ASEAN

interregistara organizaĵo en sudorienta Azio

Asocio de Sud-Orient-Aziaj Nacioj (ASOAN, angle Association of Southeast Asian Nations, ASEAN) estas interregista organizaĵo kaj politika, ekonomia, kaj kultura asocio partoprenata de dek landoj el Sud-Orienta Azio. Ĝin fondis la 8-an de aŭgusto 1967 en Bangkoko (Tajlando) kvin landoj (nome Indonezio, Malajzio, Filipinoj, Singapuro, kaj Tajlando),[1] dum la malvarma milito, por kontraŭi la komunismajn agadojn, plibonigi la ekonomian kreskon, la socialan progreson, kaj la socikulturan evoluadon inter siaj membroj, kaj stabiligi la regionon. Hodiaŭ, ĝi celas kunagadon (ekzemple por solvi regionajn problemojn havigante mekanismon por ke membraj landoj turnu sin al pacaj rimedoj, aŭ por havi pli da forto dum internaciaj interparoladoj).[2][3] Post la fondo la asocia membreco etendiĝis por inkludi Brunejon, Birmon, kaj la iamajn komunismajn landojn Kamboĝon, Laoson, kaj Vjetnamion. ASEAN estas oficiala observanto ĉe Unuiĝintaj Nacioj.[4][5]

ASEAN
flago
ASOAN-membroj en la mondo
ASOAN-membroj en la mondo
interregistara organizaĵo
Komenco 8-a de aŭgusto 1967 vd
Antaŭe Asocio de Sud-Orienta Azio vd
Geografia situo 6° 14′ 20″ S, 106° 47′ 57″ O (mapo)-6.238962106.799253Koordinatoj: 6° 14′ 20″ S, 106° 47′ 57″ O (mapo)
Sidejo Suda Ĝakarto
Adreso 70A Jalan Sisingamangaraja, Jakarta 12110
ASEAN (Indonezio)
ASEAN (Indonezio)
DEC
ASEAN
ASEAN
Map
ASEAN
Fondinto(j) IndonezioMalajzioFilipinojSingapuroTajlando vd
Lingvoj

angla lingvo
birma lingvo
ĉina lingvo
filipina lingvo
indonezia lingvo
kmera lingvo
laŭa lingvo
• malajzia malaja
tamila lingvo
taja lingvo
vjetnama lingvo

Filioj ASEANstats vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Ĝia generala sekretariejo estas en Ĝakarto (Indonezio). La flago estas malhelblua kun centra ruĝa cirklo kiu enhavas flavan simbolon de stlizita fasko da cerealoj, eble rizo kiel ofta manĝo- kaj enspezo-rimedo. La proparolanto estas Rodrigo Duterte, kiel prezidento de Filipinoj kaj Ĝenerala Sekretario estas Lê Lương Minh, kiel diplomato el Vjetnamio.

ASEAN kovras terareon de 4.4 milionoj de kvadrataj kilometroj, nome 3% el la totala terareo de la Tero. La teritoriaj akvoj de ASEAN kovras areon de ĉirkaŭ tri fojojn pli granda ol ties teran parton. Membraj landoj havas kombinitan loĝantaron de proksimume 625 milionoj da personoj, nome 8.8% el la tutmonda loĝantaro. En 2015, la kombinita Malneta enlanda produkto de la landoj de la organizaĵo estis kreskinta al pli ol 2.6 bilionoj da usonaj dolaroj. Se ASEAN estus unusola ento, ĝi rangus kiel la sesa plej granda ekonomio en la mondo, post nur Usono, Ĉinio, Japanio, Barato kaj Germanio.[6][7] ASEAN kunhavas terajn landlimojn kun Barato, Ĉinio, Bangladeŝo, Orienta Timoro, kaj Papuo-Nov-Gvineo, kaj marajn landlimojn kun Barato, Ĉinio, Palaŭo kaj Aŭstralio. Kaj Orienta Timoro kaj Papuo-Nov-Gvineo estas apogitaj de kelkaj membroj de ASEAN por ties membreco en la organizaĵo.

ASEAN establiĝis kiel platformo por azia integrado kaj kunlaborado, laborante kun aliaj aziaj landoj por helpi unuecon, prosperecon, disvolvigon kaj elteneblecon de la regiono, same kiel por laborado al solvoj de konfliktoj kaj problemoj en la regiono. Kvankam ĉefe fokuse al landoj de Azio-Pacifiko, ASEAN establis ankaŭ komunikadon kun aliaj mondopartoj, por pli bone helpi la tutmondajn pacon kaj stabilecon. La organizaĵo havas ĝenerale tutmondan reputacion defendi la bonan volon kaj diplomation inter landoj, evitante unupartiajn opiniojn aŭ decidojn, kaj defendante la principon de Ne-Interferado.[8][9][10][11][12][13]

Celoj redakti

Laŭ la ASEAN Deklaro, la celoj de ASEAN estas la jenaj:[14]

  • Akceli la ekonomian kreskon, socialan progreson, kaj kulturan disvolviĝon en la regiono.
  • Helpi regionajn pacon kaj stabilecon.
  • Helpi kunlaboradon kaj reciprokan asistadon ĉe aferoj de komuna intereso.
  • Havigi asistadon unu al alia en la formo de rimedoj de trejnado kaj esplorado.
  • Kunlabori por la plej bona uzado de agrikulturo kaj industrio to raise the living standards of the people.
  • Helpi sudorientaziajn studojn.
  • Teni fortan, profitan kunlaboradon kun ekzistantaj internaciaj organizaĵoj kiuj havas similajn celojn.[15]

Membroj (enirdatoj) redakti

 
Flagoj de la ASEAN-membroj en Ĝakarto.

Historio redakti

Fondo redakti

ASEAN estis antaŭata de organizaĵo formita en 1961 nomita Asocio de Sudorienta Azio (ASA), nome grupo konsistanta el Filipinoj, Malajzio, kaj Tajlando. ASEAN mem estis kreita la 8an de Aŭgusto 1967, kiam la Ministroj pri eksteraj aferoj de kvin landoj: nome Indonezio, Malajzio, Filipinoj, Singapuro, kaj Tajlando, subskribis la Deklaron de ASEAN, plej ofte konata kiel Bankoka Deklaro.

La kreo de ASEAN estis okazigita per komuna timo al komunismo,[16] kaj sopiro al ekonomia disvolviĝo.

ASEAN kreskis kiam Brunejo iĝis ties sesa membro la 7an de Januaro 1984, apenaŭ unu semajnon post akiro de sendependeco.[17]

Etendo kaj plia integriĝo redakti

ASEAN atingis pli grandan interkonsenton en la mezo de la 1970-aj jaroj sekve al la ŝanĝiĝema ekvilibro de povo en Sudorienta Azio post la fino de la Vjetnama Milito. La dinamisma ekonomia kresko de la regiono dum la 1970-aj jaroj plifortigis la organizaĵon, kio ebligis al ASEAN adopti unuigitan reagon al la vjetnama invado de Kamboĝo en 1979. La unua pintokunveno de ASEAN, okazinta en Bali, Indonezio, en 1976, rezultis en interkonsenton de kelkaj industriaj projektoj kaj la subskribo de Traktato de Amikeco kaj Kunlaborado, kaj Deklaron de Interkonsento. La fino de la Malvarma Milito inter Usono kaj Sovetunio ĉe la fino de la 1980-aj jaroj ebligis ke la landoj de ASEAN plenumu pli grandan politikan sendependecon en la regiono, kaj en la 1990-aj jaroj ASEAN aperis kiel ĉefa voĉo en aferoj pri regiona komerco kaj sekureco.[18]

La 28an de Julio 1995, Vjetnamio iĝis la sepa membro de ASEAN.[19] Laoso kaj Birmo aliĝis du jarojn poste la 23an de Julio 1997.[20] Kamboĝo estis enironta samtempe kiel Laoso kaj Birmo, sed ties enirado estis prokrastita pro la luktoj en la interna politiko de la lando. Ĝi poste aliĝis la 30an de aprilo 1999, sekve al la stabiligo de ties registaro.[20][21]

En 1990, Malajzio proponis la kreadon de Orientazia Ekonomia organizaĵo[22] komponita de membroj de ASEAN same kiel de Ĉinio, Japanio, kaj Sud-Koreio, kun la intenco kontraŭekvilibradi la kreskantan influon de Usono en Azia-Pacifika Ekonomia Kunlaborado (APEK) kaj en la azia mondoregiono kiel tuto.[23][24] Tamen, la propono malsukcesis pro la forta opozicio fare de Usono kaj Japanio.[23][25] Membraj ŝtatoj plu laboris por plua integriĝo, kaj la grupo de libera komerco nome ASEAN Plus Three (ASEAN Plus Tri) estis kreita en 1997.

En 1992, la skemo de Komuna Efektiva Preferenca Tarifo (KEPT) estis adoptita kiel plano por starigo de tarifoj kun la celo pliigi la "kompetentecan avantaĝon de la regiono kiel produktobazo regata de la monda merkato". Tiu legaro agus kiel kadro por la ASEAN Liberkomerca Areo (AFTA). AFTA estas interkonsento de membraj landoj koncerne lokan fabrikadon en ASEAN landoj. La AFTA interkonsento estis subskribita la 28an de Januaro 1992 en Singapuro.[26]

Post la Orientazia Financa Krizo de 1997, revivigo de la malajzia propono, konata kiel Ĉiang Mai Iniciato, estis organizita en Ĉiang Mai, Tajlando. Ĝi alvokis por pli bona integrado de la ekonomioj de ASEAN same kiel tiuj de la landoj de ASEAN Plus Three, nome Ĉinio, Japanio, kaj Sud-Koreio.

La bloko ankaŭ fokusigis al paco kaj stabileco en la regiono. La 15an de decembro 1995, estis subskribita la Traktato de Sudorientazia Zono sen nukleaj armiloj kun la intenco turni Sudorientan Azion en Zonon sen nukleaj armiloj. La traktato efikiĝis el la 28a de Marto 1997 post kiam ĉiuj escepte unu el la membraj ŝtatoj estis ratifinta ĝin. Ĝi iĝis tute efektiva la 21an de Junio 2001 post Filipinoj ratifis ĝin, efektive malpermesante ĉiujn atomajn armilojn en la regiono.[27]

Ĉarto redakti

 
La Sekretariejo de ASEAN ĉe Jalan Sisingamangaraja No.70A, Suda Ĝakarto, Indonezio.

La 15an de Decembro 2008, la membroj de ASEAN kunsidis en la Indonezia ĉefurbo de Ĝakarto por lanĉi ĉarton, subskribita en Novembro 2007, kun la celo alproksimiĝi al "komunumo laŭ stilo de EU".[28] La ĉarto faris ASEAN jura ento kaj celis krei unusolan areon por libera komerco por tiu mondoregiono kiu enhavas 500 milionojn da personoj. Prezidento de Indonezio Susilo Bambang Yudhoyono asertis: "Tiu estas mejloŝtona disvolvigo kiam ASEAN estas plifortigante, integrante, kaj transformante sin en komunumo. Tio estas atingita dum ASEAN serĉas pli fortan rolon en aziaj kaj tutmondaj aferoj samtempe kiam la internacia sistemo estas spertante tertremajn ŝanĝojn". Reference al la klimata ŝanĝo kaj al la ekonomia agitiĝo, li konkludis: "Sudorienta Azio ne estas plu la akre dividita, milit-ŝirita regiono kia ĝi estis en la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj".

La tutmonda financa krizo de 2008 estis rigardata kiel minaco al la celoj konsideritaj de la ĉarto,[29] kaj ankaŭ priskribis la ideon de proponita korpuso de homaj rajtoj kiu estu studita en estonta pintokunsido de Februaro 2009. Tiu propono okazigis polemikon, ĉar tiu korpuso ne havis la povon meti sankciojn aŭ puni landojn kiuj kontraŭas la civitanajn rajtojn kaj tiel ĝi restos limigita en sia efiko.[30] La korpuso estis establita poste en 2009 kiel Interregistara Komitato pri Homaj Rajtoj de ASEAN (AICHR). En Novembro 2012, tiu komitato adoptis la Deklaron pri Homaj Rajtoj de ASEAN.[31]

La Vojo ASEAN redakti

La 'Vojo ASEAN' referencas al la metodologio aŭ alproksimiĝo solvi aferojn kiuj respektu la kulturajn normigojn de Sudorienta Azio. Masilamani kaj Peterson resumas ĝin jene:

Labor-procezo aŭ stilo kiu estas neformala kaj persona. Politikfarantoj konstante uzas kompromispn, interkonsenton, kaj konsultadon en la neformala decid-fara procezo... tiu super ĉiuj prioritatoj konsento-bazita, ne-konflikta vojo direkti problemojn. Trankvila diplomatio permesas al la estroj de ASEAN komuniki sen porti diskutojn en la publikan rigardon. Membroj evitas la honton kiuj povas konduki al plia konflikto.[32]

Oni diris ke la meritoj de la Vojo ASEAN povus "esti utile aplikita al la administrado de tutmondaj konfliktoj". Tamen, kritikoj argumentis ke tia alproksimiĝo povas esti aplikita nur al aziaj landoj je specifaj kulturaj normigoj kaj komprenoj ĉefe pro diferenco en pens-maniero kaj nivelo de streĉiteco[33]:pp 113–118.

 
Rodrigo Duterte estas estro de ASEAN kaj estis akuzita de korupto kaj eksterleĝaj krimoj.

Kritikoj plendas ke la Vojo ASEAN emfazas al konsultado, interkonsento, kaj ne-interfero, kio devigas la organizaĵon adopti nur tiujn politikojn kiuj plenumas la plej malaltan komunan denominatoron. Decidfarado pere de interkonsento postulas ke la membroj intervidiĝas antaŭ ASEAN povas moviĝi antaŭen al afero. Membroj povas ne havi komunan koncepton de la signifo de la Vojo ASEAN. Birmo, Kamboĝo, kaj Laoso emfazas al la prioritato de ne-interfero dum pli antikvaj membraj landoj fokusas al kunlaborado kaj kunordigado. Tiuj diferencoj malhelpas la klopodojn por trovi komunajn solvojn al partikularaj aferoj, sed ankaŭ malfacilas por determini kiam la kolektiva agado estas taŭga en difinita situacio.[34]: pp 161–163.

Aliaj kritikistoj rigardas la precizajn okazojn de atakoj kontraŭ la homaj rajtoj en multaj landoj membroj de ASEAN, kontraŭ kio la organizaĵo faras aŭ povas fari nenion pro sia netrudema konduto. Tiele kontrastas ke en 2017 la proparolanto (chairman) de ASEAN estas precize Rodrigo Duterte, nome prezidento de Filipinoj, kiuj estis ofte akuzita de korupto kaj eksterleĝaj krimoj. Fakte la politika sukceso de Duterte estis helpata de sia esprimita subteno al la eksterjura mortigado de drogokonsumantoj kaj de aliaj krimuloj.[35] Laŭ Reuters, grupoj por homaj rajtoj dokumentis ĉirkaŭ 1 400 eksterleĝajn murdojn fare de porpolicaj grupoj okazintaj en Davao inter 1998 kaj Majo 2016; la viktimoj estis ĉefe drogokonsumantoj, malgravaj krimuloj kaj stratinfanoj.[36] Duterte foj konfirmis kaj foje malkonfirmis sian partoprenon en tiuj murdoj.[37] Kontraŭ tio ASEAN faras nenion, krome ĉar ĝi estas iel estrita de la propra Duterte.

ASEAN Plus Tri redakti

 
La 16 membraj landoj de la Regiona Kompleta Ekonomia Partnereco RKEP
Malhelblua: ASEAN
Purpura: ASEAN Plus Tri
Verdecblua: ASEAN Plus Ses.

La estroj de ĉiu lando sentis la neceson plue integri la landojn en la regiono. Komence en 1997, la bloko startis kreadi organizaĵojn kun la intenco atingi tiun celon. "ASEAN Plus Tri" estis la unua el tiuj kaj estis kreata por plibonigi la ekzistantajn ligilojn kun la Popola Respubliko Ĉinio, Japanio, kaj Sud-Koreio. Tio estis sekvata de la eĉ pli granda Orient-Azia Pintkunveno (East Asia Summit, (EAS)), kiu inkludis landojn de ASEAN Plus Tri nome Barato, Aŭstralio, Novzelando. Tiu nova grupo agadis kiel antaŭkondiĉo por la planita Orient-Azia Komunumo kiu estis supozeble modelita laŭ la nune forpasinta Eŭropa Komunumo. La Grupo de Elstaruloj de ASEAN estis kreita por studi la eblajn sukcesojn kaj malsukcesojn de tiu politiko same kiel la eblon skizi ĉarton de ASEAN.

En 2006, ASEAN ricevis la statuson de observantoj ĉe la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj.[38] Reage, la organizaĵo havigis la statuson de "dialoga partnero" al la UN.[39]

ASEAN Plus Ses redakti

ASEAN iĝis ASEAN Plus Ses kun aldonaj landoj: nome Aŭstralio, Novzelando kaj Barato. Kodigo de la rilatoj inter tiuj landoj vidis progreson pere de la disvolvigo de la Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco ("Regional Comprehensive Economic Partnership", RCEP), nome proponita interkonsento por libera komerco inkludante la 16 landojn de ASEAN plus ses. RCEP ebligus parte al la membroj protekti lokajn sektorojn kaj doni plian tempon por plenumi la celon por disvolvigitaj landaj membroj.[40]

Ekonomio redakti

 
Selekto de informo pri MEP PDP (por dungita persono) en pintaj 10 landoj kaj blokoj sen partikulara ordo.

Ĝenerale redakti

ASEAN estis konstruita sur tri pilieroj:[41] la Politik-Sekureca Komunumo de ASEAN (ASEAN Political-Security Community, APSC),[42] La Ekonomia Komunumo de ASEAN, (ASEAN Economic Community, AEC),[43] kaj la Soci-Kultura Komunumo de ASEAN, (ASEAN Socio-Cultural Community, ASCC).[44]

ASEAN serĉis ekonomian integradon pere de la kreado de AEC fine de 2015. Tio establis la funkciadon de komuna merkato.[45] La averaĝa ekonomia kresko de la landoj membroj de ASEAN dum 1989–2009 estis inter 3.8% kaj 7%. Tiu ekonomia kresko estis pli granda ol la averaĝa kresko de Azia-Pacifika Ekonomia Kunlaborado (Asia-Pacific Economic Cooperation, APEC), kiu estis 2.8%.[46]

La Liberkomerca Areo de ASEAN, (ASEAN Free Trade Area, AFTA), kiu estis establita la 28an de Januaro 1992,[26] inkludas la funkciadon de Komuna Afektiva Prefera Tarifo (Common Effective Preferential Tariff, CEPT) por helpi la liberan fluon de varoj inter la ŝtatoj membroj.[45] Kiam la interkonsento por AFTA estis dekomence subskribita, ASEAN havis nur ses membrojn: nome Brunejo, Indonezio, Malajzio, Filipinoj, Singapuro, kaj Tajlando. Vjetnamio aliĝis en 1995, Laoso kaj Birmo en 1997, kaj Kamboĝo en 1999. La novalvenintoj ne tute plenumis la devojn de AFTA, sed ili estas oficiale konsiderataj parto de AFTA ĉar oni postulis al ili subskribi la interkonsenton antaŭ eniri en ASEAN, kaj ili ricevis pli longajn limdatojn por eniri en la devoj por mapliigo de tarifoj de AFTA.[47]

La venontaj paŝoj estas krei la jenon: unusola merkato kaj produktada bazo, konkurenca ekonomia regiono, regiono de egaleca ekonomia disvolvigo, kaj regiono kiu estu tute integrata en la tutmonda ekonomio.

Ekde 2007, la landoj de ASEAN laŭgrade malaltigis siajn importajn impostojn al la membrolandoj. La celo estis nulaj importimpostoj por ĉirkaŭ 2016.[48]

En Februaro 2016, tiama usona prezidanto Obama iniciatis la inaŭguran kunsidopinton de la US-ASEAN ĉe Sunnylands, Rancho Mirage, Kalifornio, por pli proksima engaĝiĝo kun ASEAN, dum la ekonomia kaj komerca kresko de Ĉinio estis bremsanta. Oni studis ankaŭ la aferon de la teritoriaj disputoj en la Sudĉina Maro. Tamen, en fina kuna deklaro, nome la Sunnylands Declaration ne aludis al la Sudĉina Maro laŭ ties nomo, kaj anstataŭe alvokis por: "respekto por la suvereneco de ĉiu lando kaj por la internacia juro". Analizistoj kredas ke tiaj paroloj indikis dividojn ene de la grupo pri kiel respondi al la mara strategio de Ĉinio.[49][50]

La landoj de ASEAN havas multajn ekonomiajn zonojn (industriaj areoj, eko-industriaj parkoj, specialaj ekonomiaj zonoj, teknologiaj areoj, kaj plinovigaj distriktoj). UNIDO Viet Nam (United Nations Industrial Development Organization) kompilis en 2015 liston de ekonomiaj zonoj en la Ekonomia Komunumo de ASEAN en informo titolita "Economic Zones in the ASEAN Arkivigite je 2020-09-30 per la retarkivo Wayback Machine" verkita de Arnault Morisson.

Interna merkato redakti

Ĉirkaŭ fino de 2015, ASEAN planis stabli la funkciadon de komuna merkato bazite sur la kvar liberoj de la Eŭropa Unio. Tiu unusola merkato certigu la liberan fluon de varoj, servoj, kapabla laborforto, kaj kapitalo.

Ĝis la fino de 2010, intra-ASEAN komerco estis ankoraŭ malalta. Komerco estis ĉefe de eksportoj al landoj ekster la regiono, kun la escepto de Laoso kaj Birmo, kies ekstera komerco estis ASEAN-orientita, kun 80% kaj 50% respektive el ties eksportado iranta al aliaj ASEAN landoj.[51]

En 2009, la farita rekta eksterlanda investado (REI) estis de 37.9 mil milionoj da usonaj dolaroj kaj pliiĝis duoble en 2010 al 75.8 mil milionoj da usonaj dolaroj. 22% el la REI venis el la Eŭropa Unio, sekve de landoj de ASEAN (16%), kaj de Japanio kaj de Usono.

