Somera Olimpiko 2024

la Olimpiaj Ludoj de 2024 en Parizo, Francio

La Somera Olimpiko 2024 (france Jeux olympiques d’été de 2024), oficiale Ludoj de la 33-a Olimpiado (france Jeux de la XXXIIIe olympiade) kaj markita Parizo 2024 okazas de la 26-a de julio 2014 ĝis la 11-a de aŭgusto 2024 en Parizo, kaj aliaj 16 urboj de Francio sub la organizo de Internacia Olimpika Komitato. La unuaj antaŭkonkursoj okazas en entute kvar sportaj disciplinoj jam ekde la 24-a de julio. Tio estas la trian fojon kiam la urbo aranĝas la eventon post 1900 kaj 1924. Krome la Olimpikoj okazas en Francio la sesan fojon (Someraj Ludoj en 1900 kaj 1924 kaj Vintraj Ludoj en 1924, 1968 kaj 1992).

XXXIII Somera Olimpiko
Loko: Parizo ( Francio)
Stadiono: Stadiono de Francio
Ĝardenoj de Trocadéro
Sejno
Komenca dato: La 26-a de julio 2024
Fina dato: La 11-a de aŭgusto 2024
Nombro de nacioj:
206
Nombro de sportistoj: (viroj / inoj)
10 500
(5 250 / 5 250)
Nombroj de sportoj:
329 (32 sportfakoj)
Somera olimpiko
← 2020 2028 →
Vintra olimpiko
← 2022
vdr

Kandidataj urboj

redakti

La Naciaj Olimpikaj Komisionoj estis alvokitaj sendi siajn kandidatiĝojn]al la Internacia Olimpika Komitato (IOK) antaŭ la 15-a de septembro 2015. La 16-an de septembro 2015, la IOK anoncis, ke Budapeŝto, Hamburgo, Los-Anĝeleso, Parizo kaj Romo proponas gastigi la Someran Olimpikon 2024.[1] Hamburgo retiris sian kandidatiĝon post kiam la loĝantoj de la urbo decidis kontraŭ kandidatiĝi en referendumo la 29-an de novembro 2015. La kandidatiĝo de Romo estis retirita de la urbodelegitaro la 29-an de septembro 2016. La 22-an de februaro 2017, la urbo Budapeŝto retiris sian kandidatiĝon.

La 31-an de julio 2017, Los-Anĝeleso retiris sian kandidatiĝon por 2024 kaj iĝis la nura urbo kiu ofertas la organizadon de la Somera Olimpiko 2028. Ĉi tio lasis Parizon kiel la sola kandidato por la Somera Olimpiko 2024.

 
publika ekranigo de la tokia Somera Olimpiko 2021 en la ĝardenoj de Trocadéro, jam dekoritaj por la pariza Olimpiko 2024 - tie okazas ankaŭ la inaŭgura ceremonio de la Somera Olimpiko 2024

Referencoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti


Vintraj Olimpiaj Ludoj

1924, 1928, 1932, 1936, (1940)II, (1944)II, 1948, 1952, 1956, 1960, 1964, 1968, 1972, 1976, 1980, 1984, 1988, 1992, 1994, 1998, 2002, 2006, 2010, 2014, 2018, 2022

Someraj Olimpiaj Ludoj

1896, 1900, 1904, (1906)*, 1908, 1912, (1916)I, 1920, 1924, 1928, 1932, 1936, (1940)II, (1944)II, 1948, 1952, 1956, 1960, 1964, 1968, 1972, 1976, 1980, 1984, 1988, 1992, 1996, 2000, 2004, 2008, 2012, 2016, 2020, 2024