Taja lingvo

lingvo parolata en Tailando

La taja lingvo (taje ภาษาไทย, phasa thai), tajlanda taja, historie en Esperanto por diferencigo foje nomita siama lingvo,[1] lingvo paroliĝas en Tajlando. Ĝi estas unu el la tajaj lingvoj kaj havas 5 tonojn. La siama skribsistemo estas abugido, alinome alfasilabaro. La termo "taja lingvo" povas identiĝi kun taja lingvaro enhavanta isanan lingvon en la isana regiono, la laŭan en Laoso, la ĝŭangan kaj la dajan en Ĉinio kaj Vjetnamio, ktp.

Taja
ภาษาไทย
phasa thaj
natura lingvomoderna lingvo • lingvo
Kradaja lingvaro
Parolata en Tajlando
Parolantoj 20 700 000
Denaskaj parolantoj pli ol 65 milionoj
Skribo Taja skribo
Lingvistika klasifiko
Kradaja lingvaro
Taja lingvaro
Sudokcidenta taja lingvaro
taja lingvo

Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Tajlando
Reguligita de Reĝa Societo de Tajlando
Lingva statuso 1 sekura
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 th
  ISO 639-2 tha
  ISO 639-3 tha
  SIL THA
  Glottolog thai1261
Angla nomo Thai
Franca nomo thaï
Vikipedio
vdr

Tonoj redakti

Tono Siama Ekzemplo Fonema Fonetika Signifo de la ekzemplo
meza สามัญ นา nāː naː˥˧ rizejo
malalta เอก หน่า nàː naː˧˩ (kromnomo)
malleviĝanta โท หน้า nâː naː˥˩ vizaĝo
alta ตรี น้า náː naː˧˥ onkl(in)o (pli juna ol oniaj gepatroj)
leviĝanta จัตวา หนา nǎː naː˨˩˧ dika

Vokaloj redakti

Monoftongoj redakti

 
Siamaj monoftongoj.
  Antaŭa Malantaŭa
malronda malronda ronda
mallonga longa mallonga longa mallonga longa
Fermata i
 -ิ 

 -ี 
ɯ
 -ึ 
ɯː
 -ื 
u
 -ุ 

 -ู 
Fermata-Meza e
เ-ะ

เ-
ɤ
เ-อะ
ɤː
เ-อ
o
โ-ะ

โ-
Malfermata-Meza ɛ
แ-ะ
ɛː
แ-
    ɔ
เ-าะ
ɔː
-อ
Malfermata     a
-ะ, -ั

-า
   

Paroj de Longaj kaj Mallongaj Monoftongoj redakti

Longa Mallonga
Siama IFA Signifo de la ekzemplo Siama IFA Signifo de la ekzemplo
–า fǎːn 'tranĉi' –ะ a fǎn 'sonĝi'
–ี  krìːt 'tondi' –ิ  i krìt 'ponardo'
–ู  sùːt 'enspiri' –ุ  u sùt 'plej malantaŭa'
เ– ʔēːn 'kliniĝi' เ–ะ e ʔēn 'ligamento'
แ– ɛː pʰɛ́ː 'venkiĝi' แ–ะ ɛ pʰɛ́ʔ 'kapro'
–ื  ɯː kʰlɯ̂ːn 'ondo' –ึ  ɯ kʰɯ̂n 'leviĝi'
เ–อ ɤː dɤ̄ːn 'marŝi' เ–อะ ɤ ŋɤ̄n 'arĝento'
โ– kʰôːn 'faligi' โ–ะ o kʰôn 'viskoza'
–อ ɔː klɔːŋ 'tamburo' เ–าะ ɔ klɔ̀ŋ 'skatolo'

Diftongoj redakti

 
Siamaj diftongoj.
Longa Mallonga
Siama IFA Siama IFA
–าย aːj ไ–*, ใ–*, ไ–ย aj
–าว aːw เ–า* aw
เ–ีย iːa เ–ียะ ia
–ิว iw
–ัว uːa –ัวะ ua
–ูย uːj –ุย uj
เ–ว eːw เ–็ว ew
แ–ว ɛːw
เ–ือ ɯːa
เ–ย ɤːj
–อย ɔːj
โ–ย oːj

Triftongoj redakti

Siama IFA
เ–ียว iow
–วย uɛj
เ–ือย ɯɛj

Konsonantoj redakti

  Bilabiala Labiodenta Alveola Postalveola Palatala Velara Glota
Nazala   m
    n
ณ,น
      ŋ
 
Ploziva p

ผ,พ,ภ
b
  t
ฏ,ต

ฐ,ฑ*,ฒ,ถ,ท,ธ
d
ฎ,ฑ*,ด
    k

ข,ฃ,ค,ฅ,ฆ
  ʔ
**
Frikativa   f
ฝ,ฟ
s
ซ,ศ,ษ,ส
        h
ห,ฮ
Afrikata      
tɕʰ
ฉ, ช, ฌ
     
Trila       r
       
Aproksimanta         j
ญ,ย
  w
 
Flanka aproksimanta       l
ล,ฬ
       

Historio redakti

Taja Lingvo suferis multajn gravajn sonŝanĝoj. Multaj el tiuj ŝanĝoj, en terminoj de konsonantoj kaj tono, okazis inter la tempo kiam Malnova Taja Lingvo estis unue skribita kaj la moderna Taja Lingvo. Ĉi ŝanĝoj estas viditaj en la ortografio.

Malnova Taja redakti

Malnova Taja havas tri-manieran tondistingon por vivi silaboj (tiuj silaboj ne finas en halto, i.e. /m/, /n/, /ŋ/, /w/, /j/) sed en distingo por malvivi silaboj (tiuj finoj en plozivo, ie. /k/, /p/, /t/, kaj tiuj finoj en glota halto).

Estis du-maniera tondistingo inter voĉa kaj senvoĉa por ĉiaj frikativaj kaj sonorantaj konsonantoj, tri-maniera kaj kvar-maniera distingo por plozivoj kaj afrikatoj. La kvar-maniera okazis en labialoj (/p pʰ b ʔb/) kaj dentaloj (/t tʰ d ʔd/); la tri-maniera okazis en velaroj (/k kʰ ɡ/) kaj palataloj (/tɕ tɕʰ dʐ/). La glotaj haltoj de ĉiu aro ŝajne mankas.

La gravaj ŝanĝoj inter Malnova Taja kaj moderna Taja estis perdo de voĉa distingo kaj la aldonita tonosplitiĝo. Eble ĉi tiuj ŝanĝoj okazis inter ĉirkaŭ 1400 kaj 1600 AD, eble okazis ĉe diferencaj fojoj en diferencaj partoj de la Taja-parola regiono. Ĉiuj paroj el voĉaj kaj senvoĉaj konsonantoj perdis la voĉan distingon:

  • voĉaj plozivoj (/b d ɡ dʐ/) iĝis senvoĉaj aspiraciaj plozivoj (/pʰ tʰ kʰ tɕʰ/).
  • voĉa frikativoj iĝis senvoĉaj.
  • senvoĉaj sonorantoj iĝis voĉaj.

Referencoj redakti

* ฑ prononciĝas kiel d, depende de la vorto.
** La glota plozivo impliciĝas post mallonga vokalo sen finiĝo, aŭ per la silenta อ antaŭ vokalo. Oni atentu, ke tiu simbolo uziĝas ankaŭ por la longa vokalo /ɔː/ -อ.

Aliaj projektoj redakti