Manila Light Rail Transit System
Manila Light Rail Transit System
Manila Light Rail Transit System | |||||
---|---|---|---|---|---|
rapidtramo | |||||
Komenco | 1984 vd | ||||
Lando(j) | Filipinoj vd | ||||
Situo | Manilo | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Manila Light Rail Transit System | |
---|---|
Linio LRT-1 | |
rapidtramo | |
Ĝeneralaj informoj | |
Loko | Manila Metropolo Filipinoj |
Transportsistema speco | Malpeza metroo |
Komenco de trafiko | 1-a de decembro 1984 |
Teknikaj informoj | |
Longeco de sistemo | 37,24 km |
Nombro de linioj | 2 |
Nombro de stacioj | 33 |
Aliaj informoj | |
Traklarĝo | 1 435 mm |
Transportisto | Light Rail Manila Corporation Light Rail Transit Authority |
Manila Light Rail Transit System, komune konata kiel LRT estas la ĉefa fervoja sistemo en la Manila Metropolo, Filipinoj. Ĝi havas du liniojn: LRT-1, aŭ "verda linio", kaj LRT-2, aŭ "blua linio". Kvankam oni parolas pri "malpeza metroo", supozeble ĉar la reto estas ĉefe supertera, la sistemo pli similas al konvencia metroo. Linio LRT-1 estas la unua metrosistemo en Sud-Orienta Azio, konstruita tri jarojn antaŭ la Metroo de Singapuro. Linio LRT-1 estas konektota al Manila Metro Rail Transit System MRT-3, aŭ "flava linio", kaj al la estonta linio MRT-7 antaŭ 2022.