La kradaja lingvaro estas grava lingva familio de Sudorienta Azio. Inter ili troviĝas la ĉefaj lingvoj de Tajlando kaj Laoso, la siama lingvo kaj la laŭa. La familio ankaŭ hejmas en Birmo kaj suda Ĉinio kun lingvoj kiel la ŝana kaj la ĝuanga, tiu ĉi la plejnombra lingvo en Ĉinio krom la ĉina mem.
La disvastiĝo de la kradajaj lingvoj:
centra-taja sudokcidenta-taja nord-taja kam-suja kraa bea hlaja
Subkategoriaj lingvojRedakti
La lingvaro nomiĝas ankaŭ la taj-kadajaj lingvoj, sed tiu estas pleonasmo, ĉar la nomo kadaja aŭ kradaja jam estas kunmetaĵo de la nomoj ka ("kraa") kaj daj ("tajeca"[Kontrolenda lingvaĵo]).
La eroj de la kradaja familio estas kvin:
- La taja lingvaro (taje ภาษาไต, p̣hās̛̄ātay): Sud-Ĉinio kaj Sudorient-Azio. La siama, laŭa, ŝana, kaj ĝuanga lingvoj.
- La kraa lingvaro (Ethnologue-e Kadai; ĉine 仡央, pinjine: Gēyāng): Sud-ĉinio, Nord-Vjetnamio.
- La kam-suja lingvaro (ĉine 侗水, pinjine: Dòng-Shǔi): ĉeflando de Ĉinio.
- La bea lingvo (Ong Be, ĉine 临高, pinjine: Lin'gao): Hajnano.
- La hlaja lingvo (aŭ lingvoj; ĉine 黎, pinjine: li): Hajnano.
- Propono de Weera Ostapirat
Kadaja (Kadai) |
Norda |
|
Kraa lingvaro
|
|
|
Kam-suja lingvaro
|
|
|
| Suda |
|
Hlaja lingvaro
|
|
|
Taja lingvaro
|
|
|
|
|
|
- Propono de Norquest (2007)
Kradaja (Kra-Dai) |
Norda |
|
Kraa lingvaro
|
| NE |
|
Lakkja-a lingvo
|
|
|
Kam-suja lingvaro
|
|
|
|
|
| Suda |
|
|
|
|
- Propono de Edmondson kaj Solnit (1988)
Kadaja (Kadai) |
|
Kraa lingvaro (Geyang)
|
|
|
Hlaja lingvaro
|
| Kam-taja lingvaro |
|
|
Lakkja–Biao-a lingvaro
|
|
|
Kam-suja lingvaro
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|