Internacia Olimpika Komitato

internacia neregistara organizaĵo

La Internacia Olimpika Komitato (IOK; franclingve, Comité international olympique - CIO) estas organizaĵo kreita de Pierre de Coubertin la 23-an de junio 1894. Ĝia celo estis la revivigo de la Antikvaj Olimpikaj Ludoj organizitaj en Grekio, kaj la organizado de tiu ĉi sporta renkontiĝo ĉiun kvaran jaron. La IOK ricevas siajn financajn rimedojn pere de anoncoj kaj vendado de Olimpikaj memoraĵoj, kaj ankaŭ pere de vendado de la televidaj kaj gazetaraj rajtoj. Ĝia ĉefa sidejo troviĝas en Laŭzano, ĉefurbo de la Kantono Vaŭdo en Svislando.

Internacia Olimpika Komitato
International Olympic Committee
emblemo
International Olympic Committee Headquarters (2).jpg
Fondodato 23-a de junio 1894
Sidejo Laŭzano
Lando Svislando
Retejo Oficiala retejo
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Sidejo de la IOK en Laŭzano

PrezidantojRedakti

Ekde 1894, la IOK havis naŭ prezidantojn:

Nomo Lando Prezida periodo
Demetrius Vikelas Grekio 1894-1896
Pierre de Coubertin Francio 1896-1925
Henri de Baillet-Latour Belgio 1925-1942
Sigfrid Edström Svedio 1946-1952
Avery Brundage Usono 1952-1972
Lord Killanin Irlando 1972-1980
Juan Antonio Samaranch Hispanio 1980-2001
Jacques Rogge Belgio 2001-2013
Thomas Bach Germanio 2013-

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti