Somera Olimpiko 2008

tutmonda sporta evento

La 29-a Somera Olimpiko (aŭ Someraj Olimpiaj Ludoj) okazis de la 8-a de aŭgusto 2008 ĝis la 25-a de aŭgusto 2008 en Pekino,  Ĉinio. La Somera Olimpiko estis oficiale malfermata de HU Jintao, kaj la olimpika flamo estis flamata de LI Ning.[1]

la Pekina Olimpika Parko el birda perspektivo, fone centre la Nacia stadiono de Pekino
XXIX Somera Olimpiko
Loko: Pekino ( Ĉinio)
Stadiono: Olimpika stadiono en Pekino
Komenca dato: La 8-a de aŭgusto 2008
Fina dato: La 25-a de aŭgusto 2008
Oficiala malfermanto: HU Jintao
Olimpika flamo: LI Ning
Olimpika ĵuro: ZHANG Yining
Nombro de nacioj:
201
Nombro de sportistoj: (viroj / inoj)
10 500
( / )
Nombroj de sportoj:
302 (28 sportfakoj)
Aliaj kandidatoj:
Somera olimpiko
← 2004 2012 →
Vintra olimpiko
← 2006 2010 →
vdr

La somera olimpiko de 2008 (ĉine: 2008年北京夏季奥运会 aŭ 2008年北京夏季奧運會, Pinyin: 2008 Běijīng Xiàjì Àolínpǐkè Yùndònghuì) alinome la ludoj de la XXIX-a Olimpiko, estis la 29-aj ludoj organizitaj kaj okazis en Pekino (Beijing en mandarena ĉina), en Ĉinio, inter la 8 kaj la 24-a de aŭgusto. La malferma ceremonio komenciĝis je la 8-a horo 8 minutoj kaj 8 sekundoj de la vespero, la 8-an de aŭgusto 2008 (08-08-08 08:08:08, la ok estanta simbolo de prospero kaj senfineco en la ĉina kulturo).

Kelkaj konkursoj okazis ekster Pekino, la ŝipaj ĉe Cindao, je 690 km de Pekino, piedpilka renkonto en Tjanĝino, Ŝanhajo kaj Ĉinhŭangdaŭo, kaj fine la ĉevalaj, rajdaj konkursoj okazis en Honkongo. Ĉefa ejo estis la Pekina Olimpika Parko.

Kalendaro redakti

Dum la Somera Olimpiko de Pekino okazis 302 eventoj en 28 sportoj. Jen detalas la diversaj eventoj kun la tagoj de finaj konkursoj.

 
Atletoj kuniĝas en la stadiono dum la ferma ceremonio de la Somera Olimpiko 2008 en Pekino.
Evento 06 07 08 09 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 Sume
Malfermo
Atletismo 3 4 5 6 5 3 7 6 7 1 47
Badmintono 1 2 2 5
Korbopilkado 1 1 2
Manpilkado 1 1 2
Bazpilkado 1 1
Boksado 5 6 11
Biciklado 1 1 2 2 1 1 3 3 1 1 1 1 18
Skermo 1 1 1 1 1 2 1 1 1 10
Futbalo 1 1 2
Gimnastiko 1 1 1 1 4 4 4 1 1 18
Pezlevado 1 2 2 2 2 2 1 1 1 1 15
Rajdado 2 1 1 1 1 6
Hokeo 1 1 2
Ĵudo 2 2 2 2 2 2 2 14
Lukto 2 2 3 2 2 2 2 3 18
Naĝado 4 4 4 4 4 4 4 4 1 1 2 3 2 2 2 1 46
Moderna pentatlono 1 1 2
Kanuado 2 2 6 6 16
remado 7 7 14
Molpilkado 1 1
Tekvondo 2 2 2 2 8
Teniso 2 2 4
Tabloteniso 1 1 1 1 4
Pafado 2 2 2 2 2 1 1 2 1 15
Arkpafado 1 1 1 1 4
Triatlono 1 1 2
Velado 2 1 2 2 2 2 11
Flugpilkado 1 1 1 1 4
Fermo
Aŭgusto 06 07 08 09 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24


Partoprenantaj naciaj teamoj redakti

 
Partoprenantaj nacioj


Klarigo: Teamoj kun klinitaj literoj havas kolektan subpaĝon por la partopreno en kelkaj jaroj kaj teamoj kun rektaj literoj eĉ havas apartan subpaĝon nur pri tiu-ĉi jaro.

Homaj Rajtoj redakti

Diversaj protestoj jam okazis kontraŭ Ĉinio en la tuta pardo de la mondo ĉefe por defendi la rajtojn de la tibetanoj aŭ civilajn rajtojn. En la ĉefurbo de Tibeto, multaj tibetanoj protestis. Jam Ĉinio komdamis Hu Jia al malliberrejo.

Internaciaj Protestoj redakti

En Eŭropo ekde la eklumo de la flamo, la iniciato Raportistoj sen limoj organizis protestojn kontraŭ la ĉinia politiko rilate al Tibeto, kaj ekzemple en Londono multaj protestantoj provis estingi la flamon. En Francio, David Douillet proponis[2] al la sportistoj kiuj dezirus montri sian tiuteman opinion vesti etan insignon anstataŭ perforte protesti.[3]

Sportistoj redakti

Pluraj ŝtataj registaroj alvokis la sialandajn sportistojn ne partopreni en iu formo de protesto, sed kelkaj personoj tamen agis. Ekzemple

Rilatoj al Esperanto redakti

En 2008 okaze de la somera olimpiko aperis kvarlingva Manlibro pri Olimpikaj vortoj, disdonita en la evento. Unu el la lingvoj estis Esperanto.[5]

Referencoj redakti

  1. komparu la informojn en olympics.com, retejo de la IOK (jen france)
  2. David Douillet on ne resout rien avec la violence et la provocation (france). Arkivita el la originalo je 2008-04-07.
  3. Les athletes francais porteront un badge pour un monde meilleur (france). Arkivita el la originalo je 2008-04-09.
  4. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-01-30. Alirita 2008-01-30. (france)
  5. en Bernd Krause: "Esperanto und Olympia - Aspekte einer Berührung" (germane: "Esperanto kaj la Olimpikoj - aspektoj de tuŝo") en Jahrbuch der Gesellschaft für Interlinguistik 2019, citaĵo "Spite de diversaj publikaj diskutoj pri la verŝajne positivaj efikoj rezultontaj el la uzado de la internacia lingvo, Esperanto neniam trovis sian vojon en sporton mem. Ĉar la Olimpika Komitato ĉiam persistis pri la uzado de la angla kaj la franca kiel oficialaj lingvoj, fiaskis klopodoj establi Esperanton kiel internacian Olimpikan lingvon. Almenaŭ en 2008 kvarlingva Manlibro pri Olimpikaj vortoj aperis, unu el la lingvoj estis Esperanto." - resumo pli bone legebla ĉi tie

Eksteraj ligiloj redakti



Vintraj Olimpiaj Ludoj

1924, 1928, 1932, 1936, (1940)II, (1944)II, 1948, 1952, 1956, 1960, 1964, 1968, 1972, 1976, 1980, 1984, 1988, 1992, 1994, 1998, 2002, 2006, 2010, 2014, 2018, 2022

Someraj Olimpiaj Ludoj

1896, 1900, 1904, (1906)*, 1908, 1912, (1916)I, 1920, 1924, 1928, 1932, 1936, (1940)II, (1944)II, 1948, 1952, 1956, 1960, 1964, 1968, 1972, 1976, 1980, 1984, 1988, 1992, 1996, 2000, 2004, 2008, 2012, 2016, 2020, 2024