Manilo

ĉefurbo de Filipinoj


Manilo (filipine Maynila) estas la ĉefurbo de Filipinoj.

Manilo
tagaloge Maynila
urbo
Fotomontaĵo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Maynila
Moto: Linisin at Ikarangal ang Maynila
Kromnomoj: Perlo de Oriento, Reĝino de Oriento
Ŝtato Filipinoj Filipinoj
Insulo Luzono
Regiono Metropolo Manilo
Historiaj regionoj Reĝlando de Tondo, Reĝlando de Manilo
Antaŭurbo Kezonurbo
Rivero Pasig
Situo Manilo
 - alteco 16 m s. m.
 - koordinatoj 14° 35′ 00″ N 120° 58′ 00″ O / 14.58333 °N, 120.96667 °O / 14.58333; 120.96667 (mapo)
Plej alta punkto 30
Plej malalta punkto 14
Areo 38,55 km² (3 855 ha)
 - de metropolo 638,55 km² (63 855 ha)
Loĝantaro 1 660 714 (2007)
 - de aglomeraĵo 20 795 000
 - de metropolo 11 553 427
Denseco 43 079,48 loĝ./km²
Konkerita 1571
Horzono FST (UTC+8)
Poŝtkodo
Telefona antaŭkodo 2
ZIP kodo 0900 ĝis 1096
Situo de Manilo enkadre de Filipinoj
Situo de Manilo enkadre de Filipinoj
Situo de Manilo enkadre de Filipinoj
Situo de Kezonurbo enkadre de Manila Metropolo
Situo de Kezonurbo enkadre de Manila Metropolo
Situo de Kezonurbo enkadre de Manila Metropolo
Situo enkadre de Azio
Situo enkadre de Azio
Situo enkadre de Azio
Vikimedia Komunejo: Maynila
Retpaĝo: www.manila.gov.ph
Map

La urbo situas sur la insulo Luzono, ĉe la orienta bordo de la Manila Golfo, 48 km longa, kiu konektiĝas kun la Sudĉina Maro. La urba aglomeraĵo, nomata Manila Metropolo, konsistas el Manilo kaj 16 pliaj urboj kaj komunumoj. Loĝas tie sume 15 milionoj da homoj.

Manilo (sen la aglomeraĵo) estas nur la dua plej granda urbo de la lando; la antaŭurbo Kezonurbo havas pli da loĝantoj.

Historio redakti

Manilo komence estis fiŝkaptista vilaĝo, kiu iĝis sultanlando. Ĝia nomo devenas de la vorto majnilad, kiu laŭlitere signifas «tie ĉi nilad»; nilad estas blanka mangrovo kreskanta grandakvante en la regiono.

En la 16-a jarcento reĝo Sulajmano regis Manilon. Li aliancis kun la sultanlandoj Brunejo, Ternate kaj Suluo. En 1570 la ejon konkeris hispanoj gvidataj de Martin De Goiti, mortigante la tutan sultanan korteganaron. En 1571 Miguel López de Legaspi ekposedis la urbon nome de la hispana reĝo kaj proklamis Manilon ĉefurbo de la hispana kolonio Filipinoj. En enklavo nomata Intramuros, ĉe la suda bordo de rivero Pasig, hispanoj konstruis fortikaĵon por protekti la koloniulojn.

La unua Batalo de Manilo (en filipina lingvo: Labanan sa Maynila; en hispana: Batalla de Manila; en angla Battle of Manila), estis la unua kaj plej granda batalo de la Filipin–usona milito, okazinta en la 4a-5a de februaro, 1899, inter 19 000 usonaj soldatoj kaj 15 000 filipinaj armitaj milicanoj. La armita konflikto eksplodis kiam la usonaj trupoj, pro ordonoj forigi ribelulojn el ilia kantonmento, pafis al grupo de filipinanoj. Ĝi finis per usona venko. Oni ĉirkaŭkalkulis 55 mortintojn kaj 204 vunditojn el la flanko de usonanoj, fum filipino suferis pli grandajn perdojn, nome 238 mortintojn kaj 306 kaptitojn.[1]

Dum la Dua Mondmilito, la 2-an de januaro 1942, japanaj trupoj konkeris Manilon. La dua Batalo de Manilo (en angla: Battle of Manila, en filipina lingvo: Labanan sa Maynila) (3a de februaro – 3a de marto 1945) estis grava batalo de la Filipina kampanjo de 1944-45, dum la Dua Mondmilito. Ĝi estis luktita de usonaj kaj filipinaj fortoj kontraŭ japanaj trupoj en Manilo. La unumonata batalo, kiu rezultis en la morto de ĉirkaŭ 100 000 civiluloj kaj la kompleta detruo de la urbo, estis la scenejo de la plej katastrofa urba batalo en la Pacifika Fronto. Japanaj fortoj fifaris amasmurdon kontraŭ filipinaj civiluloj dum la batalo. Krom la amasa vivoperdo, la batalo ankaŭ detruis arkitekturan kaj kulturan heredon datintan el la urbofondo. La batalo finigis la preskaŭ tri jarojn de japana milita okupacio en Filipinoj (1942–1945). La konkero de la urbo estis markita per la venkanonco fare de la generalo Douglas MacArthur kiel ŝlosila venko en la kampanjo de rekonkero. Ĝi estis la lasta el multaj bataloj okazintaj en la historio de Manilo.

La 15-an de februaro 1945 usona generalo Douglas MacArthur liberigis la urbon, kaj la 23-an de februaro ankaŭ la ceteron de la aglomeraĵo. La milito grandparte detruis la urbon, kaj oni rekonstruis ĝin.

En 1975 Manilo kaj la ĉirkaŭaj urboj kuniĝis por formi Metro Manila, por pli bone organizi la rapide kreskantan regionon. Manilo iĝis, post Quezon-Urbo, nova ĉefurbo de Filipinoj.

Geografio redakti

La aglomeraĵo estas grava kultura kaj ekonomia centro, sed suferas pro troloĝateco, trafikblokiĝoj, malpura vivmedio kaj krimoj.

Vidindaĵoj redakti

Servoj redakti

Esperanto redakti

Fine de septembro de 1980 en Manilo kunvenis Monda Turisma Konferenco, organizita de Monda Turisma Organizo. La konferencon partoprenis 107 plenrajtaj delegacioj kaj 91 kiel observantoj. Ekestis ankaŭ deklaro mencianta Esperanton[2].

La Monda Turisma Konferenco…

Deziras, ke estu daŭrigataj la strebadoj antaŭenigi la turisman konscion cele al plifaciligo kaj plifavorigo de la komunikado inter la vizitantoj, la loĝantoj de la turistakceptadaj lokoj kaj la turismaj funkciuloj;

Subtrekas ĉi-rilate la gravecon de la scio de la lingvoj, precipe de tiuj kun universala destino, kia estas Esperanto

Referencoj redakti

  1. Linn, Brian McAllister (2000), The Philippine War, 1899–1902, University Press of Kansas, ISBN 978-0-7006-1225-3, p. 52.
  2. Princz, Oszkar (1996-01-02). “La "Manila-deklaro" 15-jara!”, Eventoj (94). Alirita 2015-07-15.. 

Vidu ankaŭ redakti