Tajlando en la Olimpikoj

Tajlandaj sportistoj unue en 1952 partoprenis olimpikon - ekde tiam oficiala tajlanda teamo partoprenas la somerajn olimpikojn, kaj ne maltrafis eventon ekde tiam, krom en la Somera Olimpiko 1980, kiam la teamo aliĝis al bojkoto de la ludoj en protesto pri la invado de armeaj unuoj Sovetunio je Afganion fine de 1979. Vintrajn olimpikojn kompare malgrandaj teamoj de la nacia olimpika komitato partoprenas ekde 2002, kun escepto de la evento de 2010.

Tajlando en la Olimpikoj

Flago de Tajlando
IOK-kodo  THA
NOK Olimpika Komitato de Tajlando
Retejowww.olympicthai.org taje
Olimpika historio
Someraj Olimpikoj
1952 · 1956 · 1960 · 1964 · 1968 · 1972 · 1976 · 1984 · 1988 · 1992 · 1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020
Vintraj Olimpikoj
2002 · 2006 · 2014 · 2018 · 2022
vdr

Ĝis inkluzive la vintra olimpiko de 2022, la teamo sume atingis 10 orajn, 3 arĝentajn kaj 17 bronzajn medalojn, atingitajn ekde la Somera Olimpiko 1976. Fine ĝi havis la 57-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj. El la entute 35 medaloj atingitaj ĝis inkluzive la vintra olimpiko de 2022, 14 estis en halterlevo, 15 en boksado kaj 6 en tekvondo. Ĉiuj tiuj disciplinoj apartenas al la someraj olimpikoj: en vintra olimpiko ĝis nun ne atingeblis medalo. Inter landoj en Sudorienta Azio, Tajlando estas unua laŭ la nombro da oraj medaloj (10), kaj dua en la nombro da sumaj medaloj (35), nur malantaŭ la teamo de Indonezio kiu havas 37 medalojn. La plej sukcesaj Ludoj de Tajlando ĝis nun estis la Somera Olimpiko 2004 en Ateno, kie ili gajnis ok medalojn, tri el ili estis oraj.

La nacia Olimpika Komitato de Tajlando, kies taja nomo คณะกรรมการโอลิมปิกแห่งประเทศไทย ในพระบรมราชูปถัมภ์ substrekas la patronecon de la tajlanda reĝo, kunordigas la teamojn - la organizaĵo estis kreita en 1948 kaj rekonita de la Internacia Olimpika Komitato en 1950.


Someraj Olimpikoj redakti

 

1952 redakti

En la Somera Olimpiko 1960 en Helsinko partoprenis 8 tajlandaj sportistoj. Medaloj ne atingiĝis.

 

1956 redakti

En la Somera Olimpiko 1956 en Melburno partoprenis 35 tajlandaj sportistoj. Medaloj same ne atingiĝis.

 

1960 redakti

En la Somera Olimpiko 1960 en Romo partoprenis 20 tajlandaj sportistoj. Medaloj ne atingiĝis.

 

1964 redakti

En la Somera Olimpiko 1964 en Tokio partoprenis 54 tajlandaj sportistoj. Medaloj ne atingiĝis (la unua tajlanda olimpika medalo venos en 1976).

 

1968 redakti

En la Somera Olimpiko 1968 en Meksik-Urbo partoprenis 41 tajlandaj sportistoj. Medaloj ne atingiĝis.

 

1972 redakti

En la Somera Olimpiko 1972 en Munkeno partoprenis 35 tajlandaj sportistoj. Medaloj ne atingiĝis.

 

1976 redakti

En la Somera Olimpiko 1976 en Montrealo partoprenis 42 tajlandaj sportistoj.

La teamo atingis sian unuan   bronzan medalon. Fine ĝi havis la 37-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
 

1984 redakti

En la Somera Olimpiko 1984 en Los-Anĝeleso, post okjara pauzo, partoprenis x tajlandaj sportistoj.

La teamo atingis   arĝentan medalon. Fine ĝi havis la 33-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
 

1988 redakti

En la Somera Olimpiko 1988 en Seulo partoprenis x tajlandaj sportistoj.

La teamo atingis   bronzan medalon. Fine ĝi havis la 46-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
 

1992 redakti

En la Somera Olimpiko 1992 en Barcelono partoprenis x tajlandaj sportistoj.

La teamo atingis   bronzan medalon. Fine ĝi havis la 54-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
 

1996 redakti

En la Somera Olimpiko 1996 en Atlanta partoprenis 37 tajlandaj sportistoj.

La teamo atingis   oran kaj   bronzan medalojn. Fine ĝi havis la 47-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj..
 

2000 redakti

En la Somera Olimpiko 2000 en Sidnejo partoprenis 52 tajlandaj sportistoj.

La teamo atingis   oran kaj   2 bronzajn medalojn. Fine ĝi havis la 47-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
 
la tajlanda teamo en la malferma ceremonio de 2008 en Pekino
 

2004 redakti

En la Somera Olimpiko 2004 en Ateno partoprenis 42 tajlandaj sportistoj.

La teamo atingis   3 orajn,   arĝentan kaj   4 bronzajn medalojn. Fine ĝi havis la 25-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
 

2008 redakti

En la Somera Olimpiko 2008 en Pekino partoprenis 47 tajlandaj sportistoj.

La teamo atingis   2 orajn,   2 arĝentajn kaj   2 bronzajn medalojn. Fine ĝi havis la 31-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
 
Panipak Wongpattanakit, ormedalinto de 2020/21 en virina tekvondo ĝis 49 kg post jam bronza medalo en 2016 (jen en foto el 2018)
 

2012 redakti

En la Somera Olimpiko 2012 en Londono partoprenis 37 tajlandaj sportistoj.

La teamo atingis   2 arĝentajn kaj   2 bronzajn medalojn. Fine ĝi havis la 59-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
 

2016 redakti

En la Somera Olimpiko 2016 en Rio-de-Ĵanejro partoprenis 54 tajlandaj sportistoj.

La teamo atingis   2 orajn,   2 arĝentajn kaj   2 bronzajn medalojn. Fine ĝi havis la 35-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
 

2020 redakti

En la Somera Olimpiko 2020 en Tokio, prokrastita al 2021, partoprenis 41 tajlandaj sportistoj.

La teamo atingis   oran kaj   bronzan medalojn. Fine ĝi havis la 59-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.


Vintraj Olimpikoj redakti

En vintra olimpiko la teamo ankoraŭ neniam atingis olimpikan medalon.

 

2002 redakti

En la Vintra Olimpiko 2002 en Sallaga Urbo partoprenis 1 tajlanda sportisto: La skikuristo ประวัติ นาควัชระ, en oficiala latinliterigo Prawat Nakwatchara [praŭat nakŭaĉara], per angla latinliterigo Prawat Nagvajara, estis la unua tajlanda sportisto kiu kvalifikiĝis por vintrosporta disciplino. Ne surprize li ambaŭfoje estis la teama flagotenanto.

 

2006 redakti

En la Vintra Olimpiko 2006 en Torino same partoprenis unusola tajlanda sportisto. Teama flagotenanto duafoje estis la skikuristo ประวัติ นาควัชระ, en oficiala latinliterigo Prawat Nakwatchara [praŭat nakŭaĉara].

 

2014 redakti

En la Vintra Olimpiko 2014 en Soĉio partoprenis 2 tajlandaj sportistoj. Teama flagotenanto estis la alpa skiisto คเณศ สุจริตกุล, en oficiala latinliterigo Khanet Sucharitakun. Dua partoprenanto estis la klasika violinistino Vanessa-Mae, ankaŭ en alpa skiado, finante en slalomego kiel 67-a el entute 89 konkurantoj. La internacia federacio de skiado post la eventon pridubis ŝian kvalifikiĝon por la olimpiko, sed la arbitracia kortumo por sporto kaj sekve ankaŭ la IOK konfirmis la ĝustan kvalifikiĝon.

 

2018 redakti

En la Vintra Olimpiko 2018 en Pjonĉango partoprenis 4 tajlandaj sportistoj. Teama flagotenanto estis มรรค จันเหลือง, en oficiala latinliterigo Mak Chanlueang, persona nomo itale Marco, kiu havas italan kaj tajlandan civitanecojn kaj ĝis la 20-a jaro en 2015 konkuris nome de Italio.

 

2022 redakti

En la Vintra Olimpiko 2022 en Pekino partoprenis 4 tajlandaj sportistoj. Teama flagotenantoj estis la itala-tajlanda alpa skiisto Nicola Zanon kaj la same itala-tajlanda skikuristino คาเรน จันเหลือง, en oficiala latinliterigo Kharen Chanlueang, Karen, la pli juna fratino de Mak, flagotenanto de 2018.

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti