Lonely Planet estas la plej granda gvidlibro kaj bita amaskomunikilo en la mondo. La firmao estas posedaĵo de BBC Worldwide, kiu aĉetis 75% parton de la fondintoj Maureen kaj Tony Wheeler en 2007 kaj la ceteran 25% en februaro 2011. Originale nomita Lonely Planet Publications, la firmao ŝanĝis sian nomon al Lonely Planet en julio 2009 por reflekti la larĝan vojaĝindustrion kaj la emfazon sur bit-produktoj.

Lonely Planet
negoco • libroeldonejo vd
Dum 1972 - nekonata/nuntempe
Fondintoj Tony Wheeler • Maureen Wheeler vd
Sidejo Melburno
Lando Aŭstralio
Dungitoj 400
Posedata de Brad M. Kelley vd
TTT Oficiala retejo
vdr
Kunfondintoj de Lonly Planet.

Post Let's Go Travel Guides, ĝi estis unu el la unuaj serioj de vojaĝpriskriboj direktitaj al dorsosakuloj kaj aliaj malalt-kostaj vojaĝantoj. En 2010, ĝi publikigis proksimume 500 numerojn en 8 lingvoj, same kiel televidoprogramoj, revuo, poŝtelefonaj aplikaĵoj kaj retejoj.

Lonely Planet ankaŭ havas sian propran kompanion kiu produktas multajn televidseriojn: Lonely Planet Six Degrees, The Sport Traveller, Going Bush, Vintage New Zealand, Bluelist Australia kaj Lonely Planet: Roads Less Travelled. Lonely Planet ĉefsidejas en Footscray, antaŭurbo de Melburno, Aŭstralio, kun branĉaj oficejoj en Londono kaj Oakland, Kalifornio. En 2009, ĝi pliigis la retan ĉeeston kaj komencis publikigi ĉiumonatan vojaĝrevuon nomita Lonely Planet Magazine en Britio, kaj en 2010 ĝi lanĉis la baratan kaj argentinan eldonojn.