Mon (lingvo)

(Alidirektita el Mona lingvo)

La lingvo mon (birme မွန်ဘာသာစကား, taje ภาษามอญ) apartenas al la aŭstralazia lingvaro kaj estas parolata de 1 miliono da homoj[1] apartenantaj al la Mon-popolo kiuj loĝas en Birmo (Mjanmao) kaj Tajlando. La lingvo mon estas minacata lingvo, ĉar la pli juna generacio - sub forta socia premo - pli kaj pli ekuzas la birman lingvon[2]. Male al plej multaj aliaj lingvoj en la regiono, la lingvo mon ne estas tona lingvo. La alfabeto de la lingvo mon havas 35 konsonantojn, inkluzive de vokalo traktata kiel konsonanto.

Mon (lingvo)
Parolantoj 850 000
Skribo Mon script
Lingva statuso 2 vundebla
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3 mnw
  Glottolog monn1252
Angla nomo Mon
Franca nomo môn
Information icon.svg
vdr

La lingvokodo estas Mon [mnw] ISO 639-3[3]. Ĝiaj parolantoj ĉefe loĝas en la birmaj subŝtatoj Kajino, Mon kaj Tanintharyi (Tenasserim).

HistorioRedakti

La lingvo mon havas grandan historian gravecon en Birmo. En la la frua mezepoko ĝi estis la lingvafrankao de la reĝlando Pagan. Pere de la mon-popolo la birmanoj adoptis la Teravadan Budhismon kaj sian alfabeton.

En la birma historio, Mon estis dum longa periodo (en la 12-a jarcento) la dominanta lingvo de la valo Irawaddy, de la Mon-reĝlandoj je la malsupra kuro de la rivero ĝis Bagan je ĝia supra kuro. Ĉi tio restis tiel post kiam la Mon-reĝlando de Thaton estis konkerita de Bagan en la jaro 1057. La reĝo Kyanzittha el Bagan (1084-1112) estis admiranto de la monkulturo kaj antaŭenigis la uzon de la lingvo kaj precipe de la mon-alfabeto, kiun oni prenis kiel modelo por novdisvolvota birma skribo. Dum tiu ĉi periodo la Myazedi-epigrafoj estis kreitaj. Ili estis skribitaj en kvar lingvoj: la palian, la Pyuan, la birman kaj la Mon-lingvon. Post la morto de Kyanzittha, la influo de Mon fadis kaj la malnova birma lingvo anstataŭigis la lingvojn Mon kaj Pyu kiel Lingua Franca.

Post la falo de Bagan, la lingvo de la Mon-popolo travivis novan ekfloron kaj denove fariĝis la komunikada lingvo en la regiono de la hodiaŭa malsupra Birmo, precipe en Bago (Hanthawaddy, 1287 ĝis 1539). Ĉar ĉi tiuj areoj estis plejparte loĝataj de la mon-popolo, la lingvo mon restis ĝis la mezo de la 19-a jarcento determina. Tamen, post kiam la britoj enkorporigis Birmon en sian kolonian imperion en 1852, ili antaŭenigis la partoprenon de aliaj sekcioj de la loĝantaro en la delto de Irawaddy por antaŭenigi agrikulturon kaj rizokultivadon. Ĉi tiuj homoj kunportis siajn lingvojn kaj la lingvo mon estis reduktita al loka uzo kaj graveco.

La lingvo mon forvelkis sub la brita kolonia administrado, kaj post la sendependeco de la lando, la nombro de parolantoj malkreskis ankoraŭ pli, ĉar la respektivaj birmaj registaroj ofertis malmultan aŭ neniun subtenon al la malplimultaj lingvoj de la lando. Hodiaŭ la antikva mon-skribo estas preskaŭ nur regata de monaĥoj. En la landlimaj regionoj inter Birmo kaj Tajlando kontrolataj de la Mon-popolo, tamen, ekzistas lernejoj, en kiuj oni instruas kaj uzas la lingvon.

ReferencojRedakti

  1. (en) Raymond G. Gordon jr.: Mon. A language of Myanmar. In: Ethnologue. Languages of the world. 15-a eldono. SIL Internacia, 2005 (Memento de la 3-a de julio 2019 en Interreta Arĥivo), Ethnologue.
  2. (en) Dr. SM: The Mon Language (An Endangered Species). Monland Restoration Council (mrc-usa.org (Memento de la 7-a de aprilo 2013 en WebCite)
  3. (en) Mon [mnw], Ethnologue

LiteraturoRedakti

  • Ashley South: Mon Nationalism and Civil War in Burma. The Golden Sheldrake. Routledge, London 2003, ISBN 0-7007-1609-2.
  • Christian Bauer: Language and ethnicity. The Mon in Burma and Thailand, En: Gehan Wijeyewardene: Ethnic Groups Across National Boundaries in Mainland Southeast Asia. Institute of Southeast Asian Studies, Singapore 1990, ISBN 981-3035-57-9.
  • Mathias Jenny: A Short Introduction to the Mon Language. MonCulture and Literature Survival Project (MCL), 2001 (PDF; 217 kB]).