La Kadra Interkonsento pri Komerco en Servoj de ASEAN, (ASEAN Framework Agreement on Trade in Services, AFAS) estis adoptita en la Pintokunsido de ASEAN Summit en Bankoko en Decembro 1995.[52] Laŭ AFAS, le ŝtatoj membroj de ASEAN eniris en sinsekvaj sesioj da negocado por liberigi la komercon en servoj kun la celo submeti pli kaj pli altajn nivelojn de engaĝiĝo. Nuntempe, ASEAN konkludis sep seriojn da engaĝiĝoj laŭ AFAS.[53]

Libera fluo de kapabla laborforto redakti

La Reciprokaj Agnoskaj Interkonsentoj (Mutual Recognition Agreements, MRAs) estis interkonsentitaj fare de ASEAN por ok profesioj: kuracistoj, dentistoj, flegistoj, arkitektoj, inĝenieroj, kalkulistoj, vorkinspektistoj, kaj turismaj profesiuloj. Individuoj de tiuj profesioj estos liberaj labori en ajna landon de ASEAN ekde la AEC venis en validiĝo la 31an de Decembro 2015.[54] Kandidatoj devas esti gradigitaj kaj agnoskitaj profesiuloj en tiuj kampoj en siaj devenlandoj. Ili povas translokiĝi al aliaj landoj de ASEAN por praktiki, sed ili devas pasi la ekzamenon por permesilo de tiu lando. En Tajlando, ekzamenoj por permesilo okazos en la Taja lingvo. Aldone, oni ne povas esti sendependa praktikanto. Ajna eksterlanda profesiulo intence labori devas kunlabori kun loka negoco. Pro tiaj malhelpoj, estas malverŝajna ke estos baldaŭ gravaj migroj de profesiuloj.[55] Studo de la Universitato Ĉulalonkon antaŭdiris ke ke la plej disvolviĝintaj landoj povos profiti plej el la libera fluo de profesiuloj.[56]

Libera komerco redakti

La iniciatoj por la libera komerco en ASEAN estas plenumitaj fare de la plibonigo de la Interkonsento pri Varkomerco de ASEAN, (ASEAN Trade in Goods Agreement, ATIGA) kaj la Interkonsento pri Doganoj. Tiuj interkonsentoj estas subtenitaj de la laboro farita de kelkaj sektoroj por plani kaj plenumi la decidojn pri la libera komerco, gvidite de la antaŭvidoj kaj postuloj de la ATIGA kaj de la Interkonsento pri Doganoj. La progreso farita de tiuj sektoroj formas la spinaron por la atingo de la celoj de AEC Blueprint kaj por la establado de la Ekonomia Komunumo de ASEAN por la fino de 2015.[57]

La jaro 2007 estis la 40a jariĝo de la formado de ASEAN. Ĝi markis ankaŭ 30 jarojn de diplomatiaj rilatoj kun Usono.[58] La 26an de Aŭgusto 2007, ASEAN komunikis ke ĝi celas kompletigi ĉiujn el ties interkonsentoj pri la libera komerco kun Ĉinio, Japanio, Sud-Koreio, Barato, Aŭstralio, kaj Novzelando ĉirkaŭ 2013. Tio kongruas kun la starto de la Ekonomia Komunumo de ASEAN por la fino de 2015.[59][60] En Novembro 2007, la membroj de ASEAN subskribis la Ĉarton de ASEAN, nome konstitucio reganta la rolatojn inter la membroj de ASEAN kaj establanta la ASEAN mem kiel ento de internacia juro.[61] Dum la sama jaro, estis subskribita ankaŭ la Cebua Deklaro pri Orientazia Energisekureco (15a de Januaro 2007) fare de ASEAN kaj de aliaj membroj de la Orient-Azia Pintkunveno (nome Aŭstralio, Popola Respubliko Ĉinio, Barato, Japanio, Novzelando, Sud-Koreio), kiu celas plenumon de energisekureco per aliro al la energioj alternativaj al la konvenciaj brulaĵoj.[62]

La 27an de Februaro 2009, estis subskribita interkonsento pri libera komerco (ILK aŭ FTA laŭ anglalingva vortumado) kun la regiona bloko de ASEAN de dek landoj kaj Aŭstralio kun ties plej forta partnero nome Novzelando. Oni ĉirkaŭkalkulis ke tiu FTA defendos la kombinitan MEP de dekdu landoj por ĉirkaŭ pli ol 48 mil milionoj da usonaj dolaroj dum la periodo inter 2000 kaj 2020.[63][64] La membroj de ASEAN, kune kun la ses ĉefaj komercaj partneroj de la grupo (nome Aŭstralio, Ĉinio, Barato, Japanio, Novzelando, Sud-Koreio), komencis la unuan serion de negocadoj la 26an–28an de Februaro 2013, en Bali, Indonezio, pri la establado de la Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco[65]

ASEAN ses ĉefaj redakti

La ses ĉefaj referencas al la ses plej grandaj ekonomioj en la areo kiuj estas multajn fojojn pli grandaj ol la ceteraj kvar landoj de ASEAN, kaj tiuj estas la jenaj:

Lando Loĝantaro
(en milionoj)
MEP (Nominale 2017)
(milionoj de usonaj dolaroj)
[66]
MEP (pokape)
(usonaj dolaroj)
MEP (Por Dungita Persono 2017)
(milionoj de usonaj dolaroj)
MEP (Por Dungita Persono pokape)
(usonaj dolaroj)
  Indonezio 260.6 $1,020,515 $3,895 $3,257,123 $12,432
  Tajlando 67.9 $432,898 $6,265 $1,226,407 $17,749
  Filipinoj 103.3 $329,716 $3,102 $878,908 $8,270
  Malajzio 30.8 $309,860 $9,623 $922,057 $28,636
  Singapuro 5.6 $291,861 $51,431 $514,837 $90,724
  Vjetnamio 95.3 $215,829 $2,305 $648,234 $6,925

Disvolviĝaj diferencoj redakti

Membroj de ASEAN laŭ la
Indico de homa disvolviĝo
[67] pp. 22–24.
Lando IHD (2015)
  Singapuro 0.925 tre alta
  Brunejo 0.865 tre alta
  Malajzio 0.789 alta
  Tajlando 0.740 alta
  Indonezio 0.689 meza
ASEAN 0.684 meza
  Vjetnamio 0.683 meza
  Filipinoj 0.682 meza
  Laoso 0.568 meza
  Kamboĝo 0.563 meza
  Birmo 0.556 meza

Kiam Vjetnamio, Laoso, Birmo kaj Kamboĝo aliĝis al la ASEAN fine de la 1990-aj jaroj, oni vekis polemikojn pri la diferencoj en averaĝa MEK pokapa inter malnovaj kaj novaj membroj. Kiel respondo, estis formita la Iniciato por la ASEAN Integrado (IAI) fare de ASEAN kiel politiko por mondoregiona integrado kun la celo malgrandigi tiujn diferencojn en disvolvigo, kio, aldone al la malegaleco en Malneta enlanda produkto pokapa, estas manifestata pere de malegaleco en kriterioj de la indico de homa disvolviĝo kiaj estas la vivdaŭro kaj la legopovaj indicoj. Krom la IAI, oni aprobis aliajn programojn por la disvolvigo de la Mekonga Baseno — kie situas la kvar novaj membroj de ASEAN — kiuj klopodas fokusigi al disvolvigo de infrastrukturoj. Ĝenerale, ASEAN ne havas la financajn rimedojn por etendi substancajn stipendiojn aŭ pruntojn al la novaj membroj. Tiele, ĝi kutime lasas la financadon de tiuj infrastrukturaj projektoj al la internaciaj financaj institucioj kaj al la disvolvigintaj landoj. Tamen, ĝi movas financadon el tiuj institucioj kaj landoj, kaj el la ASEAN-6 (Indonezio, Malajzio, Filipinoj, Brunejo, Singapuro, kaj Tajlando) mem, por areoj kie la disvolvigaj diferencoj bezonas esti malgrandigitaj pere de la programo de la IAI. Aliaj programoj intencitaj por la disvolvigo de ASEAN-4 havas avantaĝojn pro la geografia proksimeco de la landoj KLBV (Kamboĝo-Laoso-Birmo-Vjetnamio) kaj tendencas fokusi al la infrastruktura disvolvigo en areoj kiaj la transporto, turismo, kaj transmito de energio.[68]

Regiona Kompleta Ekonomia Partnereco (RKEP) redakti

RKEP konsistas el ĉiuj dek landoj de ASEAN plus ses landoj (Ĉinio, Japanio, Sud-Koreio, Aŭstralio, Barato, kaj Novzelando) kiu havas komercajn interkonsentojn kun la landoj de ASEAN. RKEP kovras 45% el la monda loĝantaro kaj ĉirkaŭ unu trionon de la tutmonda MEP. Por ekzemplo, 60% el la eksportoj de Novzelando estas al landoj de RKEP countries. RKEP estas etendo de ASEAN plus tri, kaj poste de ASEAN plus ses.[69][70][71]

Valuta unuo redakti

La koncepto de azia valuta unuo (Asian Currency Unit, ACU) startis en la mezo de la 1990-aj jaroj, antaŭ la azia financa krizo de 1997.[72] Ĝi estis proponita kesto de aziaj valutoj, simila al tiu de la Eŭropa valuta unuo, kio estis la antaŭulo de la Eŭro. La Banko por Azia Disvolviĝo estas responsa pri la esplorado de la fareblo kaj konstruado de tiu kesto.

Esperanto kaj ASOAN redakti

  • La jahua grupo de ASOAN Esperanto estas ĉe [11]

