La flago de la Regno Tajlando montras kvin horizontalajn striojn kun tri koloroj: ruĝa, blanka, blua. La tri koloroj estas por nacio-religio-reĝo, neoficiala moto de Tajlando. La flago estis adoptita la 28-an de septembro 1917, laŭ la reĝa dekreto pri la flago en tiu jaro. La tajlanda nomo por la flago estas ธงไตรรงค์ (Thong Trairong), kiu simple signifas trikoloran flagon.

Proporcioj 2:3
1917-2017