Tenaserim-Montaro

Montaro en Sudorienta Azio

Tenaserim-Montaro (angle : Tenasserim Range; taje ทิวเขาตะนาวศรี Thiokhao Tanaosi ; malaje : Banjaran Tenasserim) estas ĉirkaŭ 1 700 km longa montarĉeno, parto de la Hinda-Malaja montara sistemo [1] en Sudorienta Azio. Malgraŭ la relative malgranda altitudo de tiu montaro, ĝi formas efikan barieron inter Tajujo kaj Birmo en siaj norda kaj centra regionoj [2]. Ekzistas nur du ĉefaj internaciaj vojoj kaj limo-transiroj inter Chumphon kaj Tak, ĉe la Tri Pagodoj-Montpasejo kaj en Mae Sot. Tiu ĉi situas preter la norda ekstremo de la montaro, kie Tenaserimo renkontas Davnan-Montaron. Negravaj limo-transiroj estas Sing Khon, proksime de Prachuap Khiri Khan, kaj Bong Ti okcidente de la urbo Kanchanaburi. La suda parto de la vasta montoĉeno iras preter Kra-Istmo en Malajan Duoninsulon preskaŭ atingante Singapuron. Multaj riveroj havas siajn fontojn en la montaro, sed neniu el ili estas tre longa.

Tenaserim-Montaro
(ภูเขาตะนาวศรี)
Banjaran Tenasserim
montaro
Bildo ekde la Morto-Trajnvojo super Kvaj-Rivero, Kanĉanaburi-Provinco.
Landoj Birmo Birmo, Tajujo Tajlando, Malajzio Malajzio
Parto de Sistemo Hinda-Malaja
Plej alta Tahan-Monto (Malajzio)
 - alteco 2 187 m s. m.
 - koordinatoj 4° 38′ 00″ N 102° 14′ 00″ O / 4.63333 °N, 102.23333 °O / 4.63333; 102.23333 (mapo)
Longo 1 670 km (1 038 mi), norden-suden
Larĝo 130 km (81 mi)
Geologia konsisto Granito kaj kalkoŝtono
Periodo Permio, Triaso
Biomo Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj
Situo de Tenaserim-Montaro
Situo de Tenaserim-Montaro
Situo de Tenaserim-Montaro
Vikimedia Komunejo: Tenasserim Hills

Referencoj redakti

  1. Encyclopædia Britannica, 1988, volume 10, page 694
  2. International Boundary Study No. 63 - Burma-Thailand Boundary. Arkivita el la originalo je 2012-03-31. Alirita 2013-11-16.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti