Internacia Federacio de Remado
La Internacia Federacio de Remado (france Fédération Internationale des Sociétés d'Aviron, mallongigata kiel FISA) estas la internacia rega instanco pri remado. La asocio fondiĝis la 25-an de junio de 1892. Ĝia sidejo troviĝas en Laŭzano Svislando.[1] La federacio ekzemple aranĝas la mondoĉampionadojn kaj difinas la konkursregulojn.
Internacia Federacio de Remado | ||
---|---|---|
Fédération Internationale des Sociétés d'Aviron FISA | ||
rega organizaĵo de remado neprofitcela organizaĵo ne-registara organizaĵo internacia sporta federacio | ||
Komenco | 25-a de junio de 1892 | |
Geografia situo | CH1903: 536414 / 152414 (mapo)46.526.61Koordinatoj: 46° 31′ 12″ N, 6° 36′ 36″ O; CH1903: 536414 / 152414 (mapo) | |
Lando(j) | Svislando vd | |
Sidejo | Laŭzano Svislando | |
| ||
Tipo | sporto (remado) | |
Fondinto(j) | Koninklijke Belgische Roeibond vd | |
Ĝenerala(j) Sekretario(j) |
Vincent Gaillard (2022–) Matt Smith (1995–2021) John Boultbee (1989–1995) Denis Oswald (1977–1989) vd | |
Estr(ar)o | Jean-Christophe Rolland | |
Lingvoj | ||
Posedatoj | World Rowing athlete database (en) World Rowing rule book (en) vd | |
Retejo | http://www.worldrowing.com/ | |
Jura formo | asocio (Svislando) | |
Historio
redaktiĜis la 1890-aj Jaroj ne ekzistis komunaj reguloj. Ili diferencis ekzemple en la vegolongo aŭ la boatokonstruado inter la diversaj kluboj. En 1891 la Belgia Federacio de Remkluboj postulis interŝtatan kongreson. Delegitoj el Belgujo, Francujo, Italujo, Nederlando kaj Svisujo ĉeestis ĝin. Ili faris la unuajn paŝojn al normigado de remado kaj planis rekunsidi 1892 en Turino, Italujo. Tiam delegitoj de kluboj kaj federacioj el Aŭstrio-Hungario, Belgujo, Alzaco-Loreno, Italujo, Svisujo kaj kelkaj francaj regionoj kunsidis kaj fondis FISA. Ĝi estas la unua internacia sporta federacio.[2] Unu jaro poste FISA aranĝis sian unuan eventon: la Eŭropa Remada Ĉampionado sur la lago Orta (Italujo) por tri boatokategorioj.[3]
153 ŝtataj federacioj estas membro de FISA en 2018.[4]
Prezidantoj
redaktiEventoj
redaktiFISA aranĝas kelkajn eventojn kaj konkursojn ĉiujare. Por la Olimpikoj ĝi organizas la kvalifikadon. La plej gravaj konkursoj estas la jenaj:
- Monda Ĉampionado
- La plej granda kaj grava remevento. Ĝi estas 8-taga evento, kiu kutime okazas en Aŭgusto aŭ Septembro.
- Monda Rempokalo
- Serio de tri regattoj. La regattoj estas 3-tagaj eventoj, kiuj estas rigardataj kiel preparo por la Monda Ĉampionado.
- Monda Ĉampionado de sub-23-jaruloj
- Por tiuj, kiuj estas tro maljuna por la junulo-kategorio, sed ankoraŭ ne sufiĉe sperta por la MĈ
- Monda Ĉampionado de Junuloj
- Konkurso por sub-18-jaruloj. En olimpikaj jaroj ĝi okazas kune kun la Monda Ĉampionado.
- Maljunula Regatto
- La partoprenantoj remas en diversajn aĝokategorioj. Ĉiu super-27-jaruloj rajtas partopreni.
- Monda Ĉampionado de malkapabluloj
- Ĝi okazas dum la Monda Ĉampionado kaj unuafoje okazis en 2002
- Monda marborda Ĉampionado
- Unuafoje okazis en 2006
- Monda ergometra Ĉampionado
- Unuafoje okazis en 2018
- Eŭropa Ĉampionado
- Unuafoje okazis inter 1893 kaj 1973, reenkondukita en 2007
Notoj kaj referencoj
redakti- ↑ Fédération Internationale des Sociétés d'Aviron (angle). The International Olympic Comittee. Alirita 9-a de marto 2014 .
- ↑ FISA celebrates 125 years in 2017 (angle). Alirita 28-a de decembro 2018 .
- ↑ FISA celebrates 125 years in 2017 (angle). Alirita 1-a de oktobro 2018 .
- ↑ About FISA (angle). Alirita 1-a de oktobro 2018 .
- ↑ Rowing and Olympism (angle). Alirita 2-a de oktobro 2018 .