La filipina lingvo (Filipino, antaŭlonge Pilipino) estas normhava vario de la tagaloga, kaj estas la nacia kaj oficiala lingvo (kun la angla) de Filipinoj. Ĝi estas ano de la Aŭstronezia lingvofamilio.

Filipina lingvo
Mapo
norma lingvovario • nacia lingvomoderna lingvodialekto • dialektogrupo • vorterosigna skribsistemo • multiethnolect
tagala lingvo
Parolata en Filipinoj
Parolantoj 90 000 000
Skribo Latina alfabeto
Lingvistika klasifiko
Aŭstronezia lingvaro
Malajopolinezia lingvaro
Okcidenta malajo-polinezia lingvaro
Centra filipina lingvaro
Tagaloga lingvo
Filipina lingvo
Oficiala statuso
Reguligita de Komisio pri la Lingvo Filipina, Centro de Filipina Lingvo
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 fil
  ISO 639-3 fil
  SIL FIL
  Glottolog fili1244
Angla nomo Filipino
Franca nomo philippin
vdr

ISO-lingvokodo :

639-1 = mankas
639-3 = fil

La 13-an de novembro 1937 estis fondita la unua nacia ensemblo de Filipinoj, la Instituto por la Nacia Lingvo (tagaloge Surian ng Wikang Pambansa), kiu difinis por tio la tagalogan lingvon kiel bazon de la nova nacia lingvo. Post kvereloj kun reprezentantoj de la aliaj regionaj lingvoj en la 1950-aj jaroj, oni alinomis la lingvon en 1961 (laŭ aliaj fontoj en 1956) al Pilipino. En 1978 ricevas la lingvo sian hodiaŭan nomon Filipino (filipina lingvo) kaj ĝi estis difinita kiel lingvo de la instruado en ĉiu publika lernejo. Kompreneble hodiaŭ ekzistas ankoraŭ grupoj, kiuj ne akceptis la decidon kaj rifuzas uzi la filipinan lingvon, ekzemple en la ĉirkaŭaĵo de Legazpi, kie oni parolas en la tradicia bikola lingvo.

Dum evoluigo de la nacia lingvo, verkis Lope K. Santos la Balarila ng Wikang Pambansa-on kaj enkondukis la abocon kun 20 literoj, en kiu ĉiu litero reprezantas nur unu elparolon. La 20 literoj de la aboco (filipine Abakada) estas a b k d e g h i l m n ng o p r s t u w y. La Instituto por la Nacia Lingvo de Filipinoj prezentis la novan lingvon en 1973. Kiam la lingvo evoluis al komuna lingvo de la lando, ĝi transprenis multajn vortojn el la diversaj filipinaj regionaj lingvoj. En 1976 konsistis la aboco el 31 literoj – inkluzive la 26 literojn de la angla lingvo plus la hispanajn literojn ñ, ll, rr kaj ch kaj la tagalogan ng. En 1987 la aboco estis denove tralaborita; oni forigis la hispanaĵojn rr, ll kaj ch kaj tiel restis 28 literoj: a b c d e f g h i j k l m n ñ ng o p q r s t u v w x y z. Ĝis nun bazlernejoj instruas pri ĉi tiu 28-litera aboco.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti