Malfermi la ĉefan menuon

HistorioRedakti

Origine la tajlanda kuirarto estas forte influita de akvo. La homoj manĝis rizon, akvobestojn kaj akvoplantojn. La manĝokutimoj ŝanĝiĝis sub la ĉina kaj hinda influoj. Ekde la 17a jarcento eŭropaj influoj fariĝis pli kaj pli fortaj. Ĉilioj ekzemple enkondukiĝis de portugalaj misiistoj.

BazmanĝaĵoRedakti

Rizo estas la bazmanĝaĵo en Tajlando. La tajlanda esprimo por preni „manĝaĵojn“ (kin khao [กินข้าว] signifas lavorte „manĝi rizon“, tutegale pri kiuj manĝaĵoj temas.

La plej ŝatata rizospeco estas jasmena rizo el la regiono Isano. En la nordo kaj nordoriento de Tajlando la homoj preferas glurizon.

AldonaĵojRedakti

La tajlanda kuirarto havas multajn tipajn aldonaĵojn, ekzemple:

 
Kuai-Tiao-nudelsupo
  • Kuai Tiao (ก๋วยเตี๋ยว), riznudeloj ofte kiel nudelsupo fritita kiel Phat Thai (ผัดไทย).
  • Bami (บะหมี่) havas flavan koloron, faritaj el tritika faruno, kelkfoje kun ovoj.
  • Khanom Chin (ขนมจีน, riznudeloj) estas tipaj por la kuirarto de suda Tajlando, ili estas proponitaj kun akraj kareaj saŭcoj (Khanom Chin Nam Ya ขนมจีน น้ำยา), rizaj nudeloj kun herba saŭco.
  • Wun Sen (วุ้นเส้น) estas faritaj el mungofaba faruno celofannudeloj, por meti en supoj aŭ fari salaton, (Yam Wun Sen ยำวุ้นเส้น).
  • Tajlandaj melongenoj (Maküa Pro มะเขือเปราะ)
  • Cha-Om (ชะอม): ŝosoj de Acacia pennata, kio estas uzata en supoj, kareoj kaj omletoj
  •  
    tajlanda bazilio – en la taja kuirarto oni uzas entute tri speciojn de bazilio: „dolĉa bazilio“ (Bai Horapha ใบโหระพา), Ocimum basilicum), „limea baziliko“ (Bai Maeng Lak ใบแมงลัก, Ocimum citriodorum) kaj „hinda bazilio“ (Bai Kaphrao ใบกะเพรา, Ocimum tenuiflorum)
  • diversaj specoj de freŝaj kaj sekigitaj ĉilioj, ekzemple la malgrandaj Phrik Khi Nu (พริกขี้หนู), laŭvorta traduko musa fekaĵ-ĉilio, Capsicum frutescens, aŭ Capsicum annuum (Phrik Chi Fa, พริกชีฟ้า).
  • aneto (Phak Chi Laoผักชีลาว) precipe uzata en la regiona kuirarto de la nor-okcidenta Tajlando.
  • ilicio (Illicium verum) (Boi Gakโป๊ยกั้ก)
  • fiŝsaŭco estas uzata preskaŭ en ĉiu tajlanda plado; la fiŝsaŭco estas farata el sardeloj , akvo, kaj salo.
  • zingibro (King ขิง)
  • ĉina zingibro (Krachaiกระชาย)
  • tajlanda zingibro (Kha ข่า)
  • folioj de Citrus hystrix (Bai Magrutใบมะกรูด).
  • ajlo (Krathiam กระเทียม)
  • vera koriandro (Phak Chi ผักชี). Oni uzas la radikojn, la foliojn kaj la semojn.
  • kurkumo (Khamin ขมิ้น)
  • limeo (Manao มะนาว)
  • Pandanus amaryllifolius (Bai Toei ใบเตย)
  • tamarindo (Makhahm มะขาม).
  • citronherbo, Cymbopogon citratus (Dakreiตะไคร้)

MenuojRedakti

Oni distingas inter „unu-teleraj pladoj“ (อาหารจานเดียว, ahan chan diao) kaj societaj menuoj.

Unu-telera pladoRedakti

 
Phat Thai
  • (Pad Taj (ผัดไทย), „rostitaj nudeloj laŭ tajlanda maniero“), rigardata kiel nacia plado de Tajlando.
  • Khao Phat (ข้าวผัด}}, „rostita rizo“) estas ŝatata unu-telera plado.
  • Por Phat Kaphrao (ผัดกะเพรา) oni bezonas hakitan viandon (porkaĵo, kokaĵo aŭ salikokoj) kune kun „hinda bazilio“ (kaphrao).

Societaj menuojRedakti

 
Som Tam kun krustacoj
 
Tom Yam Kung (Tom Yam kun salikokoj)
  • Kaeng (แกง): Mondfamaj estas ankaŭ la pladoj el la grupo de la Kaeng, aŭ „tajlanda kareaĵo

Regionaj pladojRedakti

La tajlanda kuirarto povas distingiĝi en kvar regionaj kuirartoj.

Norda TajlandoRedakti

 
Khao Soikun kokaĵo estas tipa plado de norda Tajlando

La nordo de Tajlando allimas kun Birmo kaj Laoso, tial la plado (Ahan Phak Nuea อาหารภาคเหนือ) estas influita de tiuj najbaraj landoj. Tiun pladon la tajlandanoj transprenis de Laoso.

Centra TajlandoRedakti

 
Phat Kaphrao Mu: rostita porkaĵo kun Kaphrao („hinda bazili“), kun rizo kaj frititaj ovoj.

La kuirarto de meza Tajlando (Ahan Phak Klang อาหารภาคกลาง) estas ofte rigardata kiel „klasika tajlanda kuirarto“. Ĝi konsistas el Kaeng-pladoj kun kokoslakto kaj multaj spicaĵoj.

Konataj estas jenaj pladoj faritaj en volbopato:

  • Phat Krathiam Phrik Thai (ผัดกระเทียมพริกไทย) – „rostita viando kun ajlo kaj pipro“),
  • Phat Kaphrao (ผัดกระเพรา) – „rostita viando kun (hinda) bazilio“),
  • Phak Bung Fai Daeng ผักบุ้งไฟแดง – rostita akva spinaco kun ĉilioj, ajlo kaj nigraj fazeoloj aŭ Khai Chiao (ไข่เจียว) –tajlanda omeleto. Kun Nam Phrik Si Racha (ซอสพริกศรีราชา), kun oranĝkolora, sal-dolĉa–ĉilia saŭco kun ajlo, kiu havas nomon de la marborda urbo Si Racha.

Ŝatataj estas supoj, ekzemple Tom Yam (ต้มยำ), akr-acida salikoka supo kaj Tom kha kai (ต้มข่าไก่), kun „tajlanda zingibro“ kokoslakto kaj kokinaĵo. Yam-salatoj. Akr-acida salato kun lime-suko, ĉilioj kaj freŝaj herboj, maraj animaloj legomoj, bovaĵo kaj porkaĵo.

Pliaj specialaĵoj el meza Tajlando estas Khao Lam (ข้าวหลาม) — glurizo kun kokoslakto sur bambusaj stangoj vaporigita aŭ Kuai Tiao Ruea (ก๋วยเตี๋ยวเรือ – „boatonudeloj“),

Nordorienta TajlandoRedakti

 
Som tam, Gai yang kaj glurizo (Khao niao), la „klasika triopo“ de la Isana kuirarto

La kuirarto de la nordorienta parto de Tajlando, kaj la regiono Isano estas forte influita de Laoso kaj Kamboĝo. Tri pladoj estas ofte proponitaj en la regiona kuirarto de Isano: Gai Yang (ไก่ย่าง – rostita kokaĵo), Som Tam (ส้มตำ) – akr-acida saŭco el nematuraj papajo kaj Khao Niao (ข้าวเหนียว) kaj glurizo. Ŝatata spicaĵo estas fermentita fiŝo Pla Raa ปลาร้า.

Suda TajlandoRedakti

 
Khanom Chin Nam Ya

En la sudo la taja kuirarto estas influita de Malajzio. Tie vivas multaj islamanoj kaj ĉindevenaj tajlandanoj. La sudtajlanda kuirarto estas mikso de la tajlanda kaj malajzia kuirartoj (Ahan Phak Tai, อาหารภาคใต้). Ekzemple Khanom Chin Nam Ya (ขนมจีนน้ำยา), maldikaj ĉinaj riznudeloj kun akra fiŝ-„karea“-saŭco). Plia ŝatata plado, kiu estas mendebla en islamaj restoracioj de la regiono, estas Khao Mok Kai, la sudtajlanda maniero de Biryani.

Tre populara estas tie Kaeng Masaman แกงมัสมั่น. Oftas tie fiŝaĵo: Kaeng Tai Pla (แกงไตปลา) .

 
Kopi – tradicia Tajlanda kafo

ManĝkulturoRedakti

 
kareo el maraj animaloj

Surstrataj kuirartojRedakti

 
surstrata kuirarto

Tradiciaj alkoholaj trinkaĵojRedakti

Populara estas Lao Khao (เหล้าขาว),, Sato, Krachae kaj Uh”.

BierspecojRedakti

Du ĝis tri specoj estas konataj ankaŭ trans la landlimoj: Singha kaj Chang-biero kaj biero Lao.

LiteraturoRedakti

Eksteraj ligilojRedakti