Sudorientazia Traktatorganizo
La Sudorientazia Traktatorganizo (en angla Southeast Asia Treaty Organization, do SATO, sed ĉefe SEATO, komparu kun NATO, kaj laŭ la esperanta vortumado SOATO) estis internacia organizaĵo por kolektiva defendo en Sudorienta Azio kreita pere de la Sudorientazia Kolektiva Defendotraktato, aŭ Manila Pakto, subskribita en Septembro 1954 en Manilo, Filipinoj. La formala instituciigo de SEATO estis establita la 19an de Februaro 1955 ĉe kunsido de traktatpartneroj en Bangkoko, Tajlando.[1] La sidejo de la organizaĵo estis ankaŭ en Bangkoko. Ok membroj aliĝis al la organizo.

Dekomence kreita por bloki pliajn komunistajn akirojn en Sudorienta Azio, SEATO estis ĝenerale konsiderita malsukceso ĉar interna konfliktaro kaj disputaro malhelpis la ĝeneralan uzadon de SEATO milite; tamen, SEATO-financaj kulturaj kaj edukaj programoj lasis pli longdaŭrajn efikojn en Sudorienta Azio. SEATO estis dissolvita la 30an de Junio 1977 post multaj membroj perdis intereson kaj retiriĝis.
Fakte ĝi estis komponita ĉefe de kontraŭkomunismaj potencoj tutmonde, dum nur tri landoj tute malproksimaj, Pakistano, Tajlando kaj Filipinoj, estis el la regiono, kaj ili malforte kontribuis al la ĝenerala buĝeto (interkrampe, inter 1958 kaj 1973): Usono (25%), Unuiĝinta Reĝlando (16%), Francio (13.5%), Aŭstralio (13.5%), Pakistano (8%), Filipinoj (8%), Tajlando (8%), Novzelando (8%). Evidentas ke la klopodoj okazis enkadre de la Malvarma Milito.
Vidu ankaŭRedakti
NotojRedakti
- ↑ Leifer 2005
BibliografioRedakti
- Leifer, Michael (2005). Chin Kin Wah, Leo Suryadinata, eld. Michael Leifer: Selected Works on Southeast Asia. ISBN 978-981-230-270-0.