝokategorioj
Mallongigo Minimuma mezuma aĝo
A 27
B 36
C 43
D 50
E 55
F 60
G 65
H 70
I 75
J 80
K 83
L 86
M 89
  • Malkapablo: En la konkursoj de malkapabluloj, la remistoj partoprenas en unu el tri kategorioj, depende de siaj malkapabloj. Ekzistas nur kategorioj por homoj kun korpa malkapablo. Ekde 2002 por tiuj kategoroj ekzistas monda ĉampionumo, kiu okzas dum la monda ĉampionumo de nemalkapabluloj.
    • PR1: nur rajtas uzi brakojn kaj ŝultrojn
    • PR2: nur rajtas uzi brakojn, ŝultrojn kaj la torson
    • PR3: rajtas uzi la tutan korpon

BoatojRedakti

 
Vira unuremila kvaropa konkursboato (M4-)
 
Malpeza virina duremila kvaropa konkursboato (LW4x)
 
Duremila kvaropa ekskursboato kun stiristo (4x+ aŭ 4*)

En la sporto ekzistas diversaj boatokategorioj. Por la lernado de la remteĥniko kaj ekskursa remado oni uzas larĝajn boatojn. Por konkursoj oni preferas mallarĝajn boatojn, ĉar ili kreas malpli da akvorezisto. Sed tiuj boatoj estas pli renversiĝemaj. Kontraŭe al remado sur rivero aŭ lago marborda remado postulas specialajn boatojn, kiuj ne sinku sur onda maro.

Oni nomas boatojn laŭ la nombro de remistoj kun la finaĵo -opa[13] aŭ -remista.[14] Boato kun ok remistoj oni do povas nomi okopa aŭ okremista. Por unuremista boato oni evitas la vorton unuopa, ĉar tio ankaŭ povus signifi kvanton da boatoj. Por esti pli facile legebla la sekvanta listo nur enhavas unu variaĵon.

FISA agnoskas la jenajn boatokategoriojn:

  • Unu remisto
  • Du remistoj
    • Duremila duopa (2x)
    • Unuremila duopa (2−)
    • Unuremila duopa kun stiristo (2+)
  • Kvar remistoj
    • Duremila kvaropa (4x)
    • Unuremila kvaropa (4−)
    • Unuremila kvaropa kun stiristo (4+)
  • Ok remistoj

Mallongigo de boatokategorio konsistas el 2 aŭ 3 signoj. La nombro montras la kvanton de remistoj. x signifas, ke temas pri duremila boato. Kiam x mankas, temas pri unuremila boato. + signifas, ke la boato havas stiriston. signifas, ke la boato ne havas stiriston. Por la duremilaj kategorioj la minuso mankas. Iafoje oni anstataŭigas la signosinsekvon x+ per *.

Por la lernado kaj por ekskursoj oni kutime uzas duremilan duopan kun stiristo(2x+) aŭ duremilan kvaropan kun stiristo(4x+). Kelkaj el tiuj boatoj havas la eblon ŝanĝi la stirlokon al remloko kaj ree. Tiam ili estas duremila triopa aŭ duremila kvinopa boato. Malofta boato estas duremila okopa boato (8x+).

La svisa boatokonstruofirmao Stämpfli en 2001 plilongigis okopan boaton per kvar pecoj de kvaropa kaj tiel kreis duremilan dudekkvaropan boaton. Remkluboj povas lui ĝin.

Jen ekzemploj por tuta nomo de kategorio:

  • BM1x signifas Vira solopa por sub 23-jaruloj
  • BLM2- signifas Malpeza vira unuremila duopa por sub 23-jaruloj
  • JW4+ signifas Junula unuremila virina kvaropa kun stiristo
  • Mix D 2x estas Miksita duremila duopa (Aĝokategorio D)

TeamoRedakti

La sidlokoj en ĉiu pluropa remboato havas numeron. Oni numeras de la boatokapo al la boatovosto. Do la plej antaŭa sidloko ĉiam havas la numeron unu kaj la sidloko de la remestro havas la plej altan numeron.

Por klara komunikado inter la teamanoj ekzistas difinitaj ordonoj, por ke ĉiu ano agu en akordo. Tiaj ordonoj konsitas el malmultaj vortoj kaj ekzistas por multaj agoj. Ordonoj ekzistas ekzemple por komenci kaj ĉesi remadon, ekporti boaton aŭ meti ĝin en la akvon.

Kelkaj teamanoj havas specialajn taskojn:

RemestroRedakti

La remestro estas la remanto, kiu sidas plej proksima al la boatomalantaŭo. Ĉar la remantoj sidas dorsantaŭe en la boato, ĉiu povas vidi ĝin. Laŭ la rapideco de la remestro la ceteraj remantoj remas. Kiam ĝi metas la padelon en aŭ el la akvo la aliaj devas fari la saman. Tial ĝi havas la respondecon teni kiel eble plej konstantan rapidecon aŭ (mal)akceli, kiam tio estas necesa. En kelkaj senstiristaj boatoj la remestro ankaŭ stiras la boaton per turneble fiksita ŝuo, kiu per ŝnuro estas ligita al la rudro.

PruuloRedakti

La pruulo estas la remanto, kiu sidas plej proksima al la boatoantaŭo. En senstiristaj boatoj la pruulo devas rigardi trans la ŝultron de tempo al tempo por scii, kien la boato moviĝas aŭ kio okazas antaŭ la boato. En duremilaj boatoj la pruulo sole povas ete stiri ĝin pere de tiri unu remilon pli forta ol la alia. En aliaj okazoj ĝi devas doni ordonon al la ceteraj remantoj por stiri la boaton.

StirantoRedakti

La stirloko kutime troviĝas ĉe la malantaŭo de la boato. En duopaj kaj kvaropaj konkursboatoj ĝi toviĝas ĉe la antaŭo, pro pli bona pozicio de la masocentro. Por stiri la boaton, la stiranto tenas ŝnuron, kies finoj estas ligitaj al la rudro. Dum regatto ĝi ankaŭ instigas la remantojn per alvokoj, por ke ili maksimume penas. Ĉar ĝi plej bone povas vidi, kie la aliaj konkursantoj troviĝas, la stiranto donas ordonojn (ekzemple por sprinti) al la teamo. Por esti facile komprenebla por ĉiu boatano, modernaj boatoj havas laŭtparolilan aparaton. En ekskursa remado la stirloko estas rigardata kiel ripoza loko, ĉar ĝi ne postulas ian korpan penon. Tial dum ekskurso estas kutime, ke remanto kaj la stiranto regule ŝanĝas iliajn sidlokojn, por ke ĉiu remanto povas ripozi.

KonkursojRedakti

Kiel ĉiu alia boatokonkurso ankaŭ remkonkurso nomiĝas regatto. Ekzistas du popularaj manieroj de konkursodisvolvo: La flankalflankaj konkursoj kaj tempokurumoj. Popularaj konkursoj inter anglaj universitataj teamoj estas la t.n. bumps races.

Flankalflankaj konkursojRedakti

En la flankalflankaj konkursoj pluraj boatoj startas samtempe kaj la unua, kiu atingas la cellinion estas la venkinto. En tiaj konkursoj nur gravas atingi la celon antaŭ la aliaj konkursantoj. La temporezulto ne estas grava. Ĉar ofte la vego ne estas sufiĉe larĝa por ĉiuj partoprenantoj, la konkursoj ĝenerale estas pluretapaj. La monda asocio uzas tiun manieron por siaj konkursoj. En tiuj la vego devas esti 2 km longa. La unuopaj etapoj konsistas el pluraj kurumoj kun kutime po ses partoprenantoj. La venkinto kaj kelkfoje ankaŭ la dua kaj triarangaj partoprenos en la pli altrangaj kurumoj de la venonta etapo. Por la alia boatoj ekzistas kelkfoje savetapo, en kiu ili ankaŭ povas gajni lokon en pli altranga kurumo. Tio helpas, kiam ekzemple la vetero influas la rezulton. En la lasta etapo la partoprenantoj de la A-finalo konkursas pri la rangoj unu ĝis ses, la partoprenantoj de la B-finalo pri la rangoj sep ĝis dekdu kaj tiel plu. Aliaj kutimaj distancoj estas 350 m, 500m aŭ 1 km.

TempokurumoRedakti

En la alia maniero, la kontraŭhorloĝaj tempokurumoj, la boatoj startas unu post la alia. En tiuj nur gravas la temporezulto, kiu difinas la rangon de teamo. Tia disvolvomaniero estas ofte tie uzata, kie la akvosupraĵo ne estas sufiĉe larĝa por pluraj lenoj.

Olimpiaj LudojRedakti

La Olimpiaj Ludoj estas la plej grava konkurso por remistoj okazante ĉiujn kvar jarojn. La remkonkursoj estas parto de la Olimpiaj Ludoj ekde la dua olimpiko en 1900 por viroj kaj ekde 1976 por virinoj. Dum la unua olimpiko la konkursoj ne okazis pro tro forta vento. Ekde 1912 la viroj remas 2km (krom 1948) kaj ekde 1988 ankaŭ la virinoj (antaŭe 1km). La plej sukcesaj ŝtatoj estas Usono, la Unuiĝinta Reĝlando kaj Germanujo.

Monda ĉampionumoRedakti

 
Monda ĉampionumo de la virina solopa (2013)

La unua monda ĉampionumo okazis 1962 sur la lago Rotsee en Svisujo. Komence ili okazis ĉiujn kvar jarojn kaj ekde 1974 ĉiujare. En olimpiaj jaroj ĝi okazis kune kun la monda ĉampionumo de junuloj kaj nur por la neolimpiaj kategorioj. La vego longas 2km.

Monda rempokaloRedakti

Internacia serio de regattoj aranĝita de FISA. Ĝi konsistas el tri regattoj inter aprilo kaj julio. Oni uzas ĝin kiel preparo pri la Olimpiaj Ludoj kaj monda ĉampionumo. Ĝi okazis ekde 1997.

Aliaj gravaj regattoj estas interalie:

  • Boat Race: 6,8km longa regatto inter la universitatoj de Oksfordo kaj Kembriĝo sur la Tamizo unue okazante 1829.
  • Armadacup: 9km longa regatto por maksimume 250 solopaj sur la Lago de Wohlen. Ĉiuj boatoj komencas la regatton samtempe per amasa starto, kio estas neordinaraĵo.

Maratona remadoRedakti

Ekzistas kelkaj longegaj regattoj, kiuj pro siaj longeco ne vere estas maratono. Ekzemploj estas la 160km-longa Tour du Lac Léman à l’Aviron sur la lago Lemano aŭ la 210km-longa Elfsteden Roeimarathon en Frislando. Por tiaj konkursoj oni uzas ekskursboatojn kun stiristoj.

RekordojRedakti

Pri remado ne ekzistas oficialaj rekordoj, ĉar la tempoj tro dependas de eksteraj influoj kiel vento kaj akvofluo. Tamen FISA disdonas liston pri la plej bonaj tutmondaj tempoj de la 2.000 metroj vego.

Ekskursa remadoRedakti

 
Ekskursa remado sur la Elbo 1959

Krom konkursoj ankaŭ ekskursoj ludas gravan rolon. La ekskursoj povas esti unu- aŭ plurtagaj. Ilin organizas kluboj nur por siaj klubanoj aŭ ili estas eventoj por multaj kluboj kiel la Vezero-Maratono. Oni uzas la fluon de rivero por pli facile antaŭenmoviĝi. Tiel estas ebla remi multe da kilometroj ene de tago. Elemento de remekskurso ofte estas kluzi la boaton. Dum plurtagaj ekskursoj oni povas tendumi aŭ tranokti en hotelo aŭ boatodomo de alia klubo. La ekskursboatoj havas spacon por pakaĵo aŭ manĝaĵo. La remantoj ne havas fiksan pozicion, do por ripozo remanto kaj la stiranto povas ŝanĝi siajn poziciojn.

Sano kaj sekurecoRedakti

Remado estas sporto, kiu ekzercas ĉiujn ĉefajn muskologrupojn. Oni uzas proksimume 80 procentoj de sia muskolmaso.[15] La plejparto de la forto venas el la kruromuskoloj, cetere oni ankaŭ ekzercas brako-, dorso- kaj ventromuskolojn.[16] Remado estas sporto en kiu on ne libere spiras. La nombro de spiroj kongruas kun la remilosvingoj. Dum malgranda peno sufiĉas spiri po unufoje por ĉiu svingo. Kiam la peno tro grandiĝas oni kutime enmetas duan spiron dum la senŝarĝa fazo. La kongruo helpas transporti la forton de la kruroj tra la korpo.[15]

Pro la grando de la uzata muskolmaso, remado ankaŭ estas peno por la sangocirkula sistemo. Tial ĝi ne etas rekomendinda sporto por homoj kun malsano de la sangocirkula sistemo. Internacie sukcesaj remistoj havas korograndon de 1100 ml ĝis 1500 ml (mezuma persono havas 700 ml ĝis 800 ml). Tia granda koro povas pumpi 40 litroj/minuto (ĉe mezuma viro: 20 litroj/minuto). La maksimuma absoluta oksigeno-enpreno estas inter 6000 ml/min kaj 7000 ml/min. Tiu valoro pleje kongruas kun la korpopezo. Ĉar la boato portas la pezon de remistoj kaj remisto ne devas porti sian pezon mem ekzemple per siaj kruroj, estas avantaĝo kiam oni estas tre peza.[17]

Ĝi ankaŭ estas sporto en kiu vundoj preskaŭ ne okazas. Malbona remteĥniko tamen povas konduki al doloro en korpopartoj, se oni ekzemple tenas la remilojn per fleksita manartiko aŭ la dorson kurba. Pro tonda ŝarĝado inter la haŭto kaj la tenilo, kaloj kaj haŭtvezikoj estas ordinara okazaĵo por komencantoj aŭ post trejnadopaŭzo. Se oni regule remas la haŭto alkutimiĝas al tiu ŝarĝado. Renversiĝo de boato povas esti danĝera situacio. Tiam estas konsilinda resti ĉe la boato. Hipotermio en tro malvarma akvo aŭ dronado pro forta fluo ekzemple ĉe vejro povas minaci la vivon de remistoj. Sed ne ekzistas statistikoj pri tio, ĉar ĝi okazis nur tre malofte.

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti

  1. Die Geschichte des Rudersports von der Frühzeit bis heute (germane). Arkivita el la originalo je 2019-08-08. Alirita 8-a de aŭgusto 2019.
  2. 2,0 2,1 Geschichte des Rudersports (germane). Arkivita el la originalo je 2019-08-08. Alirita 8-a de aŭgusto 2019.
  3. 3,0 3,1 3,2 The History of the Sport of Rowing (angle). Arkivita el la originalo je 2019-08-08. Alirita 8-a de aŭgusto 2019.
  4. 4,0 4,1 Der Beginn des heutigen Rudersports in England (germane). Arkivita el la originalo je 2019-10-02. Alirita 2-a de oktobro 2019.
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 A Brief Time Line of Rowing History Before 1850 (angle). Arkivita el la originalo je 2019-08-08. Alirita 8-a de aŭgusto 2019.
  6. History (angle). Arkivita el la originalo je 2019-06-12. Alirita 27-a de decembro 2018.
  7. Tradition & Historie (germane). Arkivita el la originalo je 2019-06-03. Alirita 8-a de aŭgusto 2019.
  8. About European Rowing (angle). Arkivita el la originalo je 2019-04-08. Alirita 27-a de decembro 2018.
  9. 9,0 9,1 Geschichte des Bootsbaus (germane). Arkivita el la originalo je 2019-04-10. Alirita 27-a de decembro 2018.
  10. A Brief Time Line of Rowing History 1850-1899 (angle). Arkivita el la originalo je 2019-08-08. Alirita 8-a de aŭgusto 2019.
  11. World Best Times (angle). Arkivita el la originalo je 2019-04-08. Alirita 27-a de aŭgusto 2019.
  12. The making of a World Best Time (angle). Arkivita el la originalo je 2018-01-30. Alirita 18-a de marto 2019.
  13. Esperanta Bildvortaro pdf-dosiero, sur paĝo 280
  14. Originala Esperanta Bildvortaro pdf-dosiero, sur paĝo 36
  15. 15,0 15,1 STEINACKER, Jürgen M.; ALTENBURG, Dieter; MATTES, Klaus. [2008] Handbuch Rudertraining, 1‑a eldono (germane), Limpert Verlag GmbH, p. 32,33 k. 147–149. ISBN 978-3-7853-1692-4.
  16. Rowing and Your Muscles (angle). Arkivita el la originalo je 2018-10-04. Alirita 4-a de oktobro 2018.
  17. Rudern für die Gesundheit (germane). Arkivita el la originalo je 2019-09-30. Alirita 30-a de septembro 2019.

Eksteraj ligilojRedakti