Orienta Timoro
Orienta Timoro (indonezie Timor Timur, tetune Timor Lorosae, portugale: Timor Leste) estas regno en Sudorienta Azio. La nomo Timoro devenas de timor aŭ timur, la vorto por "oriento" en ĉiuj malajaj lingvoj. La lando konsistas el la orienta duono de la insulo Timoro kaj la najbaraj insuloj Atauro kaj Jaco, kaj ankaŭ Oecussi-Ambeno, regiono tute ĉirkaŭata de Okcidenta Timoro (parto de Indonezio) kuŝanta sur la nordokcidenta parto de la insulo.
Repúblika Demokrátika Timor Lorosa'e República Democrática de Timor-Leste | |
Respubliko Demokratia de Orienta Timoro | |
Detaloj | Detaloj |
Nacia himno: Al-Nasheed Al-Watani | |
![]() | |
Bazaj informoj | |
---|---|
Ĉefurbo | Dilo |
Oficiala(j) lingvo(j) | portugala lingvo, Tetuna lingvo |
Ĉefa(j) lingvo(j) | Tetuma kaj portugala |
Areo % de akvo |
14 874 km² ? |
Loĝantaro | 1 062 777 |
Loĝdenso | 71,45 loĝ./km² |
Horzono | +9 |
Interreta domajno | tl |
Landokodo | TLS |
Telefona kodo | +670 |
Plej alta punkto | Tatamailau |
Plej malalta punkto | Timora Maro |
Politiko | |
Politika sistemo | Respubliko |
Ŝtatestro | Prezidanto José Ramos-Horta |
Ĉefministro | Xanana Gusmão |
Ekonomio | |
Valuto | Usona dolaro |
Ĝi estis kolonio de Portugalio ekde la 16-a jarcento kaj dume konata kiel Portugala Timoro. En 1975, Orienta Timoro sin deklaris sendependa. Post naŭ tagoj, indoneziaj trupoj invadis la la landon. Usono akceptis tiun okupon. Tuj okazis miloj da murdoj kaj en la sekvanta 25-jara periodo Indonezio genocidis ĉirkaŭ trionon de la popolo de Orienta Timoro preskaŭ neatentite de la mondo. En 1986 Indonezio aneksis ĝin kaj anoncis ĝin sia 17a provinco - Loro Sae. Tiun fakton ne agnoskis UNO. En 1999 okazis baloto, en kiu la loĝantoj de Orienta Timoro subtenis la ideon de sendependeco. Finfine, post periodo en prizorgeco de UNO, Orienta Timoro liberiĝis, je la 20-a de majo de 2002. Komparu kun Okcidenta Saharo.
EkonomioRedakti
La timora eskudo de 1959 ĝis la jaro 1976 estis la nacia valuto de Orienta Timoro. Unu eskudo estas dividita je cent centavoj. La internacia valuta kodo laŭ la normo ISO 4217 estas TPE. Ĝin en 1976 anstataŭigis la indonezia rupio. Intertempe en Orienta Timoro la oficiala valuto estas la usona dolaro.
Ekstera politikoRedakti
Orienta Timoro apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano.
Vidu ankaŭRedakti
Artikoloj pri la gerila armeo FALINTIL, kiu inter 1975 kaj 1999 armite luktis por la restarigo de la ŝtata sendependeco de Oriente Timoro
Nacia parko Nino Konis Santana, la unua nacia parko de Orienta Timoro
DistriktojRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
Informoj pri Orienta Timoro en la vikio de UEA esperante
YouTube: Discovering Timor-Leste - Lonely Planet travel video (Turisma jutuba filmeto pri Orienta Timoro)