Indico de homa disvolviĝo
La mallongigo HDI venas el la angla Human Development Index, Indico de homa disvolviĝo kaj montras staton de homa evoluo en landoj de la mondo. Ĝi estas publikigata ĉiujare en raporto (Human Development Report, HDR), eldonita de Unuiĝintaj Nacioj.
KomparoRedakti
Oni komparas ne nur la MEP, sed ankaŭ vivdaŭron kaj edukitecon de la loĝantoj.
La faktoro de vivdaŭro montras kiel indikilo la sanoprizorgon, nutradon kaj higienon; la edukiteco montras akiritajn sciojn kaj eble enspezojn.
Oni uzas la suban formulon:
La lastaj unuajRedakti
- 2011 (2011)– Norvegio
- 2010 (2010)– Norvegio
- 2009 (2007)– Norvegio
- 2008 (2006)– Islando
- 2007 (2005)– Islando
- 2006 (2004)– Norvegio
- 2005 (2003)– Norvegio
- 2004 (2002)– Norvegio
- 2003 (2001)– Norvegio
- 2002 (2000)– Norvegio
- 2001 (1999)– Norvegio
- 2000 (1998)– Kanado
- 1999 (1997)– Kanado
- 1998 (1995)– Kanado
- 1997 (1994)– Kanado
- 1996 (1993)– Kanado
- 1995 (1992)– Kanado
- 1994 (????)– Kanado
- 1993 (????)– Japanio
- 1992 (1990)– Japanio
- 1991 (1990)– Japanio
- 1990 (????)– Japanio
- 1985 (????)– Japanio
- 1980 (????)– Svislando
KritikoRedakti
Pro la daŭra kritiko de la indico (alta pozicio de Japanio, spite al stato de virinoj tie; landoj kun samaj HDI, sed tre diversaj homaj rajtoj ktp.), laŭ peto de Barato, HDI ne plu estas uzata ekde mezo de la 1990-aj jaroj en oficialaj dokumentoj de UN.[1]
ReferencojRedakti
- ↑ Nuscheler 2004, p. 191
LiteraturoRedakti
- Nuscheler, Franz: Lern- und Arbeitsbuch Entwicklungspolitik, Bonn 2004, ISBN 3-8012-0350-6