Sieĝo laŭ PIV estas agado de armeo, kiu kolektas kaj restadigas militistajn trupojn ĉirkaŭ fortikaĵo, por preni ĝin", aŭ en pli vasta senco ago de pluraj homoj, kiuj ĉirkaŭas plian personon, minacante aŭ tedante.

la sieĝo de Konstantinopolo (Jean Chartier, 15-a jarcento)

En la baza senco do temas pri milita taktiko, kiu aplikiĝas, por konkeri aŭ almenaŭ milite neŭtraligi fortikitan lokon, kiun la sieĝanta armeo ne povus aktive konkeri: La ideo estas tiom intense ĉirkaŭigi la lokon per propraj trupoj, ke ĉiu trafiko inter la fortikita loko kaj la resta mondo estu interrompita. Aparte la provizo per nutraĵoj, armiloj kaj pliaj soldatoj estu interrompita.

Dum la antikva epoko kaj la mezepoko en Eŭropo, Azio kaj Norda Afriko la sieĝado estis inter la ĉefaj taktikoj de la militado, kaj ankoraŭ estis grava dum la Renesanco kaj la frua moderna epoko. Ekzemple la geniulo Leonardo da Vinci krom pro siaj artaĵoj dum sia epoko estis konata aparte pro siaj planoj por aparte malfacible konkereblaj fortikaĵoj. Nur dum la epoko de Napoleono la graveco de sieĝadoj pro la pli kaj pli forta apliko de pliperfektiĝantaj kanonoj malaltiĝis.

Pro la evoluo de la armila tekniko la formoj de sieĝoj dum la 20-a jarcento draste ŝanĝiĝis. Sed la esencaj elementoj de sieĝoj troveblas en pluraj bataloj de la Dua Mondmilito, ekzemple en la sieĝo de la rusa enloĝantaro Leningrado fare de la armeo de Nazia Germanio aŭ la sieĝo de la germana soldataro en la urbo Stalingrado fare de ĉirkaŭantaj trupoj de la Ruĝa Armeo de Sovetunio. Sed ankaŭ la usona sieĝo de la ŝtato Kubo dum la politika krizo de la jaro 1962 estas moderna ekzemplo de la taktiko.

Sieĝoj redakti