Referencoj redakti

  1. Bangkok Declaration. Wikisource. [1] Alirita la 22an de Marto 2016.
  2. "ASEAN Notional Calendar 2015" (PDF). asean.org. ASEAN. Alirita la 7an de Februaro 2015.
  3. Long, Simon (20a de Novembro 2014). "Asia: Safety in Numbers". The Economist (The World in 2015). [2] Alirita la 22an de Marto 2016.
  4. [3] Alirita la 27an de Majo 2017.
  5. [4] Alirita la 27an de Majo 2017.
  6. ASEAN Community in Figures (ACIF) 2013 (PDF) (6a eld.). Jakarta: ASEAN. Feb 2014. p. 1. ISBN 978-602-7643-73-4. [5] Arkivigite je 2015-11-09 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 6an de Majo 2015.
  7. Antaŭa situacio ĉe (Feb 2014) ASEAN Community in Figures (ACIF) 2013, 6‑a eldono, Jakarta: ASEAN. ISBN 978-602-7643-73-4. Arkivigite je 2015-09-04 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-09-04. Alirita 2016-05-22.
  8. History - ASEAN | ONE VISION ONE IDENTITY ONE COMMUNITY.
  9. "Asean: Next 50 years", The Straits Times, 23a de Aprilo 2017. (angle)
  10. "ASEAN's Bright Future: Growth Opportunities for Corporates in the ASEAN Region | J.P. Morgan", www.jpmorgan.com. (EN)
  11. "‘Asean needs to develop solutions to resolve disputes’ - Regional | The Star Online".
  12. "Dispute Settlement in ASEAN | Centre for International Law", cil.nus.edu.sg. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-08-28. Alirita 2017-05-27.
  13. "ASEAN and the Principle of Non-Interference", E-International Relations.
  14. The Asean Declaration (Bangkok Declaration) Bangkok, 8 August 1967. ASEAN. Alirita 17a de Junio 2015.
  15. Overview. ASEAN. Alirita 7a de Februaro 2015.
  16. Bernard Eccleston, Michael Dawson, Deborah J. McNamara. (1998) The Asia-Pacific Profile. Routledge (UK). ISBN 0-415-17279-9.
  17. Background Note:Brunei Darussalam/Profile:/Foreign Relations. US State Department. Arkivita el la originalo je 2a de Marto 2007. Alirita 6-a de marto 2007.
  18. Moon, C. (2014). ASEAN. Encyclopædia Britannica
  19. Vietnam in ASEAN : Toward Cooperation for Mutual Benefits. ASEAN Secretariat (2007). Arkivita el la originalo je 2011-05-11. Alirita 28a de Aŭgusto 2009.
  20. 20,0 20,1 Carolyn L. Gates, Mya Than. (2001) ASEAN Enlargement: impacts and implications. Institute of Southeast Asian Studies. ISBN 981-230-081-3.
  21. Statement by the Secretary-General of ASEAN Welcoming the Kingdom of Cambodia as the Tenth Member State of ASEAN: 30 April 1999, ASEAN Secretariat. ASEAN Secretariat (2008). Arkivita el la originalo je 2011-05-11. Alirita 28a de Aŭgusto 2009.
  22. East Asia Economic Caucus. ASEAN Secretariat. Alirita la 14an de Marto 2007. wayback date=20130724233822
  23. 23,0 23,1 Asiaviews.org, Whither East Asia? Alirita la 14an de Marto 2007. wayback date=20141105102541
  24. UNT.edu, Asia's Reaction to NAFTA, Nancy J. Hamilton. CRS – Congressional Research Service. Alirita la 14an de Marto 2007.
  25. IHT.com, Japan Straddles Fence on Issue of East Asia Caucus. International Herald Tribune. Alirita la 14an de Marto 2007. wayback date=20131112100121
  26. 26,0 26,1 Agreement on the Common Effective Preferential Tariff Scheme for the ASEAN Free Trade Area, Singapore, 28a Jan 1992. Asean.org. Arkivita el la originalo je 2009-04-14. Alirita 21a de Decembro 2008.
  27. Bangkok Treaty (in alphabetical order) ĉe UNODA Unuiĝintaj Nacioj. Alirita la 4an de Septembro 2008. wayback [6] dato 2014-07-03-23,23,34
  28. "'Momentous' day for ASEAN as charter comes into force", 15a de Decembro 2008. Kontrolita 16a de Decembro 2008.
  29. "ASEAN launches charter under shadow of crisis", 15a de Decembro 2008. Kontrolita 16a de Decembro 2008. Arkivigite je 2008-12-20 per la retarkivo Wayback Machine
  30. "ASEAN charter comes into force", International Herald Tribune, 15a de Decembro 2008. Kontrolita 12a de Majo 2015.
  31. "Asean Human-Rights Pledge Leaves Critics Cool", Wall Street Journal Asia, 18a de Novembro 2012. Kontrolita 8a de Februaro 2015.
  32. (15a de Oktobro 2014) “The "ASEAN Way": The Structural Underpinnings of Constructive Engagement”, Foreign Policy Journal. Alirita 12a de Majo 2015.. 
  33. The 'ASEAN Way'; Non-Intervention and ASEAN's Role in Conflict Management (PDF), p. 113–18 (Spring 2003). Arkivita el la originalo je 2013-06-26. Alirita 2-a de marto 2003. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-06-26. Alirita 2017-05-27.
  34. (2010) “The ASEAN Charter: ASEAN Failure or Member Failure?”, New York University Journal of International Law and Politics 43, p. 159–210. Alirita 20a de Majo 2015.. 
  35. "Philippine death squads very much in business as Duterte set for presidency". Reuters. 26a de Majo, 2016. [7] Alirita la 27an de Majo, 2017. "Duterte's loud approval for hundreds of execution-style killings of drug users and criminals over nearly two decades helped propel him to the highest office of a crime-weary land."
  36. "Philippine death squads very much in business as Duterte set for presidency". Reuters. 26a de Majo, 2016. [8] Alirita la 27an de Majo, 2017. "Human rights groups have documented at least 1,400 killings in Davao that they allege had been carried out by death squads since 1998. Most of those murdered were drug users, petty criminals and street children."
  37. "Philippines senator who branded President Duterte 'serial killer' arrested". The Guardian. 23a de Februaro 2017. [9] Alirita la 27an de Majo, 2017.
  38. RP resolution for observer status in UN assembly OK'd, Philippine Daily Inquirer, 13a de Marto 2007. webarchive [10] 26a de Aŭgusto 2010
  39. "Philippines to Represent ASEAN in UN Meetings in NY, Geneva", Yahoo! News, 7a de Marto 2007. Kontrolita 13a de Marto 2007. Arkivigite je 2007-03-12 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-03-12. Alirita 2017-05-27.
  40. TPP, RCEP, FTAAP - a user's guide to alphabet soup of trade deals (20a de Novembro, 2016).
  41. Overview. Association of Southeast Asian Nations. Alirita 15a de Februaro 2015.
  42. (Junio 2013) Fact Sheet ASEAN Political-Security Community (APSC). Ĝakarto: ASEAN Secretariat. ISBN 978-602-7643-49-9. Arkivigite je 2015-09-04 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-09-04. Alirita 2017-05-27.
  43. (Junio 2013) Fact Sheet ASEAN Economic Community (AEC). Ĝakarto: ASEAN Secretariat. ISBN 978-602-7643-50-5. Arkivigite je 2015-09-04 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-09-04. Alirita 2017-05-27.
  44. (Junio 2013) Fact Sheet of ASEAN Socio-Cultural Community (ASCC). Ĝakarto: ASEAN Secretariat. ISBN 978-602-7643-51-2. Arkivigite je 2015-09-04 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-09-04. Alirita 2017-05-27.
  45. 45,0 45,1 Sim, Edmund "Introduction to the ASEAN Economic Community", https://web.archive.org/web/20120218183029/http://www.asil.org/aseanevent/Sim_Intro_to_ASEAN.pdf
  46. ASEAN economies past and future. The Jakarta Post (29a de Julio 2011). Alirita 8a de Aŭgusto 2011.
  47. Overview. ASEAN. Arkivita el la originalo je 22a de Oktobro 2008. Alirita 21a de Decembro 2008.
  48. ASEAN Economic Community (AEC) (24a de Aprilo 2013). Arkivita el la originalo je 20a de Aŭgusto 2014. Alirita 12a de Februaro 2015. Arkivigite je 2014-08-20 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-08-20. Alirita 2017-05-27.
  49. Obama Unveils New ASEAN Economic Initiative at Sunnylands Summit | The Diplomat, 18a de Februaro 2016
  50. US seeking stronger trade ties with Asean | Inquirer Global Nation, 17a de Februaro 2016
  51. ASEAN feared to become multinational companies market only. Anatara News (10a de Novembro 2011).
  52. ASEAN Framework Agreement on Services (1995). ASEAN. Arkivita el la originalo je 26a de Decembro 2009. Alirita 21a de Decembro 2008.
  53. Overview. ASEAN. Arkivita el la originalo je 6a de Februaro 2011. Alirita 21a de Decembro 2008.
  54. "Asean 2015: Free movement of labour", AEC Tourism Thailand, 14a de Junio 2014. Kontrolita 11a de Majo 2015. Arkivigite je 2015-05-18 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-05-18. Alirita 2017-05-27.
  55. Why the AEC in 2015 Will Lead to Few Changes in Thailand. Arkivita el la originalo je 2015-05-18. Alirita 12a de Majo 2015. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-05-18. Alirita 2017-05-27.
  56. "Concern over free flow of labour after AEC starts", The Nation, 13a de Julio 2014. Kontrolita 11a de Majo 2015. Arkivigite je 2015-05-18 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-05-18. Alirita 2017-05-27.
  57. The ASEAN Economic Community’s Progress. InvestAsian. Alirita 14a de Junio 2015.
  58. Forss, Pearl, "US and ASEAN seeking to enhance relationship: Dr Balaji", Channel NewsAsia, 27a de Aŭgusto 2007. Kontrolita 27a de Aŭgusto 2007. Arkivigite je 2007-08-30 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-08-30. Alirita 2017-05-27.
  59. "ASEAN to complete free trade agreements by 2013", Forbes, 26a de Aŭgusto 2007. Kontrolita 27a de Aŭgusto 2007. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-10-12. Alirita 2017-05-27.
  60. Ong, Christine, "ASEAN confident of concluding FTAs with partners by 2013", Channel NewsAsia, 27a de Aŭgusto 2007. Kontrolita 27a de Aŭgusto 2007. Arkivigite je 2007-08-29 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-08-29. Alirita 2017-05-27.
  61. ASEAN Charter. ASEAN. Alirita 4a de Marto 2016.
  62. CEBU DECLARATION ON EAST ASIAN ENERGY SECURITY. Ministry of Foreign Affairs of Japan. Alirita 4a de Marto 2016.
  63. ASEAN, Australia and New Zealand Free Trade Agreement – NZ Ministry of Foreign Affairs and Trade. Mfat.govt.nz. Arkivita el la originalo je 15a de Aprilo 2009. Alirita 21a de Majo 2009. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-04-15. Alirita 2017-05-27.
  64. "Asean, Australia, New Zealand Sign Free-Trade Deal (Update1)", Bloomberg, 27a de Februaro 2009. Kontrolita 21a de Mayjo 2009.
  65. "ASEAN+6 trade bloc in the making", Investvine.com, 23a de Februaro 2013. Kontrolita 24a de Februaro 2013.
  66. World Economic Outlook Database, October 2016; Report for Selected Countries and Subjects.
  67. (2017) Global 2016 Human Development Report Overview - English. Nov-Jorko: United Nations Development Programme (UNDP), p. 22–24.
  68. Severino, Rodolfo. "The ASEAN Developmental Divide and the Initiative for ASEAN Integration." ASEAN Economic Bulletin 24.1 (2007): 35-44.
  69. Regional Comprehensive Economic Partnership (RCEP). Alirita 29a de Oktobro 2014. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-10-29. Alirita 2017-05-28.
  70. Factsheet on the Regional Comprehensive Economic Partnership (RCEP). Arkivita el la originalo je 2020-04-29. Alirita 29a de Oktobro 2014.
  71. Regional integration: the ASEAN vision in 2020 by Rosabel B. Guerrero; Director, Department of Economic Statistics, Bangko Sentral ng Pilipinas, Manila, Philippines.
  72. Baby Steps To A Common Currency

Literaturo redakti

  • ASEAN Community in Figures (ACIF) 2012 (PDF), Jakarta: Association of Southeast Asian Nations, 2012, ISBN 978-602-7643-22-2 [12] Arkivigite je 2015-11-09 per la retarkivo Wayback Machine
  • Acharya, Amitav (2009), Constructing a Security Community in Southeast Asia: ASEAN and the problem of regional order (2a eld.), Abingdon Oxon/New York: Routledge, ISBN 978-0-415-41428-9
  • Collins, Allan (2013), Building a People-oriented Security Community the ASEAN Way, Abingdon Oxon/New York: Routledge, ISBN 978-0-415-46052-1
  • Fry, Gerald W. (2008), The Association of Southeast Asian Nations, New York: Chelsea House, ISBN 978-0-7910-9609-3
  • Lee, Yoong Yoong, eld. (2011), ASEAN Matters! Reflecting on the Association of Southeast Asian Nations, Singapore: World Scientific Publishing, ISBN 978-981-4335-06-5
  • Haacke, Jürgen; Morada, Noel M., eld. (2010), Cooperative Security in the Asia-Pacific: The ASEAN Regional Forum, Abingdon Oxon/New York: Routledge, ISBN 978-0-415-46052-1
  • Seah, Daniel (2015) Problems Concerning the International Law-Making Practice of ASEAN Asian Journal of International Law (Cambridge University Press) [13] Alirita la 28an de Majo 2017.
  • Severino, Rodolfo (2008), ASEAN, Singapore: ISEAS Publications, ISBN 978-981-230-750-7
  • Amador III J, Teodoro J. (2014), A united region: The ASEAN Community 2015 [14] Alirita la 28an de Majo 2017.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti