Tajlando

lando en sudorienta Azio

TajlandoTajujo estas lando situanta en Sud-Orienta Azio. Ĝis 1939, kaj dum la jaroj 1945-1949, la lando nomiĝis Siamo; tiu nomo estas etne neŭtrala, dum "Tajlando" emfazas la dominantan rolon de la tajoj super aliaj popolgrupoj en la lando.

Tajlando
ราชอาณาจักรไทย
Ratcha Anachak Thai

La flago de TajlandoFlago de Tajlando

Emblem of Thailand.svg

Detaloj Detaloj
Nacia himno: 'Phleng Chat "Tajlanda Nacia Himno" (Esperanto)
Location Thailand ASEAN.svg
Bazaj informoj
Ĉefurbo Bankoko
Oficiala(j) lingvo(j) la taja
Areo 513 115 km²
Loĝantaro 67 386 400 (2008)
Loĝdenso 126,4 loĝ./km²
Horzono +7
Interreta domajno .th
Landokodo THA
Telefona kodo 66
Domajna nomsistemo .th
Plej alta punkto Doi Inthanon
Plej malalta punkto Golfo de Tajlando
Politiko
Politika sistemo konstitucia monarkio
Ŝtatestro reĝo Maha Vajiralongkorn (Rama la 10-a)
Ĉefministro Prayut Chan-o-cha
Ekonomio
Valuto Baht (฿)
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
akvoplantoj apud templo en Tajlando.

En septembro 2006 okazis ŝtatrenverso kontraŭ la ĉefministro Taksin Ĉinaŭat. Post la politika protestado en Tajlando en 2010, la 3a de julio 2011, vicigis voĉdone tiel ĉefministro la politikista virino Jinglak Ĉinaŭat.

GeografioRedakti

Kvin regionojRedakti

Tajlando estas tradicie dividata en kvin regionojn. Tio ja ne estas administra divido, sed ĉiuj ĉi regionoj estas evidente diferencaj de klimato, naturkondiĉoj, historio kaj tradicioj. Tio estas:

  • Norda Tajlando
  • Nordorienta Tajlando
  • Centra Tajlando
  • Orienta marbordo
  • Suda Tajlando

Norda TajlandoRedakti

Tiu ĉi regiono konsistas el serio de montaroj kun mezproksima alteco 1200 metroj super maro, en kiujn entraĉiĝas per krutaj valoj riveroj Ping, Wang, Yom kaj Nan. Grandarea parto de tiuj ĉi montaroj estas ankoraŭ kovrita per tropika monzuna praarbaro. La plej valora ligno - teako estis pli antaŭe minita en granda amplekso (la registaro poste proklamis tutan malpermeson de la minado). Monto Doi Inthanon, kun alteco 2595 m estas la plej alta punkto en la lando, troviĝas en la plej nordokcidenta regiono. La unuaj tri tajlandaj reĝlandoj en Hindoĉinio havis siajn sidejojn en la norda Tajlando - Sukhothai, Chiang Mai kaj Chiang Saen. La dua plej granda urbo de la hodiaŭa Tajlando, Chiang Mai, estas centrejo de la norda regiono. La plej norda parto de Tajlando apartenas en regionon kromnomata Ora triangulo - antaŭe unu el ĉefaj regionoj de produktado de opio en la mondo. Tiun ĉi negloran etapon de la historio ĉi tie jam hodiaŭ rememorigas nur eta Muzeo de opio.

Nordorienta TajlandoRedakti

La regiono estas reita el granda parto plataĵo nomata Khorat kun mezproksima supermara alteco 200 m. Ĉi tiuj grundoj estas malriĉaj kaj sablaj kaj pluvoj estas tre maloftaj escepte de periodo de pluvoj ekde junio ĝis oktobro, kiam granda parto estas inundita. La regiono estas malmulte konvena al intensa agrikultura produktado kaj ĝi estas kovrita de savana kreskaĵaro kaj arbustaĵoj. La nordoriento estas plej malmulte evoluanta regiono de la lando kaj plej malmulte vizitata de turistoj, malgraŭ tio ke ĝi proponas grandan kvanton de historiaj memorigaĵoj. Sisaketo (taja ศรีสะเกษ) estas provinco en la norda orienta parto en Tajlando.

Centra TajlandoRedakti

La centra regiono estas konsiderata kiel koro de la lando. En la fakto temas pri valaj ebenaĵoj kreitaj de rivero Chao Phaya. Tiu ĉi regiono estas la plej fekunda parto de la lando kaj danke al ampleksa reto de kanaloj kaj akvumigaj sistemoj ĝi estas ĉefa regiono de kulturado de rizo. Ĝi estas ankaŭ plej dense enloĝigita regiono de la lando, kun Bankoko en sia mezo. Urbo en la nordo estas Phitsanulok.

Orienta marbordoRedakti

Tiu ĉi parto de la lando, geografie suda rando de la nordorienta Tajlando laŭlonge laŭ Tajlanda golfo, tradicie ne estis konsiderata kiel apartigita regiono. La hodiaŭ membrigo estas fondita prefere en administraj kaj sociaj faktoroj ol en geografiaj motivoj. La regiono estas konsiderata post la centra parto kiel la dua plej riĉa regiono de la lando. La orienta marbordo havas evoluintan industrian kaj turisman infrastrukturon. Krom tio ĝi famas pro kulturado de duriano kaj mango kaj ankaŭ pro trovejoj de multekostaj ŝtonoj (rubenoj kaj safiroj).

Suda TajlandoRedakti

Ĝi prenas la nordan duonon de Malaja duoninsulo. La regiono estas montoriĉa. La provinco estas ofte ravega kaj tio fariĝis supozo por grandega evoluego de turismo. Senlimaj strandoj kaj centoj da virgulinaj insuloj pravigas asertojn de sloganoj, ke temas pri lasta edeno en la terglobo. Tradiciaj naturfontoj estas stano kaj gumo.

HistorioRedakti

Unuaj imperiojRedakti

La unuaj imperioj en la nuntempa Tajlando estis fonditaj de la etno Mon. Tiuj imperioj staris sub la influo de la imperio Funan. En la 3-a jarcento, la epoko de la plej granda disvastiĝo, Funan posedis grandajn partojn de Tajlando. Setlejaj centroj en tiu epoko estis verŝajne Lamphun kaj Nakhon Pathom. De la 9-a ĝis la 12-a jarcento multaj partoj de sudorienta Azio estis regitaj de la kmeroj, kiuj disvastigis sian potencon jam sub la reĝo Jajavarman la 4-a super la tuta nordorienta Tajlando. Gravaj urboj de la kmeroj troviĝis en la nuntempaj Ajuthaja kaj Lopburi.

Kontakto kun Eŭropo kaj disfaloRedakti

La unuaj eŭropanoj, kiuj vizitis Ajuthaja-n estis portugaloj, ĵus post la konkero de Malako. Iom poste estis subskribitaj la unuaj komercaj kontraktoj kaj forsenditaj misioj al Eŭropo. Ajuthaja floris meze de la 18-a jarcento post kiam enaj konfliktoj malfortigis la ŝaton, kiu estis minacita de la najbara fortiĝanta Birmo. Ajuthaja estis atakita plurfoje kaj detruita fine en la jaro 1767. Taksin, kiu fuĝis de la sieĝo, fondis novan ĉefurbon en Tonburi kaj sukcese organisis la kontraŭstaron al la birmanoj. La tajoj rapide superis la invadon de la birmoj, ĉefe pro la severa politiko de Taksin. La imperio estis reunuigita inkluzive de Lan Na. Taksin tamen estis forpelita kaj ekzekutita en la jaro 1782.

Rekonstruo kaj estiĝo de la dinastio ŜakriRedakti

Nova reĝo iĝis generalo Ŝakri (Phra Phuttayodfa Chulalok, poste Rama la 1-a), kiu fondis la reĝan dinastion, kiu ĝis nun regas la landon. Li translokigis la ĉefurbon al la nuntempa Bankoko kaj sukcesis firmigi la ŝtaton. Tamen li devis akcepti komercajn setlejojn de la koloniismaj potencoj. La reĝo Mongkut, Rama la 4-a, devis negoci kun la evoluintaj najbaraj landoj, sed ankaŭ konsciis, ke necesis reformoj kaj modernigoj por eviti koloniigon fare de eŭropa potenco. Ekde la jaro 1855 la lando nomiĝis oficiale Siam. La posteulo de Mongkut, Chulalongkorn, Rama la 5-a, estis la reformanto en la historio de Tajlando. Dum lia rego estiĝis multaj okcidentaj novaĵoj en Tajlando, kiel lernejoj, deviga armeservo, impostsistemo. Sklaveco estis abolita kaj oni ekkonstruis fervojon kaj vojojn. Enmigrado el Ĉinujo kulminis kaj estiĝis kontraŭ-ĉinaj movadoj. Siam restis sendependa ŝtato kaj tiel iĝis bufrozono inter Britujo, kiu konkeris Malajon, Hindujon kaj Birmon, kaj Francujo, kies armeoj staris en Laoso, Kamboĝo kaj Vjetnamujo.

Mongkut, konata ankaŭ kiel reĝo Rama la 4-a, kun reĝotitolo Fra Ĉom Klao Ĉao Ju Hua (18a de oktobro 1804 – 1a de oktobro 1868), estis la kvara monarko de Siamo ene de la Dinastio Ĉakri, kiu regis el 1851 al 1868.

La mondmilitojRedakti

La Siama revolucio de 1932 aŭ Siama puĉo de 1932 (en taja: การปฏิวัติสยาม พ.ศ. 2475 aŭ การเปลี่ยนแปลงการปกครองสยาม พ.ศ. 2475) estis ŝlosila mejloŝtono en la historio kaj politiko de Tajlando en la 20-a jarcento. Tiu revolucio, fakte puĉo, estis preskaŭ sensangoelverŝa transiro la 24an de junio 1932, kiu ŝanĝis la sistemon de regado en Siamo el absoluta monarkio al konstitucia monarkio.

ModernoRedakti

Taksin Ĉinaŭat estis prezidanto de Tajlando en 2001 kaj februare de 2005 denove venkis en la balotadoj. Lia registaro akiris grandan akcepton ĉe la popolaj klasoj kaj malakcepton ĉe la altaj klasoj. Aprile de 2006 pro akuzoj kaj kontraŭstaroj li volis okazigis novajn balotojn sed la opozicio malkceptis partopreni ilin kaj la kunvoko nuliĝis. Septembre de 2006 militistoj organizis puĉon kaj elpostenigis la registaron. Maje de 2007 la partio de Taksin Ĉinaŭat estis deklarita eksterleĝa pro akuzo pri balota fraŭdo. Decembre de 2007 okazis nova balotado kaj venkis la PPP, partio posteula de tiu de Taksin Ĉinaŭat. Septembre de 2008 la supera kortumo denove elpostenigis la prezidanton, Samak Sundaravej, kaj oktobre samjare kondamnis pro supozata korupto Taksin Ĉinaŭat, kiu siavice ekziliĝis al Dubajon. Decembre la supera kortumo elpostenigis ankaŭ la sukcedanton de Samak, nome Somĉai Ŭongsaŭat, kaj malpermesis aktivadon de ĉiuj estroj de la venkinta partio. Tiel la armeaj kaj juraj estraroj sukcesis formi parlamentan majoritaton, kiu enpostenigis la opoziciestron, Abhisit Vejjajiva.[1].

Jinglak Ĉinaŭat, fratino de Taksin Ĉinaŭat, kun la Portaja Partio gajnis 310 seĝojn aŭ pli inter la 500 seĝoj de la Taja Parlamento. Lasta ĉefministro Abhisit Vejjajiva agnoskis la venkon dirante: „La rezultoj de la voĉdono evidentigas, ke la Portaja Partio venkas, kaj Demokrata Partio agnoskas sian malvenkon. Mi gratulas la Portajan Partion pro ĝia rajto je formi registaron.“ S-ina Jinglak Ĉinaŭat iĝas unuan ĉefministran virinon en Tajlando.[2]

EtnojRedakti

 
Etnologia mapo de Tajlando

75% tajoj, 14% ĉinoj, laŭoj, malajoj, kmeroj, karenoj, hmongoj, monoj.

ReligioRedakti

Budhismo 95%, islamo 4%, kristanismo 0.6% kaj ĉirkaŭ 65.000 hinduoj.

Songkrano (สงกรานต์) estas tradicia festo de Tajlando, Kamboĝo, Laoso, Birmo, taj-minoritatoj en Vjetnamio, en la provinco Junano de Ĉinio, Srilanko kaj la oriento de Barato.

EkonomioRedakti

 
Proporcia reprezento de eksportataj produktoj de Tajlando, 2019

Plej multaj tajlandaj civitanoj loĝas en vilaĝoj. Proksimume 49% de la laborantaro estas dungita en la agrikultura sektoro; Kompare kun la 80-aj jaroj, kie ĉi tiu cifero estis ĉirkaŭ 70%.

Rizo estas la ĉefa komponanto de la agrikultura produkto. Krome, ĉi tiu branĉo prilaboras kaj eksportas kaŭĉukon, akaĵuojn, kokosojn, ananasojn, maizon kaj fiŝojn. Komence de la 21-a jarcento, ĉefe pro malmultekosta laborkostoj, la diversaj manufakturaj industrioj kiel elektronikaj, vestaĵoj, ŝuoj kaj plastaj produktoj kaj tradiciaj industrioj kiel lignoproduktoj kaj gemoj multe disvolviĝas. Post la severa ekonomia krizo, kiun la lando travivis, kadre de la ekonomia krizo en Azio en la jaroj 1997-1999, en la 2000-aj jaroj Tajlando, kune kun la tuta Azio, revenis al grava kresko, kiu estis atingita ĉefe kun la helpo de impresa kresko de eksportoj (ĉefe al Usono kaj Japanio) kaj alvenanta turismo. Turismo ankaŭ estas pli kaj pli signifa parto de la ekonomio de la lando. Aktuale en 2019, ĉirkaŭ 40 milionoj da eksterlandaj turistoj vizitis Tajlandon. Tiel Tajlando estas la oka plej vizitata lando en la mondo. La tajlanda registaro celas ke turismo konsistigu ĉirkaŭ 30% de la malneta enlanda produkto de la lando antaŭ 2030.

La statuso de virinoj en Tajlando ankaŭ influas la dungadpejzaĝon tie. Kvankam virinoj en Tajlando akiris la voĉdonrajton en 1932, daŭris ĝis 1949 ke virino unue iĝis membro de la Reprezentanta ĉambro de la Nacia Asembleo de la Regno de Tajlando. La virinoj en Tajlando spertas diskriminacion kaj seksan malegalecon rilate al salajroj, kaj ofte estas dungitaj en malalt-pagitaj laborpostenoj.

La loka valuto estas la bahto, kiu estas dividita en 100 ekzemplerojn nomitajn Satango.

Pokapa riĉo estas 6,640 eŭroj ĉefe danke al turismo kaj duarange industrio. Sendungeco estas ĉirkaŭ 1,6 %.

  • Landkodo: TH.
  • E-nomo: Tajlanda Reĝlando.
  • Nacia nomo: Racha Anachak Thai.
  • Politika sistemo: konstitucia monarĥio.
  • Parollingvoj: laŭa, ĉina, malaja, kmera, karena, mjaŭa, mona.
  • Kredantoj: budhistoj.
  • GNP: totala - 166 mlrd $; pokapa - 2.740 $.
  • Eksporto: rizo, industriaj varoj.
  • Organizoj: UNO (1946)

KulturoRedakti

La tajlanda kuirarto estas mikso el ĉina, hinda kaj eŭropa influoj kiuj kunfandiĝis dum la jarcentoj al tipa tajlanda kuirarto. Origine la tajlanda kuirarto estas forte influita de akvo. La homoj manĝis rizon, akvobestojn kaj akvoplantojn. La manĝokutimoj ŝanĝiĝis sub la ĉina kaj hinda influoj. Ekde la 17a jarcento eŭropaj influoj fariĝis pli kaj pli fortaj. Ĉilioj ekzemple enkondukiĝis de portugalaj misiistoj. Rizo estas la bazmanĝaĵo en Tajlando. La tajlanda esprimo por preni „manĝaĵojn“ (kin khao [กินข้าว] signifas lavorte „manĝi rizon“, tutegale pri kiuj manĝaĵoj temas. La plej ŝatata rizospeco estas jasmena rizo el la regiono Isano. En la nordo kaj nordoriento de Tajlando la homoj preferas glurizon.

Esperanto en TajlandoRedakti

MondEtur (2005-?) estis Esperanto-kompanio pri zorgado kaj servado en Tajlando, kiu estis registrita laŭleĝe en 2005. La kompanio klopodis montri, ke Esperanto povas esti utiligita en ĉiuj sferoj de homa vivo, do ankaŭ profesie, egale kiel iu ajn alia lingvo. La kompanio ofertis diversajn aferojn, ekzemple: turismo en Tajlando kun lernado de Esperanto, kursoj de taja masaĝo, eksportado de tajlandaj produktoj kun esperantistara kunlaboro kaj multaj aliaj.

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti


NotojRedakti

  1. "La represión militar incendia Bangkok", El País, Madrido, 20-an de majo 2010, paĝoj 2-3.
  2. angle Yingluck, Pheu Thai win in a landslide, Bangkok Post