Thomas BACH (naskiĝis la 29-an de decembro 1953) estas germana advokato, iama skermisto kaj olimpika ĉampiono, kiu servas kiel la naŭa kaj nuna prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato ekde la 10-a de septembro 2013. Bach estas la unua olimpika ĉampiono estanta elektita prezidanto de la Olimpika Komitato.

Thomas Bach
Persona informo
Thomas Bach
Naskiĝo 29-an de decembro 1953 (1953-12-29) (70-jaraĝa)
en Vircburgo
Lingvoj germanafrancaanglahispana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Würzburg vd
Partio Libera Demokrata Partio vd
Subskribo Thomas Bach
Profesio
Okupo skermanto • juristo • sports official • politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Thomas Bach naskiĝis en 1953 en Würzburg, Okcidenta Germanio. Li kreskis en Taubershopsheim, kie li vivis kun siaj gepatroj ĝis 1977. Bach ricevis doktorecon pri juro en 1983 de la Universitato de Würzburg [1][2][3]. Li parolas la francan, anglan, hispanan kaj germanan flue [4].

Skermada kariero redakti

Bach estas iama lancskermisto kiu konkuris por Okcidenta Germanio. Li gajnis teaman oran medalon ĉe la Somera Olimpiko 1976, same kiel arĝentajn, orajn kaj bronzajn medalojn ĉe la 1973, 1977 kaj 1979 Mondĉampionecoj, respektive. [5] Li skermis sian lastan batalon la 26-an de oktobro 1980 en Ŝanhajo [6].

Prezidanto de la Germana Olimpika Komitato redakti

Bach funkciis kiel prezidanto de la Germana Olimpika Sporta Konfederacio (DOSB, Germana Olimpika Sporta Asocio), antaŭ ol iĝi prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato (IOC). Li funkciis kiel prezidanto ekde 2006 kaj eksiĝis kiel estro de la DOSB la 16an de septembro 2013. Li estis anstataŭigita per Alphonse Horman, kaj restis membro de la direktoraro de la konfederacio [7].

Bach gvidis la oferton de Munkeno gastigi la Vintra Olimpiko 2018 [8]. En la elekto de gastiga urbo, Munkeno akiris 25 voĉojn dum PyeongChang estis elektita kiel la gastiga urbo kun 63 voĉoj.

Prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato redakti

La elektoj por la olimpika gastiganta urbo redakti

La unua ofertprocezo de Thomas Bach kiel prezidanto estis la ofertprocezo por la Vintra Olimpiko 2022. La ofertoj laŭsupoze estis prezentitaj antaŭ novembro 2013 kaj la gastiga urbo, Pekino, la ĉefurbo de la Ĉina Popola Respubliko, estis elektita por gastigi la Vintran Olimpikon de 2022 ĉe la 128-a sesio de la IOC en Kuala-Lumpuro, Malajzio, en julio 2015. La svisa urbo Laŭzano estis elektita por gastigi la Junulara Vintra Olimpiko de 2020 en la sama sesio.

Dum la ofertprocezo por la Somera Olimpiko 2024, prezidanto Bach proponis duopan gajnon de la Someraj Olimpikoj de 2024 kaj 2028 post kiam pluraj grandurboj reprenis siajn ofertojn. Prezidanto Bach prezidis la voĉdonojn en kiuj Parizo estis elektita por gastigi la Someran Olimpikon de 2024 kaj Los-Anĝeleso estis elektita por gastigi la Someran Olimpikon de 2028 ĉe la 131-a sesio de la CIO en Limo, Peruo. La du urboj estis elektitaj unuanime.

Milano kaj Cortina d'Ampezzo estis elektitaj por gastigi la Vintran Olimpikon de 2026 ĉe la 134-a sesio de la IOC en Laŭzano, Svislando.

La rusa dopa afero redakti

Unu el la plej grandaj defioj, kiujn prezidanto Bach alfrontis kiel IOC-prezidanto, traktis la rusan ŝtatsubvenciitan dopskandalon. Kvankam tiu ĉi afero komenciĝis antaŭ la komenco de lia mandato, ĝi tamen iĝis urĝa afero dum lia prezidanteco. La enketo malkaŝis, ke Rusio mistraktis la dopan preventan laboratorion ĉe la Vintra Olimpiko 2014 en Soĉi, kaj ke la registaro aprobis la uzon de drogoj inter rusaj olimpikaj atletoj dum multaj jaroj. [9] [10] En parolado ĉe la malfermfestoj de la Vintra Olimpiko 2018 en Pjongĉango, lia alvoko "respekti la regulojn kaj resti pura" estis vaste interpretita kiel referenco al la rusa skandalo. [11] Bach estis forte kritikita dum sia oficperiodo pro tio, kion multaj vidas kiel blinda okulo al la rusa-sponsorita olimpika dopa klopodo.

La kronvirusa pandemio redakti

La 5-an de marto 2020, la novaĵkompanio Bloomberg raportis, ke Bach diris "nek la vorto 'nuligo' nek la vorto 'prokrasto' estis menciitaj" koncerne la Somera Olimpiko 2020 en respondo al la ekapero de la Kronvirusa pandemio en la plenuma kunveno de la Internacia Olimpika Komitato la antaŭan tagon. [12] La 22-an de marto 2020, la IOC sciigis ke ene de kvar semajnoj decido estus farita ĉu Tokio 2020 daŭrigus kiel planite aŭ se postdatigado estis necesa. [13] Kanado sciigis sian retiron de la Ludoj poste tiun tagon, kaj Aŭstralio faris tion la 23-an de marto en protesto kontraŭ la rifuzo de la IOC prokrasti la Olimpiko en lumo de la pandemio. [14] [15] Poste ĉi-monate, la Olimpika Komitato anoncis senprecedencan prokraston de la Olimpiko al la 23-a de julio ĝis la 8-a de aŭgusto 2021. [16] Ĝis tiam neniu Olimpiko estis prokrastitaj kaj nur du Someraj Olimpikoj estis nuligitaj (pro la Dua Mondmilito) - la Somera Olimpiko 1940 kiuj estis intencitaj okazigi en Helsinko, kaj la Somera Olimpiko 1944, kiuj estis planitaj okazigi en Londono.

Referencoj redakti

  1. Mr Thomas BACH – Deutscher Olympischer Sportbund, IOC Member since 1991 (29 December 1953). Alirita 22 August 2016.
  2. Vita Thomas Bach : Olympiasieger im Fechten, DOSB-Präsident. Arkivita el la originalo je 4 March 2016. Alirita 22 August 2016.
  3. Rechtsanwalt Dr. iur. utr. Peter Zimmermann – About me – Dr. iur. utr.. Arkivita el la originalo je 2021-08-09. Alirita 22 August 2016.
  4. Lord of the Rings: new IOC chief Thomas Bach | Sports | DW.COM | 10 September 2013. Alirita 22 August 2016.
  5. Fechten – Weltmeisterschaften (Herren – Florett). sport-komplett.de
  6. 袁虹衡; 李远飞, , "奥运冠军吴静钰和国际奥委会主席巴赫及夫人 在青奥会上“家人团聚”", 京报体育, 2018-10-10. (ĉine) Arkivigite je 2022-02-28 per la retarkivo Wayback Machine
  7. . Exclusive: Bach to officially resign tomorrow from DOSB after being elected IOC President (15 September 2013). Alirita 22 August 2016.
  8. Exclusive: Quality of the 2020 Olympic bidders has put the IOC in a very comfortable position, reveals Bach.
  9. . Bach accuses critics of Olympic movement of ignorance and aggression. Inside the Games (2 November 2017). Alirita 14 February 2018.
  10. Ahead of Russia decision, Thomas Bach warns critics. NBC (24 November 2017). Alirita 14 February 2018.
  11. . IOC president Thomas Bach took a shot at Russian doping during his speech at opening ceremony. Business Insider (9 February 2018). Alirita 14 February 2018.
  12. Zimmerman, Max, "IOC President Reaffirms Commitment to Tokyo Olympics", Bloomberg News, 5 March 2020.
  13. . Olympische Spiele: Das IOC will in vier Wochen entscheiden (germane). Alirita 22 March 2020.
  14. Coronavirus: Olympic doubts grow as Canada withdraws athletes (23 March 2020). Alirita 23 March 2020.
  15. . Canada and Australia will not send athletes to Tokyo Olympics (23 March 2020). Alirita 23 March 2020.
  16. IOC, IPC, Tokyo 2020 Organising Committee and Tokyo Metropolitan Government Announce New Dates for the Olympic and Paralympic Games Tokyo 2020 (30 March 2020). Arkivita el la originalo je 30 March 2020. Alirita 30 March 2020.

Eksteraj ligiloj redakti