Citronherbo (latine Cymbopogon citratus) estas planto el la genro Poacoj (Poaceae). La specio estas uzata en la Azia kuirarto speciale en la Taja, Hinda, Vjetnama kaj Indonezia kuirarto. La planto estas konata de kreskolokoj en Hindio, Afriko, Vjetnamio, Aŭstralio kaj Ameriko.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Citronherbo

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Spermatopsidoj Spermatopsida
Ordo: Poaloj Poales
Familio: Poacoj Poaceae
Subfamilio: Panicoideoj Panicoideae
Genro: Clmbopogono Cymbopogon
Specio: C. citratus
Cymbopogon citratus
(DC.) Stapf
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La folioj de la planto uzatas en la kuirejo. Ili havas acidan, freŝan, citronecan guston. La spicherbo ankaŭ akireblas en pulvora formo. Citronherbo ne manĝatas krude. Kutime pecoj da citronherbo estas kunkuiritaj aŭ -stufitaj en manĝaĵoj kaj antaŭ la konsumo forigitaj.

Etera oleo el citronherbo uzatas fare de abelbredistoj por logi abelsvarmojn en logkorbojn.

Kreskanta citronherbo