Batalo de Manilo (1945)

batalo de la Dua Mondmilito je 1945

La Batalo de Manilo (en angla: Battle of Manila, en filipina lingvo: Labanan sa Maynila) (3a de februaro – 3a de marto 1945) estis grava batalo de la Filipina kampanjo de 1944-45, dum la Dua Mondmilito. Ĝi estis luktita de usonaj kaj filipinaj fortoj kontraŭ japanaj trupoj en Manilo, ĉefurbo de Filipinoj. La unumonata batalo, kiu rezultis en la morto de ĉirkaŭ 100 000 civiluloj kaj la kompleta detruo de la urbo, estis la scenejo de la plej katastrofa urba batalo en la Pacifika Fronto. Japanaj fortoj fifaris amasmurdon kontraŭ filipinaj civiluloj dum la batalo. Krom la amasa vivoperdo, la batalo ankaŭ detruis arkitekturan kaj kulturan heredon datintan el la urbofondo. La batalo finigis la preskaŭ tri jarojn de japana milita okupacio en Filipinoj (1942–1945). La konkero de la urbo estis markita per la venkanonco fare de la generalo Douglas MacArthur kiel ŝlosila venko en la kampanjo de rekonkero. Ĝi estis la lasta el multaj bataloj okazintaj en la historio de Manilo.

Usonaj trupoj en la Rizala Basbala Stadiono, Manilo, 16a de februaro 1945.
Usonaj trupoj en Intramuros, Manilo, 27a de februaro 1945.

Suferinte la atakon de pliiĝanta milita premo fare de usonaj fortoj kaj timante ĉu morton ĉu kapton, la atakitaj japanaj trupoj remetis sian koleron kaj frustradon kontraŭ la civiluloj kaptitaj en la interpafado, kaj fifaris multajn agojn de akra malhumaneco, kio poste estis konata kiel Manila masakro.[1] Masakroj okazis en lernejoj, hospitaloj kaj konventoj, kiel tiuj de Hospitalo San Juan de Dios, Lernejo Santa Rosa, Preĝejo Santo Domingo, Manila Katedralo, Preĝejo de Paco, Konvento de Sankta Paŭlo, lak Preĝejo de Sankta Vincento de Paul.[2]

La batalo por la kvartalo Intramuros pluis ĝis la 26a de februaro.[3] Malpli ol 3 000 civiluloj supervivis tiun atakon, ĉefe virinoj kaj infanoj kiuj estis liberigitaj posttagmeze de la 23a de februaro.[4] La soldatoj kaj maristoj de la kolonelo Noguĉi mortigis 1 000 gevirojn, dum aliaj ostaĝoj mortis dum la usona grenadatako.[5]

La kombinita nombro de civiluloj mortintaj dum la Batalo de Manilo estis ĉirkaŭ 100 000.

Notoj redakti

  1. Connaughton, R., Pimlott, J., kaj Anderson, D., 1995, The Battle for Manila, London: Bloomsbury Publishing, ISBN 0891415785 pp. 96, 107.
  2. Connaughton, R., Pimlott, J., kaj Anderson, D., 1995, p. 113.
  3. Connaughton, R., Pimlott, J., kaj Anderson, D., 1995, p. 171.
  4. Robert Ross Smith, Triumph in the Philippines, United States Army in World War II, Office of the Chief of Military History, Department of the Army, 1961, p. 299
  5. Raphael Steinberg, Return to the Philippines, Time-Life, p.143; Robert Ross Smith, Triumph in the Philippines, p.294, 299.

Bibliografio redakti

  • Andrade, Dale. Luzon. The U.S. Army Campaigns of World War II. United States Army Center of Military History. CMH Pub 72-28.