Paralimpiko

internacia sporta evento por handikapuloj
(Alidirektita el Paralimpiaj Ludoj)
1 ŝanĝo en ĉi tiu versio atendas kontrolon. La stabila versio estis patrolita je 30 aŭg. 2024.

La Paralimpiaj Ludoj (aǔ Paralimpikoj) estas la Olimpiaj Ludoj por sportistoj kun korpa malkapablo. La unuaj mondaj sportaj konkursoj por rulseĝaj sportistoj okazis en 1948 paralele al la Someraj Olimpikaj Ludoj. Ekde la jaro 1960 la Mondaj Konkursoj por malkapabluloj estas regule organizataj kaj ekde 1992 la Paralimpiaj Ludoj estas organize ligataj al la Someraj Olimpiaj Ludoj kaj okazas samloke kiel la Olimpiaj Ludoj tri semajnon poste. La unuaj Vintraj Paralimpiaj Ludoj okazis dum 1976 en Svedio. Krom la Olimpiaj kaj Paralimpiaj Ludoj okazas ankaŭ sporta evento nomata Surdolimpiaj Ludoj (angle Deaflympics) por surduloj kaj Specialaj Olimpikaj Ludoj (angle Special Olympics) por homoj kun mensa malkapablo respektive retardiĝo.

Paralympic Agitos
emblemo de la internacia paralimpika komitato kaj la emblemo sur la paralimpika flago

Pri la vorto

redakti

La esprimo „Paralimpiaj Ludoj“ komence kreiĝis kiel kunmetaĵoj de la esprimoj paraplegio kaj Olimpiaj Ludoj. Por reprezenti ankaŭ sportistojn kun aliaj malkapabloj ol paraplegio, la vorto poste novdefiniĝis kaj nun konsistas el la greka vortero παρά- (para-, "apud") kaj Olimpiaj Ludoj, por esprimi la proksimecon al la Olimpika movado kaj la apudecon de la Olimpiaj kaj Paralimpiaj Ludoj. La vorto unuafoje oficiale uziĝis dum 1988 en Sud-Koreio okaze de la tiamaj Someraj Olimpiaj kaj Paralimpiaj Ludoj.

Historio

redakti
 
 
Oscar Pistorius kuras ĉe trako la 8-an de julio 2007

Somere de la jaro 1948 proksime de Aylesbury en la vilaĝo Stoke Mandeville (Anglio) 26 kilometrojn nordokcidente de Londono la unuaj mondaj konkursoj por rulseĝaj sportistoj komenciĝis samtage kiel la Someraj Olimpiaj Ludoj 1948 en Londono. La germandevena neŭrologo Ludwig Guttmann, kiu gvidis la britian Nacian Centron pri Spinaj Vunditoj en Stoke Mandeville, iniciatis la eventon por ligi la sportajn konkursojn de la malkapabluloj kun tiuj de la nemalkapabluloj. Ok fojojn la konkursoj okazis en Stoke Mandeville.

En 1960 la konkursoj okazis unuafoje ekster Anglio, en Romo, ne paralele al la Someraj Olimpiaj Ludoj sed malmultajn semajnojn poste, kaj unuafoje ne nur por paraplegiaj sportistoj, sed por pli granda grupo de korpe malkapablitaj atletoj. Ĝenerale la konkursoj de 1960, oficiale nomataj "Mondaj konkursoj de paralizitoj" konsideratas la unuaj Paralimpiaj Ludoj. Sekve la Paralimpiaj Ludoj okazas ĉiun kvaran jaron, ĉiam samjare kiel la Olimpikaj Ludoj. Ekde 1976 aldoniĝis Vintraj Paralimpiaj Ludoj, unuafoje okazigitaj en Svedio.

En 1984 la komerca organiza teamo de la Someraj Olimpiaj Ludoj de Los-Anĝeleso rifuzis organizi la Somerajn Paralimpiajn Ludojn, asertante ke la evento "ne respondas al la profesieca reputacio de la Ludoj de Los-Anĝeleso". Sekve la municipo Champagne, antaŭurbo de Ĉikago, pretis organizi la tiujarajn Paralimpiajn Ludojn, sed malmultajn monatojn antaŭ la evento tamen rezignis, asertante ke tro mankas financoj. Sekve la ludoj estis dividitaj: la paraplegiaj sportistoj lastfoje havis siajn konkursojn en Stoke Mandeville, dum ĉiuj aliaj Paralimpiaj sportistoj konkursis en la komunumo Hempstead en Novjorkio.

Ekde la Someraj Paralimpiaj Ludoj 1988 la ludoj regule okazas samloke kiel la Someraj Olimpiaj Ludoj. En interkonsento kun la Internaciaj Paralimpika kaj Olimpika Komitatoj de 1991 tia loka ligo fiksiĝis por ĉiuj konkursoj ekde la jaro 1992. Laŭ tiu interkonsento la Paralimpiaj Ludoj ĉiam komenciĝu tri semajnojn post la fino de la Olimpiaj Ludoj. En la Someraj Olimpiaj kaj Paralimpiaj Ludoj de 1996 malgraŭ tiu interkonsento okazis embarasiga fuŝo: la organizantoj en Atlanta post la fino de la Olimpiaj Ludoj jam komencis malkonstrui la instalaĵojn, tiel ke la Paralimpiaj Ludoj okazis parte kvazaŭ en ruinoj.

En 2020, unuafoje, la Someraj paralimpiaj ludoj de Tokio estis prokrastitaj al 2021 pro la Kronvirusa pandemio de 2019-2022.

Someraj Paralimpikoj

redakti
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Someraj Paraolimpikoj.
 
germana poŝtmarko pri la "Mondaj konkursoj de la paralizitoj" de 1972 en Hajdelbergo
jaro loko ŝtato
1960 Romo   Italio
1964 Tokio   Japanio
1968 Tel-Avivo   Israelo
1972 Hajdelbergo   Germanio
1976 Toronto   Kanado
1980 Arnhem   Nederlando
1984 Stoke Mandeville, Buckinghamshire kaj Hempstead, Novjorkio   Britio kaj   Usono
1988 Seulo   Sud-Koreio
1992 Barcelona   Hispanio (  Katalunio)
1996 Atlanta   Usono
2000 Sidnejo   Aŭstralio
2004 Ateno   Grekio
2008 Pekino   Ĉinio
2012 Londono   Britio
2016 Rio-de-Ĵanejro   Brazilo
2021 Tokio   Japanio
2024 Parizo   Francio
2028 Los-Anĝeleso   Usono
2032 Brisbano   Aŭstralio

Vintraj Paralimpikoj

redakti
jaro loko ŝtato
1976 Örnsköldsvik   Svedio
1980 Geilo   Norvegio
1984 Innsbruck   Aŭstrio
1988 Innsbruck   Aŭstrio
1992 Albertville -Tignes   Francio
1994 Lillehammer   Norvegio
1998 Nagano   Japanio
2002 Salt Lake City   Usono
2006 Torino   Italio
2010 Vankuvero   Kanado
2014 Soĉio   Rusio
2018 Pyeongchang   Sud-Koreio
2022 Pekino   Ĉinio
2026 Milano- Cortina d'Ampezzo   Italio


En Esperanto

redakti

En facillingva unupaĝa artikolo en la revuo Kontakto oni skizas la historion de la Paralimpiko ekde la unuaj klopodoj fare de milithandikapuloj en Britio en 1948.[1]

Referencoj

redakti
  1. "Sporto estas por ĉiuj", Kontakto, nº 304, aprilo 2021, p. 20.

Vidu ankaŭ

redakti