La tetuna lingvo (tetun en la tetuna; tétum en la portugala) estas la plej parolata nacia lingvo de Orienta Timoro kaj kunoficialas kun la portugala. La granda influo de la malaja lingvo kaj la portugala similigas ĝin al kreolaj lingvoj.

Tetuna lingvo
lingvo • moderna lingvo
timora lingvaro
Parolantoj 463 500
Skribo Tetum alphabet, latina alfabeto, alfabeto de latino
Oficiala statuso
Reguligita de Instituto Nacional de Linguística
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3 tet
  Glottolog tetu1245
Angla nomo Tetum
Franca nomo tétoum
vdr

La lingvo havas ĉirkaŭ 390 000 denaskajn parolantojn (2009).

Historio redakti

Ĝi aperis kiel kontakta lingvo en 16-a jarcento post koloniigo de Timoro fare de la portugala imperio. Estas pluraj dialektoj, sed tiu de ĉefurbo Dilo, forte influita de la portugala, havas pli da ŝancoj al diskonigo.

La portugaloj kaj ties regatoj uzis ĝin kiel komuna lingvo. Malmultaj timoranoj ŝancis akiri plenan klerecon en la oficiala portugala. Dum la indonezia okupado, la regantoj preferis ĝin al la kolonia, celante, ke timoranoj elektos la indonezian. Tamen la katolika eklezio de 1981 uzis la tetunan en mesoj.

 
ekzempla frazo en la portugala maldekstre kaj tetuna dekstre

Specimeno redakti

Patro nia en tetuna:[1]

Ami Aman, iha lalehan,
Tulun ema atu hahí Ita Naran;
Halo Ita Nia reinu to’o mai ami;
Haraik tulun ba ema atu tuir Ita Nia hakarak
Iha rai nu’udar iha lalehan.
Ohin Ne’e,
Haraik ai-han lor-loron nian mai ami;
Haraik perdua mai ami salan
Nu’udar ami perdua ba ema halo aat ami;
Labele husik ami monu ba tentasão,
Maibé hasai ami hosi buat aat.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti